Al la enhavo

komencis aŭ komenciĝis

de victornino, 2009-majo-30

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2009-majo-31 09:21:20

Senegaùlo:Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...
Do, jen sugesto por vi: ĉesu uzi la akuzativan finaĵon, kaj uzu kaj ig nur por indiki ke io iĝas aŭ igas staton. Skribu eksperimentajn artikolojn aŭ novelojn. Metu ilin sur via propra retpaĝo kaj informu nin pri la loko. La Esperanta komunumo legu kaj juĝu la rezulton!

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-31 11:34:41

Senegaùlo:... kaj, kio pli gravas por internacia helplingvo, senutile malsimpla...
Kion vi nomas "senutile malsimpla" estas por mi "laŭbezone simpliga":
Vi pravas, "biciklo" estas substantivo, do "bicikli" povus signifi "esti biciklo". Sed Esperanto permesas al ni ne obei rigidajn regulojn kaj uzi aĉan vorton kiel "bicikliri". Ĉiu normala homo tuj komprenas, ke bicikli ne signifu "esti biciklo", sed "iri per biciklo.

bbc pravas, la plej logika lingvo ne estas la plej taŭga por homa komunikado.

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-31 16:27:04

Senegaùlo:Stultaĵo estas konsili al mi kiu estas esperantisto jam de 30 jaroj plustudi la "internacian lingvon" !
Kia internacia lingvo estas tiu, kiu necesigas al plurlingva lingvoinstruisto, tradukisto kaj konferencinterpretisto pli ol 30 jaroj da studado ?!...
Bonvolu rebati per argumentoj, ne propagande!...
Ĉu vi apartenas al "eternaj komencantoj"? Se vi vere estas tiom bona tradukisto, tiam mi miras, ke vi ankoraŭ ne malkovris simplecon de Esperanto. Mi mem studis nur la rusan, germanan kaj anglan lingvojn, do via sperto estas certe pli granda ol la mia. Laŭ mia opinio nur la germana lingvo per sia reguleco iom similas al Esperanto, la ceteraj tute ne.
Ne necesas aldoni argumentojn, ĉar la tiujn donis Horsto, Miland, Rohan kaj Bbc. Mi plene konsentas kun ili.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-31 16:39:45

Mi argumentojn postulis kaj neniun ricevis ! Bedaŭrinde por vi kaj por esperanto ! ...

Se mi diras "mi bolas", ĉiuj komprenos ke mi nervozas... Se mi diras "mi bolas akvon", ĉiuj komprenos ke "boli" rolas transitive ĉar ĝi havas komplementon...

En la franca lingvo samkiel en la rusa tre gravas transitiveco kaj tamen on diras franclingve : "je commence la leçon / la leçon commence"... Sed ne ruslingve : (Ja) naĉinaju (naĉnu) urok / urok naĉinaetsja"...

Sed esperanto estas pli dogma ol praktika kaj tial sennecese malsimpla...

La respondo pri la a/o/i-vortoj nur aldonis plian konfuzon al jam tro ĥaosa afero...

Esperanto aĝas pli ol jarcenton kaj same ankaŭ la kritikoj al ĝi, daŭre sen respondo nek rimedo...

Sed mi perdas mian tempon ĉar la esperantistoj ne havas intereseson pri helplingoj kaj internacia komunikado... Ili plejparte konsistas el nove bakitoj kiuj nenion sciante pri la kaŝitaj mankoj de sia kara lingvo nur volas trudi sian mirindaĵon a la tuta mondo... kaj tion farante ili malhelpas ĉian progreson tiudirekten kaj nur la anglan lingvon helpas... (ilian pezon oni baldaŭ vidos en la eŭropa baloto en kiu ili havas liston... ĉar ne sufiĉas la religiaĵojn, jen la politikaĵoj!... )

Vi demandas kial mi ne reformas ? Tutsimple car ĝi ne estas reformebla, kaj mi ne havas multan tempon por perdi... Sed alternativon jam havas sed tio estas alia temo por alia fadeno kiel jam sciate de vi...

Asta pronto me amis esperantiste!

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-majo-31 21:55:54

Kontraŭ la vero, argumentoj mankas...

richardhall (Montri la profilon) 2009-majo-31 22:40:09

Senegaùlo:Kontraŭ la vero, argumentoj mankas...
Eble jes. Sed argumentoj mankas ne signifas ke argumentoj ne ekzistas.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-01 03:41:57

dobri:Ĉu vi apartenas al "eternaj komencantoj"?
...nek al "eternaj komencantoj", nek al eternaj esperantoj...

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-01 11:40:33

Senegaùlo:Mi argumentojn postulis kaj neniun ricevis ! Bedaŭrinde por vi kaj por esperanto ! ...
Vi estas vera klaŭno!
Se vi volas altnivelan diskuton pri lingvaj problemoj, kial vi tiam iras al paĝaro por lernantoj?
Kaj mi denove invitas vin ne nur rigardi tiajn simplajn frazojn. Ĉu vi ne pensas ke povus estiĝi problemoj en pli komplikaj frazoj, se ĉiu verbo estus kaj transitiva kaj refleksiva kaj netransitiva?
(malbona) ekzemplo:
mi bolas hundon mi perdis.
Ĉu mi perdis aŭ bolis hundon?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-junio-01 13:02:41

Ne kredu, Senegaulo, ke "ĉiuj" kontraŭas cin.

Multajn aĵojn en la Eo ne plaĉas al mi.
Eble tiu lingvo estas konstruiĝita maksimume, por ke "ĉia lingvo" estus ene.
Mie, mi trovas Eon tro indoeŭropa, sed estas mia opinio.

Aktuele, tiu esperanto bonas (bone, ne bonegas!).

Mi ne akceptas ke iuj diras ke ŝanĝi Eon estas "'Ŝtultaĵo", ne estas tiel simpla.

Ĉi tie, forume, mi pensas ke ĉiuj ideoj povas esti diritaj, sen esti insultita.

Fine, nur politikuloj decidos, se ia Eo, ia internacia lingvo estos uzita, ne ni.

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-01 13:36:57

Aldone al Horsto:

Se vi agos ĉiuj verboj transitiva, refleksiva kaj netransitiva samtempe, vi tondos el la lingvo fleksebleco de penso-esprimo. Do vi agos el la bona lingvo tonditan aĵon, kiun mi ne povas nomi "lingvo".

Reen al la supro