Al la enhavo

komencis aŭ komenciĝis

de victornino, 2009-majo-30

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-06 19:42:18

Senegaùlo:
Ĉu la pli seriozaj aferoj jam elĉerpiĝis?

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-07 04:02:41

Tute male... Sed mi ne eltenas praktiki nian karan, kakofonian, pinokjan, kretenan lingvon... "Je suis tombé dedans quand j'étais petit..." (mi povus esti elektitan alian kromnomon : Obelikso, sed mi ja tro maldikas...)

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-07 07:56:07

Senegaùlo:Almenaŭ permesu ke mi rezignu pri Esperanto.
.............................
Bone amuziĝu kun via pinokja lingvo dum mi zorgos pri pli seriozaj aferoj..
Ĉu ne plu tiuj viaj diraĵoj validas? Vi ne ŝatas Esperanton, kial vi do okupiĝu pri ĝi? Vi ja havas pli seriozajn aferojn prizorgi, ĉu ne?

horsto (Montri la profilon) 2009-junio-07 10:06:43

Senegaùlo:Sed mi ne eltenas ne praktiki nian karan ... lingvon...
Vi forgesis unu ne-n! Bonvolu korekti.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-11 04:19:05

Mi jam estis vidinta sed la komputilo tiom lantis ke ĝi ne lasis min senerarigi...

Sed kia lingva monstro tiu "ne-n", ĉu ne !?...

(Kaj oni ankoraŭ demandos kial mi kondamnas esperanton...)

gyrus (Montri la profilon) 2009-junio-18 09:59:07

Sed "konmenci" estas transitiva, devas esti "mi estas komenciĝanto", ĉu ne?

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-18 11:48:00

Ne. Ĉar oni komencas ion (t.e. lerni esperanton). Se iu komencus vin, vi estus komenciĝanto.

tommjames (Montri la profilon) 2009-junio-18 16:02:10

Senegaùlo:Mi opinias ke internacia lingvo ne devus havi tiajn komplikaĵojn kiaj transitiveco kaj akuzativo...
Estas ioma truo en via logiko. Vi ŝajne kredas ke oni ne devas zorgi pri tiaj "negravaj" aferoj kiel transitiveco, ĉar en la jena frazo...

Mi bolis la akvon

.. oni povas bone kompreni la transitivan sencon el la kunteksto. Oni supozeble ne devas meti ig en la verbon boli ĉar la transitiveco jam estas evidenta pro la uzo de la akuzativo en akvon. Bedaŭrinde, la akuzativo mem estas plia afero kiun vi nomas "senutila komplikaĵo", sed kiel via Mi bolis la akvon frazo povas havi sencon se vi forigus la "n" el akvon? Kiel vi povus scii kiu "bolas" kiun? Vi devus perdi la eblon havi liberan vortordon, kaj tio tute ŝanĝus la karakteron de la lingvo. Ĉi tiu supozeble pli simpla sistemo en kiu oni dependas de la vortordo, kaj verboj povas havi diversajn transitivajn signifojn laŭ la kunteksto havas siajn proprajn problemojn por la lernantoj (kiujn, mi rimarkas, vi kaj aliaj kritikantoj de la lingvo neniam priparolas).

Senegaùlo:...la fakto ke ekzemple "bicikli" kaj "produkti" estas verboj al kiuj devas korespondi la agoj "biciklo" kaj "produkto"...
Fakte la radiko bicikl' estas baze substantivo, ne verbo. Do la verbigo de ĝi, bicikli, signifas "uzi biciklon", same kiel gitari, violini, brosi ktp.

Senegaùlo:Ĉar se biciklo estas maŝino, bicikli signifas esti biciklo !!!
Ne. Legu pri verbigado de substantivaj radikoj en [url= http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/finajhoj/verbaj.html]PMEG[/url].

La morfologia sistemo estas regula. Ja estas nombro da esceptoj al la sistemo, rilate al la akceptitaj signifoj de vortoj, sed la sistemo mem havas bonan sencon kaj ne havas escepton. Mi rekomendas ke vi lernu ĝin por ke vi ne faru tiajn bazajn erarojn en via eterna kritikado. okulumo.gif

Estas tre facile kritiki esperanton pri ĝiaj laŭdiraj problemoj. Estas multe pli malfacile proponi ion kio efektive funkcius pli bone en la granda skemo de aferoj. Eble bazu viajn argumentojn sur tiaj proponoj, tiam ili estus pli konvinkaj. Por nun, vi parolas nenion kio konvinkas min pri Esperanto.

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-23 05:07:05

Ne. Ĉar oni komencas ion (t.e. lerni esperanton). Se iu komencus vin, vi estus komenciĝanto.
Nu, se mi komprenas prave, vi ne tute pravas.

Se iu komencas vin, vi estas komencato.

Komenciĝanto diras pri tion, kio komecas mem(aŭ fakto de "mastro" de komenco ne gravas). Komenciĝanta tago, ekzemple. Sed pli bone uzi -at-.

Komencanto komencas komencaton.

Rogir (Montri la profilon) 2009-junio-23 16:28:19

Ho, ne forgesu la akuztivon! Komencanto komencas komencanton (tial ĝi komenciĝas).

Reen al la supro