לתוכן העניינים

100 000 voĉdonoj

של Pino, 31 במאי 2009

הודעות: 21

שפה: Esperanto

Pino (הצגת פרופיל) 31 במאי 2009, 17:14:27

La 7-an de junio 2009,
Eŭropo - Demokratio - Esperanto partoprenos eŭropuniajn balotojn. Ĝi povas ricevi 100 000 voĉdonojn. Tia objektivo estas ne malsaĝa. Ĉie en Germanio kun Francio, oni povas baloti EDE.

Matthieu (הצגת פרופיל) 31 במאי 2009, 17:19:17

En 2004, ili ricevis 25 067 voĉojn en Francujo.
Ĉi-jare, ili estas elekteblaj en Francujo kaj Germanujo, do 50 000 voĉoj ŝajnas realisma takso.

dobri (הצגת פרופיל) 31 במאי 2009, 17:54:39

Bedaŭrinde en mia lando ĝi ne estas elektebla. Mi certe sukcesus allogi kelkajn voĉojn, ĉar multaj homoj ne scias, kiun partion elekti. Ĉiuj ĉeĥaj ŝajnas al ni malbonaj.

Senegaùlo (הצגת פרופיל) 31 במאי 2009, 20:55:15

Naivaj esperantistoj opinias ke neesperantisto estas kiu neniam aŭdis pri esperanto (ne estas baptita)...

MikhailMarkeyev (הצגת פרופיל) 1 ביוני 2009, 11:17:37

Senegaùlo:Naivaj esperantistoj opinias ke neesperantisto estas kiu neniam aŭdis pri esperanto (ne estas baptita)...
Viajn lamentojn mi legis en paralela branĉo. Tio estas tre bedaŭre, ke viaj 30-jaraj penoj okazis vanaj. Sed demandu vin mem honeste, kial tio okazis. Mi opinias, ke Esperanto lingvo eĉ nuntempe estas sufiĉe simpla por lerni kaj uzi. Via disreviĝo estas konsekvenco de malesto de gravaj sukcesoj. Nuntempe vi batas Esperanto simile kiel infano, batiĝis pri ludilo, batas la ludilon. Pli saĝe oni estus konscii, ke manko de sukceso de Esperanto estas eksplikigita per manko de super-lando kie oni parolas esperante kaj elspezas multe da mono por propagando de sia lingvo, kiel Usono faras. Mi ne memoras, kiu parolis tio, sed la frazo estis tia: nenio levus popularigeco de Esperanto tiom, kiel apero de esperanto-parolanta lando, kia havus fortan armeon...
Mi ne kredas je baldaŭa sukceso de EDE - la diferenco de fortoj estas tro grava. Sed mi vidas mian realan utilon je unue estu esperante parolanta persono kaj due rakontu al konatoj la vero pri Esperanto. Ĝi estus bonega "eltiri" la ideo de nepra studaĵo de Esperanto en lernejoj, sed tio ankaŭ ne ŝajnas eblan.
Pardonu min por eraroj, mi lernas Esperanton nur dum 8 monatoj kaj ne tro intense.

Fabcxu (הצגת פרופיל) 1 ביוני 2009, 11:26:30

Ne forgesu ankaŭ subteni EDE. okulumo.gif
Bonvolu ankaŭ legi la tiean mesaĝon.

Dankon.
Fabien.

Rogir (הצגת פרופיל) 1 ביוני 2009, 22:29:09

Kiom voĉoj por seĝo bezoniĝas en Francujo kaj en Germanujo?

Pino (הצגת פרופיל) 4 ביוני 2009, 19:30:44

Pli ol 100 000 voĉdonoj necesas por seĝo.
En Francio kun 8 zonoj estas malfacila.

MikhailMarkeyev (הצגת פרופיל) 8 ביוני 2009, 08:28:26

Kiam estos afiŝataj la rezultoj?

Pino (הצגת פרופיל) 8 ביוני 2009, 10:25:06

La rezultoj estas 41 122 voĉdonoj.

לראש הדף