Kwa maudhui

per kaj -i

ya bbc, 5 Juni 2009

Ujumbe: 12

Lugha: Esperanto

horsto (Wasifu wa mtumiaji) 9 Juni 2009 7:38:48 alasiri

le_chaz:
bbc:le_chaz
Do ĉu vi pensas, ke tio estas kompreneble?
Jes. Ĉu ne por vi?
Eble li celas la salutnomon, tiun mi ankaŭ ne komprenas.

Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 9 Juni 2009 11:34:01 alasiri

russ:Koincide mi legas la libron "Gramatiko de Esperanto" de Miroslav Malovec nuntempe; jen alia informo, el ĝi. Sur la 98a paĝo: "El prepozicioj povas stari antaŭ suplementa infinitivo sole POR, SEN, ANTAŬ OL, POST OL, ANSTATAŬ".
Kaj Z mem en siaj lingvaj respondoj en mi-ne-memoras-kiu-paĝo skribis, ke sola tia prepozicio estas "por" ridulo.gif (tie estis demando ŝajne pri sen+infinitivo, kion Z kontraŭis) Sed laŭ mia opinio verboj havas substantivajn ecojn tial antaix infiitivoj povas stari preskaŭ ajna prepozicio, se tio havas sencon, ankaŭ per.
Cetere "anstataŭ" kaj jam menciita "krom" fakte ofte rolas kiel konjunkcio, ĝuste tial ili estas en via listo kaj ĝuste tial post ili oni povas uzi akuzativon.

Kurudi juu