Aportes: 10
Idioma: Esperanto
MarCin83 (Mostrar perfil) 6 de junio de 2009 16:34:36
Hodiaŭ mi legis artikolon pri Interlingvao en Vikipedio. La aŭtoro de la artikolo skribas, ke “en la komenco de la 21a jarcento ĝi [Interlingvao] estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj”. (jen la ligilo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao)
Mi mem ne konsentas kun la opinio de la aŭtoro. Sed kiel pensas vi pri Interlingvao? Ĉu laŭ via opinio Interlingvao estas vera konkuranto por Esperanto inter la planlingvoj?
AlfRoland (Mostrar perfil) 6 de junio de 2009 18:35:28
MarCin83: Sed kiel pensas vi pri Interlingvao? Ĉu laŭ via opinio Interlingvao estas vera konkuranto por Esperanto inter la planlingvoj?Iasence, kompreneble ĉiuj aliaj planlingvoj estas konkurantoj al Esperanto. Sed en la praktiko apenaŭ ne. La nombro de esperantoparolantoj estas tro malgranda, sed parolantoj de aliaj planlingvoj estas multe malpli. La motivo lerni planlingvon tre varias, la pioniroj devas esti forte konvinkitaj pri la utileco de sia lingvo kaj ni estu dankemaj ke Esperanto havis multajn pionirojn. Plej multo de ni, tamen lernas Esperaton por, per unu sola lingvo, ĝui interparolon kun homoj en tre diversaj landoj. Por ni nek Interlingvao nek alia, konkuranta al Esperanto, planlingvo estas alternativo.
richardhall (Mostrar perfil) 6 de junio de 2009 18:46:51
horsto (Mostrar perfil) 6 de junio de 2009 20:52:45
vikipedio ankaŭ:Teorie, Interlingvaon povas pli-malpli kompreni sen studo la parolantoj de ĝiaj fontlingvoj : 1240 milionoj da homoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj.Mi ne scias, kiam mi legas tiajn frazojn, tiam mi scias kiu skribis la artikolon kaj kiom serioza ĝi estas.
Rogir (Mostrar perfil) 6 de junio de 2009 21:49:58
EL_NEBULOSO (Mostrar perfil) 7 de junio de 2009 07:28:20
Gerald
sinjoro (Mostrar perfil) 7 de junio de 2009 11:24:43
EL_NEBULOSO:sed la lingvo estas facile legebla... por vi
Senegaùlo:En esperanto oni diras "interlingvao" !!!Ĉar oni kreis jam tiom da "interlingvoj", uzataj plej ofte de nur unuopuloj, ke oni devis iom diferencigi iliajn nomojn.
Paulinho (Mostrar perfil) 8 de junio de 2009 00:52:53
gyrus (Mostrar perfil) 17 de junio de 2009 10:26:19
Bennon (Mostrar perfil) 29 de junio de 2009 23:42:56