Al contingut

Nova retejo pri esperantaj filmoj

de KienLi, 7 de juny de 2009

Missatges: 41

Llengua: Esperanto

yugary (Mostra el perfil) 13 de juliol de 2009 6.03.38

Gratulon kaj dankon pro tiu bela, tre interesa retejo. Mi jam abonis.

KienLi (Mostra el perfil) 13 de juliol de 2009 7.21.46

Pastoro:KieLi:

Ĉu mi povus kontribui al la retejo aldonante priskribojn de aliaj animitaj filmoj de Hayao Miyazaki?

Mi estas zeloto je lia verkaro kaj kompreneble volonte mi tradukus kaj redaktus pri li.
Mi volontege akceptus vin kiel aŭtoron de la retejo, ankaŭ kiel redaktoron kaj tradukanton.

Rapidkontakto kun mi: http://osincev.mp

ICQ: 339408218
Jabber: alex-kaoru@jabber.ru
GTalk: alex.osintsev

Mi invitas ankaŭ aliajn ŝatantojn de filmoj al internacia teamo de aŭtoroj kaj tradukantoj de la retejo.

Ni daŭre kreskas kvante kaj kvalite.

Kaj ni daŭre bezonas:

1. Aŭtorojn de afiŝoj (priskriboj de filmoj)
2. Tradukantojn de subtekstoj
3. Redaktantojn (bone posedantajn gramatikon kaj stilon de Eo)
4. Dublantojn (ĉar baldaŭ ekos dublado)

P.S. Marde vin atendos grandega artikolo kun sono en la retejo pri tre fama filmo, kiun mi tre ŝatas.

KienLi (Mostra el perfil) 21 de juliol de 2009 18.29.11

Aperis azia filmo Bin-Jip (Malplenaj domoj) de reĝisoro Kim Ki-duk.

Belega kaj romantika. Ĝuu.

KienLi (Mostra el perfil) 26 de juliol de 2009 16.30.09

En la retejo aperis "La vojaĝo de Ĉiĥiro" (Spirited Away) kaj "La labirinto de la faŭno".

En la tago de "La unua libro" Verda Filmejo okazigas "La Unuan Konkurson" pri filmoj. Certe premio estos DVD.

Partoprenu! http://filmoj.net

KienLi (Mostra el perfil) 5 de setembre de 2009 13.34.04

En la retejo aperis filmoj:

Karakter (Nederlando)
Bukedo (Ĉeĥio)
eXistenZ (Usono)
La Fonto (Usono)
Leteroj de mortinta homo (Sovetio)
La triopo de Belleville (Kanado, Francio, Britio)

KienLi (Mostra el perfil) 16 de setembre de 2009 21.13.11

Antaŭ unu horo mi publikigis en Verda Filmejo

"Ĉielarkan kolekton".

Mallongaj filmoj pri samseksemo.

KienLi (Mostra el perfil) 13 d’octubre de 2009 19.59.51

Kun permeso de aŭtoroj ni disdonas la filmon

"Esperanto estas"

http://filmoj.net

KienLi (Mostra el perfil) 16 de novembre de 2009 20.03.38

Ĵus aperis en Verda Filmejo la brazila komedio "Karamuru". Vere ĝuinda filmo.

Ĝi estas kunlaboraĵo de brazilaj esperantistoj.

http://filmoj.net/karamuru

Dum la lasta tempo aperis:

la sovetia komedio "Hundo Barboso kaj neordinara kroso"
la arta filmo "La horoj"
la korea belega filmo de Kin Ki-duk "Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintro kaj denove Printempo"
la ĉeĥa komedio "Kuŝejetoj"
kaj
la fama sovetia komedio "12 seĝoj"

Cyrill (Mostra el perfil) 16 de desembre de 2009 16.59.13

KienLi:Aperis la dua filmo de Loĝata Insulo en la retejo. Sensacio de rusia kinoarto.
Malgaja sensacio, endas noti...
Tamen, mi esperas, ke ĝi kontribuos pli bonan diskonigon de la libroj de fratoj Strugackij, nemalmultaj el kiuj jam estas tradukitaj Esperanten, inklude romanon "La loĝata insulo", kiu aperis en eldonejo Impeto ankoraŭ en 2005. Vi povas trovi ĝin en libroservoj, kaj kredu, ke la originalo estas dekoble pli bona, ol la filmo!

KienLi (Mostra el perfil) 16 de desembre de 2009 19.42.16

Cyrill: Vi povas trovi ĝin en libroservoj, kaj kredu, ke la originalo estas dekoble pli bona, ol la filmo!
Ne indas kompari librojn kaj filmojn, filmitajn laŭ tiuj ĉi libroj. Estas du malsamaj aferoj.

Tornar a dalt