Đi đến phần nội dung

Nova retejo pri esperantaj filmoj

viết bởi KienLi, Ngày 07 tháng 6 năm 2009

Tin nhắn: 41

Nội dung: Esperanto

Cyrill (Xem thông tin cá nhân) 21:08:28 Ngày 16 tháng 12 năm 2009

KienLi:
Cyrill: Vi povas trovi ĝin en libroservoj, kaj kredu, ke la originalo estas dekoble pli bona, ol la filmo!
Ne indas kompari librojn kaj filmojn, filmitajn laŭ tiuj ĉi libroj. Estas du malsamaj aferoj.
Ke la filmo estas, ni diru, ne tre altkvalita, agnoskas kaj tiuj, kiuj legis la libron, kaj tiuj, kiuj ne legis rideto.gif.

Interalie, ja estis mi, kiu proponis traduki la filmon, ĝuste kiel reklamon por la literatura originalo. Kaj, se mi ne eraras, projekto Filmoj.net komenciĝis ĝuste de tio. Do, ankaŭ mi estas ĝia kunaŭtoro... okulumo.gif

Borgo (Xem thông tin cá nhân) 21:24:51 Ngày 16 tháng 12 năm 2009

Kie estas Inkubo (eble la plej fama filmo en Esperanto)?

KienLi (Xem thông tin cá nhân) 08:17:39 Ngày 17 tháng 12 năm 2009

Cyrill:Kaj, se mi ne eraras, projekto Filmoj.net komenciĝis ĝuste de tio. Do, ankaŭ mi estas ĝia kunaŭtoro... okulumo.gif
Hehe, vi estas ĉarma.

Interalie, vi pravas, ĉiu kiu tradukas por Verda Filmejo estas ĝia kunaŭtoro, inkluzive vin okulumo.gif

Borgo:Kie estas Inkubo (eble la plej fama filmo en Esperanto)?
Ekzistas plano, laŭ kiu aperas filmoj en Verda Filmejo. Kaj tiu ĉi planos priskribas nun pli ol 30 filmojn kiuj aperos en venontaj 4 monatoj.

Vi divenis ĝuste! Ĝuste hodiaŭ vespere aperos la filmo "Inkubo".

KienLi (Xem thông tin cá nhân) 17:01:51 Ngày 20 tháng 12 năm 2009

Ĉu vi volas helpi al Verda Filmejo?

Eksciu kiel: [url=http://filmoj.net/demando-kaj-novaĵoj]http://filmoj.net/demando-kaj-novaĵoj[/url]

Ĉu la nigra aŭ la blanka Verda Filmejo?

Voĉdonu: [url=http://filmoj.net/demando-kaj-novaĵoj]http://filmoj.net/demando-kaj-novaĵoj[/url]

Aperis "Lulkantoj de la mondo" en la retejo.

http://filmoj.net/lulkantoj-de-la-mondo

KienLi (Xem thông tin cá nhân) 01:33:45 Ngày 02 tháng 1 năm 2010

Antaŭ nelonge mi kontaktis la rajto-posedantojn de la filmo Revolution OS (http://en.wikipedia.org/wiki/Revolution_OS) kaj ili oficiale permesis al Verda Filmejo (http://filmoj.net) traduki subtesktojn en Esperanton kaj poste promesis publikigi ilin en sia paĝaro.

La dokumenta filmo Revolution OS rakontas pri GNU, Linukso kaj libera programaro kun intervjuoj de Richard Stallman, Michael Tiemann, Linus Torvalds, Larry Augustin, Eric S. Raymond, Bruce Perens, Frank Hecker kaj Brian Behlendorf.

Via profesia helpo pri linuksaj terminoj estas bonvena. Ni disvastigu la ideon pri libera operaciumo kaj libera programaro per la filmo.

La komuna tradukejo troviĝas ĉe "La Ponto" http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194

KienLi (Xem thông tin cá nhân) 11:19:33 Ngày 13 tháng 1 năm 2010

Oni parolas ofte, ke mankas la multaj eblo kunlabori, esti envolvita en la teamo. Jen aperas bona ŝanco por komune traduki filmojn.

La anonco kaj invito: http://filmoj.net/pliaj-sekretoj

Daŭre estas tradukata la filmo pri Linukso kaj libera programaro Revolution OS http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=194

La sved-finna filmo pri amikeco, muziko kaj libera amo Populärmusik från Vittula kun Esperanto-temo: http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=58

Tragika sed esperiga filmo pri trovo de sia seksa orientiĝo kaj socia gejfobio. "Prayers for Bobby" http://laponto.esperanto.org.ar/filmo.php?id=196

La rusa filmo pri pardono de si mem sur bela insulo. La filmo "Insulo" http://notabenoid.com/book/3760/

Bonvenon al la teamo de filmoŝatantoj!

Dozorca (Xem thông tin cá nhân) 21:17:40 Ngày 15 tháng 1 năm 2010

shoko.gif

KienLi (Xem thông tin cá nhân) 22:43:13 Ngày 15 tháng 1 năm 2010

Dozorca:shoko.gif
Pro kio vi ŝokiĝas?

KienLi (Xem thông tin cá nhân) 19:40:28 Ngày 20 tháng 1 năm 2010

En la Verda Filmejo hodiaŭ aperis la filmo kun la temo pri Esperanto "Kazaroza".

http://filmoj.net/kazaroza

Tradukis: KienLi
Redaktis: Ŝak
Provlegis kaj korektis: Robert Bogenschneider

Ankaŭ hodiaŭ aperis la 50-a filmo.

Okaze de tiu bela cifero ni organizas akcionon:
http://filmoj.net/24-50

Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 20:46:39 Ngày 20 tháng 1 năm 2010

KienLi:En la Verda Filmejo hodiaŭ aperis la filmo kun la temo pri Esperanto "Kazaroza".
Saluton!
Kazaroza
Mi vidas nur la filmeton kun la rusan voĉparoladon, do mi ne vidas la esperantan subtekston...
Eddi

Quay lại