K vsebini

Kiel estas la veteron?

od Islander, 06. februar 2007

Sporočila: 52

Jezik: Esperanto

Mielo (Prikaži profil) 27. februar 2007 07:33:21

k.garin:Ne, mi ne ŝatus esti en Brazilio. Tie nun estas varmege kaj "multas sovaĝaj simioj" (tio estas citaĵo el tre populara rusa kinofilmo). Vespere, dume mi promenigis mian hundon, ekneĝis. Sed aero estas ĉirkaŭ nulo (Celsia, certe).
rideto.gif La sovaĝaj simioj ne ĝenas min. Mi ŝatus bani sin en la maro, trinkus la koktelojn kaj sunbaniĝus sun la palmarboj. Anstataŭe, ankaŭ mi promenis kun la hundo en la koto. shoko.gif

Mielo (Prikaži profil) 28. februar 2007 07:47:29

Ĉi tie estas malbela, nebula vetero. Pluvas kaj estas nulo grado. Kiam mi iris kuri matene, estis malhela. Mi ne vidas la sunon ekde tagoj. Estas interese, ke mi vidis hieraŭ la unuan seppunktan kokcinelon. Ĉu vi konas ĝin ? Ĝi estas malgranda, ruĝa kaj sur ĝia dorso estas blankaj punktoj. Ĝi estas kara skarabeo. Mi ne povas, ke kial ĝi elaperis en tiu malbela vetero.

Andybolg (Prikaži profil) 28. februar 2007 20:50:07

En Norvegio nun estas la malvarma vintro. Estas multe da neĝo, du aŭ tri metrojn! La temperaturo estas 5-15 minus-gradojn.

vili (Prikaži profil) 03. marec 2007 17:36:53

en Bosnio, nekutime varme...
neĝon ni eĉ ne vidis de lasta vintro malgajo.gif

Mielo (Prikaži profil) 07. marec 2007 05:49:34

Pluvas denove. malgajo.gif

Mendacapote (Prikaži profil) 08. marec 2007 01:33:30

Ĉi tie ne pluvas antaŭ kelkaj monatoj… la kamparo ege velkiĝas kaj pro tio gresaj brulegoj ofte okazas. Tagmeze tio estas pli varmega ol la sepa kaldronego de la infero!

galvis (Prikaži profil) 17. april 2007 23:44:34

Saluton :
La vetero en la urbo kie mi loĝas, San Cristóbal(Venezuelo), dum tiuj ĉi tagoj estas tre varma, la ĉielo griza kaj la pluvo ne falas.
Dume, ni atendas la Amerika futbalan pokalon kiu okazos dum la monatoj, junio kaj julio de tiu ĉi jaro.
La teamoj de 12 landoj partoprenos : 10 de Sudameriko plus Usono kaj Meksiko.
Ok novaj stadioj estos inaŭgurataj kaj la tuta mondo povos vidi la piedpilkojn.
Ankaŭ, dum tiu ĉi evento, multaj belulinoj de Venezuelo kaj de aliaj landoj formos verajn ĝardenojn je beleco kaj simpatio.

RiotNrrd (Prikaži profil) 18. april 2007 04:24:27

Ĉi tie en Oregono, Usono, pluvas multe, hodiaŭ. Estas pli malvarme ol antaŭe, ankaŭ. Lasta semajno la suno varmis kaj brilis, sed neplu. Printempo alvenis, kaj post nelonge foriris, kaj donis al ni nur nubojn kaj pluvgutojn.

tiberius (Prikaži profil) 20. april 2007 14:02:44

La vetero en Teksaso estas bona. La ĉielo estas nuba kaj la ajro estas varma. Pri vento, mi ne pensas, ke estas multa da vento. Ordinare, estas nur venta kiam malvarmega.

Fakte, mi estas studento de meteologio, do mi vidu la veteron kaj studu ĝin.

ereere (Prikaži profil) 21. april 2007 22:26:58

Saluton!
En Genevo (Svislando) ekde ĉirkaŭ du semanoj belajn kaj varmaj tagojnridulo.gif

sal.gif

Nazaj na začetek