Al la enhavo

Kiel estas la veteron?

de Islander, 2007-februaro-06

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-01 06:09:17

annadahlqvist:Kaj 278.4K?
Jes! La mondo devas uzi absolutan temperaturan skalon.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-01 13:42:05

Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-01 17:50:36

Speciale al usonanoj.
Akvo ne povas boli je 212 gradoj. Akvo devas boli je la temperaturo de 100 gradoj. Je la temperaturo de 212 gradoj akvo jam fariĝas vaporo. okulumo.gif

Vi estas varmegaj, pasiaj finnaj knaboj: la temperaturo de viaj korpoj estas ĉirkaŭ 100 gradoj. Nekredeble!

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-03 14:08:22

Mielo:Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)
demando.gif
Tio ne estas malvarma! Ĉi tie, en Norvegio, estas 18 gradoj Celsius (64,4 Fahrenheit)! Kaj tiu estas tre varmega! Mi neniam memoras tiel varman Majan monaton!

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-03 14:36:02

Andybolg:
Mielo:Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)
demando.gif
Tio ne estas malvarma! Ĉi tie, en Norvegio, estas 18 gradoj Celsius (64,4 Fahrenheit)! Kaj tiu estas tre varmega! Mi neniam memoras tiel varman Majan monaton!
Ĉi tie estis en majo ankaŭ 30 gradoj Celsius. La plaĝoj malfermas je la 1 majo.
Mi scias, ke vi ĝojas se ĉe vi estas 20 gradoj kaj banas sin feliĉe -por mi malvarma - en liberakvoj. rido.gif

Andybolg (Montri la profilon) 2007-majo-03 19:55:21

Hehe. Ĉi tie kutime estas 2 gradoj Celsius kaj pluvas je la unua majo. Kelkfoje eĉ pluvneĝas aŭ hajlas!
Bedaŭrinde ni ne jam povas baniĝi en la lagoj, la akvo estas tro malvarma ploro.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-03 20:17:04

Damne, mi loĝas en Norvegio, ĉar dum kelkaj tagoj tie ĉi temperaturo konstante falas kaj nun estas ĉirkaŭ +2 +3 gradoj.

Sed sunas, malpeze ventas (aŭ ventras?), la maro estas treege malvarma.
Rusoj kutimis eknaĝi en aprilo, ĉar ni estas veraj rusmaroj, ne-ne, rosmaroj.

Mielo (Montri la profilon) 2007-majo-04 07:31:03

Andybolg:Hehe. Ĉi tie kutime estas 2 gradoj Celsius kaj pluvas je la unua majo. Kelkfoje eĉ pluvneĝas aŭ hajlas!
Bedaŭrinde ni ne jam povas baniĝi en la lagoj, la akvo estas tro malvarma ploro.gif
Trankviliĝu kara Andy, temperaturo de la akvoj estos 15 gradoj Celsius baldaŭ, kaj vi povas bani sin en la bona varma akvo. rido.gif

galvis (Montri la profilon) 2007-julio-06 18:40:15

Saluton,
Morgaŭ, sabate nokte, komencos la duan fazon de la Amerika Pokalo de futbalo. En urbo San Kristobal, okazos la unua matĉo, inter la teamoj de nia lando Venezuelo, kaj Urugvajo. La homoj estas tre kontentaj, sed la sola priokupaĵo estas la malbona vetero kiu reĝas tra la tuta lando, kvankam, ni esperas ke dum la tempo de la matĉo la vetero estu agrabla kaj ni povos ĝoji pro belega spektaklo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-07 04:58:22

Mi volis hodiaŭ promeni kun mia edzino tra magazenoj por aĉeti diversajn aĵojn, sed, vekiĝinte, ekvidis terurege malagrablan kaj ŝtorman veteron for de mia loĝejo.
Meteorologoj (veterprognozistoj?) ĉiam estis kaj nun estas malbonaj profetoj kaj ĉi-foje ili eraris, ĉar prognozis tian veteron pri dimanĉo. Sed la ŝtormo alvenis en mian regionon hodiaŭ, sabate.
Mi esperas, ke ĝi ne forportos mian briliantan kastelon, flugantan inter ĉielaj nuboj.

Galvis, bonan spektadon al vi.

Reen al la supro