Meldinger: 71
Språk: Esperanto
mccambjd (Å vise profilen) 2007 5 1 06:09:17
annadahlqvist:Kaj 278.4K?Jes! La mondo devas uzi absolutan temperaturan skalon.
Mielo (Å vise profilen) 2007 5 1 13:42:05
Terurĉjo (Å vise profilen) 2007 5 1 17:50:36
Akvo ne povas boli je 212 gradoj. Akvo devas boli je la temperaturo de 100 gradoj. Je la temperaturo de 212 gradoj akvo jam fariĝas vaporo.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Vi estas varmegaj, pasiaj finnaj knaboj: la temperaturo de viaj korpoj estas ĉirkaŭ 100 gradoj. Nekredeble!
Andybolg (Å vise profilen) 2007 5 3 14:08:22
Mielo:Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)
![demando.gif](/images/smileys/demando.gif)
Tio ne estas malvarma! Ĉi tie, en Norvegio, estas 18 gradoj Celsius (64,4 Fahrenheit)! Kaj tiu estas tre varmega! Mi neniam memoras tiel varman Majan monaton!
Mielo (Å vise profilen) 2007 5 3 14:36:02
Andybolg:Ĉi tie estis en majo ankaŭ 30 gradoj Celsius. La plaĝoj malfermas je la 1 majo.Mielo:Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)
Tio ne estas malvarma! Ĉi tie, en Norvegio, estas 18 gradoj Celsius (64,4 Fahrenheit)! Kaj tiu estas tre varmega! Mi neniam memoras tiel varman Majan monaton!
Mi scias, ke vi ĝojas se ĉe vi estas 20 gradoj kaj banas sin feliĉe -por mi malvarma - en liberakvoj.
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
Andybolg (Å vise profilen) 2007 5 3 19:55:21
Bedaŭrinde ni ne jam povas baniĝi en la lagoj, la akvo estas tro malvarma
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
Terurĉjo (Å vise profilen) 2007 5 3 20:17:04
Sed sunas, malpeze ventas (aŭ ventras?), la maro estas treege malvarma.
Rusoj kutimis eknaĝi en aprilo, ĉar ni estas veraj rusmaroj, ne-ne, rosmaroj.
Mielo (Å vise profilen) 2007 5 4 07:31:03
Andybolg:Hehe. Ĉi tie kutime estas 2 gradoj Celsius kaj pluvas je la unua majo. Kelkfoje eĉ pluvneĝas aŭ hajlas!Trankviliĝu kara Andy, temperaturo de la akvoj estos 15 gradoj Celsius baldaŭ, kaj vi povas bani sin en la bona varma akvo.
Bedaŭrinde ni ne jam povas baniĝi en la lagoj, la akvo estas tro malvarma
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
galvis (Å vise profilen) 2007 7 6 18:40:15
Morgaŭ, sabate nokte, komencos la duan fazon de la Amerika Pokalo de futbalo. En urbo San Kristobal, okazos la unua matĉo, inter la teamoj de nia lando Venezuelo, kaj Urugvajo. La homoj estas tre kontentaj, sed la sola priokupaĵo estas la malbona vetero kiu reĝas tra la tuta lando, kvankam, ni esperas ke dum la tempo de la matĉo la vetero estu agrabla kaj ni povos ĝoji pro belega spektaklo.
Terurĉjo (Å vise profilen) 2007 7 7 04:58:22
Meteorologoj (veterprognozistoj?) ĉiam estis kaj nun estas malbonaj profetoj kaj ĉi-foje ili eraris, ĉar prognozis tian veteron pri dimanĉo. Sed la ŝtormo alvenis en mian regionon hodiaŭ, sabate.
Mi esperas, ke ĝi ne forportos mian briliantan kastelon, flugantan inter ĉielaj nuboj.
Galvis, bonan spektadon al vi.