目次へ

Kiel estas la veteron?

Islander,2007年2月6日の

メッセージ: 52

言語: Esperanto

manu_fr (プロフィールを表示) 2007年4月21日 22:40:28

Nekutima vetero en sudfrancio de 2 tagoj : vespere, oraĝoj sen pluvo. (Dekutime, oni havas tion en aŭgusto).
Varmaj temperaturoj (29 gradoj C), mi startis la naĝejon.
Sed manko de akvo estas tre ... nekutima por la sezono. ploro.gif ploro.gif

gabadubo (プロフィールを表示) 2007年4月24日 18:13:16

Ĉi tie, en la nordo de la Nederlando (tiuj, kiuj vivas en pli granda lando ol Nederlando, eble ne vidas diferencon inter la nordo kaj la sudo okulumo.gif) nekutime bele veteras.

Verŝajne la kaŭzo estas la klimatŝanĝado... shoko.gif

Azulreal (プロフィールを表示) 2007年4月28日 19:16:33

Hodiaŭ en suda Hispanio la vetero estis agrabla, printempa, kaj la suno varmigis sufiĉe por ke ni demetu niajn supervestojn surstrate. Hejme estas fiŝo de alia rivero rideto.gif

Azulreal (プロフィールを表示) 2007年4月28日 20:45:49

Ne, tio estas esperantista diraĵo (tion mi legis en e-kurso). Ĝi signifas, ke iu afero malsamas al alia, ke tio estas alia rakonto.

En Hispanio oni diras "tio estas faruno de alia sako" rideto.gif

Kill_Bill_Vol2 (プロフィールを表示) 2007年4月29日 22:10:17

La veteron tie ĉi en Kalifornia estas tre varmega. Mi ne ŝatas la varmego. lango.gif

Saluton Ĉiu!
sal.gif

mccambjd (プロフィールを表示) 2007年4月30日 21:31:15

Terurĉjo:...ĉirkaŭ +5 Celsiaj gradoj (speciale por usonanoj
Tio ne helpos Usonanojn! Kutime, ni uzas Fahrenheit-an skalon, tiel difinas: akvo degelas je 32 F kaj bolas je 212 F. Ekzemple: hodiaŭ estas ĉirkaŭ 80 F (c. 26 C) in Delavaro.
Stranga sed vera!

annadahlqvist (プロフィールを表示) 2007年5月1日 0:40:08

F=C*1,8+32 , tiamaniere 5C estas 41F. Kaj 278.4K?

En Anglio estis varma, suna vetero, tage. Sed venta.

mccambjd (プロフィールを表示) 2007年5月1日 6:09:17

annadahlqvist:Kaj 278.4K?
Jes! La mondo devas uzi absolutan temperaturan skalon.

Mielo (プロフィールを表示) 2007年5月1日 13:42:05

Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)

Andybolg (プロフィールを表示) 2007年5月3日 14:08:22

Mielo:Bedaŭrinde, ĉi tie estas malvarma. Ĉ. 15 gradoj. (celzius)
demando.gif
Tio ne estas malvarma! Ĉi tie, en Norvegio, estas 18 gradoj Celsius (64,4 Fahrenheit)! Kaj tiu estas tre varmega! Mi neniam memoras tiel varman Majan monaton!

先頭にもどる