본문으로

Kiel estas la veteron?

글쓴이: Islander, 2007년 2월 6일

글: 71

언어: Esperanto

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 4월 21일 오후 10:41:48

Dun la tuta tago daŭris la suna vetero, sed ĝi fariĝis tre ventema kaj malvarma.
Nun la temperaturo de aero for de mia hejmo estas nur + 2 gradoj.
Sed meteorologoj (je kies prognozoj mi ne kredas) proponas, ke morgaŭ plivarmiĝos.

gabadubo (프로필 보기) 2007년 4월 24일 오후 6:13:16

Ĉi tie, en la nordo de la Nederlando (tiuj, kiuj vivas en pli granda lando ol Nederlando, eble ne vidas diferencon inter la nordo kaj la sudo okulumo.gif) nekutime bele veteras.

Verŝajne la kaŭzo estas la klimatŝanĝado... shoko.gif

Azulreal (프로필 보기) 2007년 4월 28일 오후 7:16:33

Hodiaŭ en suda Hispanio la vetero estis agrabla, printempa, kaj la suno varmigis sufiĉe por ke ni demetu niajn supervestojn surstrate. Hejme estas fiŝo de alia rivero rideto.gif

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 4월 28일 오후 8:36:22

Azulreal:Hejme estas fiŝo de alia rivero
Ĉu okazis diluvo en la suda Hispanio?

Aŭ tio estas hispana popola ŝerco, ne komprenebla al mi?

Azulreal (프로필 보기) 2007년 4월 28일 오후 8:45:49

Ne, tio estas esperantista diraĵo (tion mi legis en e-kurso). Ĝi signifas, ke iu afero malsamas al alia, ke tio estas alia rakonto.

En Hispanio oni diras "tio estas faruno de alia sako" rideto.gif

Le Hibou (프로필 보기) 2007년 4월 28일 오후 10:02:07

Kaj angle: "Tio estas malsama kaldrono da fiŝoj" rido.gif

Kill_Bill_Vol2 (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오후 10:10:17

La veteron tie ĉi en Kalifornia estas tre varmega. Mi ne ŝatas la varmego. lango.gif

Saluton Ĉiu!
sal.gif

Terurĉjo (프로필 보기) 2007년 4월 29일 오후 10:30:05

Mi intencas morgaŭ iom ripozi eksterurbe, em apuda arbaro.
Oni promesas, ke morgaŭ estos sennuba, sed malvarma vetero, ĉirkaŭ +5 Celsiaj gradoj (speciale por usonanoj).
Interalie, mi aŭdis, ke en Usono estas uzata alia temperatura skalo, ne celsia.
Убить Билла, часть 2:La veteron tie ĉi en Kalifornio estas tre varmega. Mi ne ŝatas la varmegon.

mccambjd (프로필 보기) 2007년 4월 30일 오후 9:31:15

Terurĉjo:...ĉirkaŭ +5 Celsiaj gradoj (speciale por usonanoj
Tio ne helpos Usonanojn! Kutime, ni uzas Fahrenheit-an skalon, tiel difinas: akvo degelas je 32 F kaj bolas je 212 F. Ekzemple: hodiaŭ estas ĉirkaŭ 80 F (c. 26 C) in Delavaro.
Stranga sed vera!

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 5월 1일 오전 12:40:08

F=C*1,8+32 , tiamaniere 5C estas 41F. Kaj 278.4K?

En Anglio estis varma, suna vetero, tage. Sed venta.

다시 위로