[ENKETO] Ĉu Ĉasado estas nepre necesa
글쓴이: FrankoVoglero, 2009년 6월 10일
글: 35
언어: Esperanto
nikko (프로필 보기) 2009년 6월 13일 오전 9:59:08
victornino:Murdisto estas profesio? Mi ne scias kion respondi. Eble necesas demandi en ilia profesia unio pro tio.Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo. Mondo ne estas paradizo, realo estas reala.Bona frazo, do ni rigardu la realan mondon. Ankaŭ estas seriaj murdistoj, kategorio kiu enhavas al la ĉasistoj.
crescence (프로필 보기) 2009년 6월 14일 오전 7:33:14
nikko:Ĉu estas rusa proverbo ? Kiel vi ĝin klarigas ?
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo.
Timi85 (프로필 보기) 2009년 6월 14일 오전 8:04:28
nikko:Nu ĉi tie estas iometa miskompreno - pardonu, se mi ne diris sufiĉe korrekte. Mi volis diri nur, ke ĉi tie ni temas laŭ mia kompreno ne pri la ĉasado dum la historio de la homaro, sed la ĉasado nuntempe.Timi85:La ĉasado certe estIS necesa, sed mi pensas, la (vortume malbonŝanca) demando estas ĉi tie, ke nuntempe la ĉasado estAS necesa aŭ kontentiĝu de la simpla "aĉetita viando" (aŭ sen viando)?Vi firme ligas ĉasadon kun akiro de viando. Oni ĉasas ne nur pro tio. Ĉasistoj forpafas ankaŭ lupojn, ursojn kaj aliajn danĝerajn bestojn kiuj emas multiĝi kaj danĝeri al vilaĝoj. En Rusio estas teritorioj kie loĝas triboj de ĉasistoj, ili vivas tradicie kaj apenaŭ estas senco transporti al ili viandon el Moskvo. Tio simple multekostus kaj stultus.
Sola mia malaprobo estas pri sporta ĉasado, kiam ebriaj generaloj veturas arbaren por gajiĝi. Sed tio apenaŭ oni povas nomi "ĉasado".
Ĉu fiŝkaptado ankaŭ estas ĉasado? Mi ŝatas fiŝkapti.
Sed vi ankaŭ pravas, mi ne tro multe konas la ĉiujn aktivadojn de ĉasistoj. Sed kiel mi jam skribis, se la ĉasado estus, kiel vi skribis, simpla akiro de viando, tiam mi ankaŭ ne povus nei, ĉar mi akceptas, ke ni devas akiri viandon (mi respektas la vegetaranojn sed mi ne estas), kaj se ni devas akiri viandon, ĉasado, porkmortado (laŭ niaj vilaĝaj tradicioj), fiŝkaptado estas eĉ pli indulga kaj humana maniero ol "industria viandproduktado".
victornino:Ĉu ni amas la naturon? Nu, do kial ni permesas ekzemple tion?La antaŭa estas mia respondo ankaŭ al ĉi tio. Kiam oni diras, ke la ĉasado, porkmortado, ktp estas malhumana kaj brutala, tamen manĝas viandon kion povas nur simple aĉeti en la vendejo, estas nur ĉar estas pli facile ne pensi pri tio, kiel tio viando "fariĝis".
http://www.youtube.com/watch?v=am-zDZnGbIQ
nikko (프로필 보기) 2009년 6월 14일 오후 2:21:44
crescence:Estas esperanta proverbo, el Zamenĥofa proverbaro.nikko:Ĉu estas rusa proverbo ? Kiel vi ĝin klarigas ?
Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo.
victornino (프로필 보기) 2009년 6월 14일 오후 6:50:25
Timi85:Vi pravas. Mi konas kelkajn personojn kiujn tute ne ŝatas turmenti aliajn. Preter ili diras ke oni devas mortigi aliajn respekte kaj nur laŭ niaj bezonoj. Tamen, kutime la industrio de animala ekspluateco ne funkcias tiel. Ĝenerale estas kruela, kaj senrespekte al la sammondanoj.
victornino:Ĉu ni amas la naturon? Nu, do kial ni permesas ekzemple tion?La antaŭa estas mia respondo ankaŭ al ĉi tio. Kiam oni diras, ke la ĉasado, porkmortado, ktp estas malhumana kaj brutala, tamen manĝas viandon kion povas nur simple aĉeti en la vendejo, estas nur ĉar estas pli facile ne pensi pri tio, kiel tio viando "fariĝis".
http://www.youtube.com/watch?v=am-zDZnGbIQ
Laŭ mi, estas almenaŭ naiva ekzemple paroli pri grandaj homaraj idealoj, pri la abolicio de la abortigo, pri ekologio, kpt samtempe oni partoprenas en la plej granda mortigado de sammondanoj de tuta la historio. Jen nia kontraŭdira mondo.
Sed la temo estas la ĉasado. "nepre la ĉasado" do mi nur volas diri ke ankaŭ ni kutime estas naiva pri tiu temo. Mi legis kelkajn skribaĵojn pri la ĉasado en la mondo. Hodiaŭ, ĝenerale la ĉasado estas simpla negoco. Ekzistas multaj lokoj por facile ĉasadi sen esti "vera" ĉasisto. Fakte oni bredas animalojn - malfortajn, kaj malsanajn - por permesi al la plej malbona pafisto facile moritigi kaj kompreneble foti sian sukceson.
En Hispanio estis novaĵo kiam la reĝo de nia lando, partoprenis en unu ĉasado ĉe Rusio. La novaĵo ne estis, kompreneble, la ĉasado mem sed ke la urso kiu li mortigis estis ebria... Verŝajne oni pagis multe da monon pro tia ekologia kaj ama sukceso. En mia regiono tia ĉasado ankaŭ okazas, kaj alportas multe da monon al la kamparaj posedantoj. Tiuj terposedantoj, fake strategie bredas animalojn kaj oni necesas kontroli la kvanton, helpita de la ĉasistoj. Sed ni ne diru stultaĵoj, tiu "ekologia sistemo" estas tute artefarita, tiom artefarila kiel la "sim" komputiloludo. Kaj kun la sama celo, la mono.
Du libroj kie oni povas legi pri la komerca ĉasado.
- Mosterín, Jesús (1998). ¡Vivan los animales! (hispanlingve)
- Jane Goodall, marc bekoff "The Ten Trusts: What We Must Do to Care for the Animals We Love" (angle)
victornino (프로필 보기) 2009년 6월 14일 오후 6:57:39
nikko:ni devus demandi al Alquaeda, IRA, ETA,... Kvankam ili ne mortigas pro la amuzo.victornino:Murdisto estas profesio? Mi ne scias kion respondi. Eble necesas demandi en ilia profesia unio pro tio.Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo. Mondo ne estas paradizo, realo estas reala.Bona frazo, do ni rigardu la realan mondon. Ankaŭ estas seriaj murdistoj, kategorio kiu enhavas al la ĉasistoj.
FrankoVoglero (프로필 보기) 2009년 6월 15일 오전 8:56:36
victornino:Ho ve ĉu vere ekzistas loko en la EU, kie oni povas ĉasi sen ĉaslicenco (en germanujo nomata "la verda abiturienta ekzameno")?
Sed la temo estas la ĉasado. "nepre la ĉasado" do mi nur volas diri ke ankaŭ ni kutime estas naiva pri tiu temo. Mi legis kelkajn skribaĵojn pri la ĉasado en la mondo. Hodiaŭ, ĝenerale la ĉasado estas simpla negoco. Ekzistas multaj lokoj por facile ĉasadi sen esti "vera" ĉasisto. Fakte oni bredas animalojn - malfortajn, kaj malsanajn - por permesi al la plej malbona pafisto facile moritigi kaj kompreneble foti sian sukceson.
Ĉi-tie ĉe ĉio vintra grupĉasado la licencoj de ĉiu ĉasisto estas kontrolita!
Fakte ankaŭ en germanujo estas laŭleĝe bredi animalojn por la ĉasado Sed ekzistas restrikcion - Oni ne devas pafi la bestojn tuj post ĝia ennaturigo. La bestojn devas vivi en la naturo dum 6 monatojn - do se la bestoj estus malfortaj, malsanaj ktp.. iu vulpo certe formanĝus ilin dum la 6 monatoj (Bongustaj por la vulpoj)!
En Germanujo oni diras dum la 6 unua monatoj la bestoj estas dombestoj - sed post tia tempo la bestoj fariĝos ĉasbesto. Kaj ĉasbestoj ĉiam havas la eblecon eviti la pafadon - ĉar ili ankaŭ evitis la mortigo de la vulpo ...
Ankaŭ la scio pri la leĝo estas konsistaĵo de la verda ekzameno. Mi min ne sentas kiel murdisto - mi min sentas kiel komponanto de nia naturo - kaj mi estas kiel lupo aŭ urso ĉasisto sed plue mi ankaŭ gardas la naturon en kiu la ĉasbestoj vivas.
Ĝis baldaŭ
Frank
manu_fr (프로필 보기) 2009년 6월 16일 오전 10:39:18
La temo estas interesanta, kaj la demando de Franck estas klara por ne miksi aliajn demandojn.
Laŭ mi, kiu nek estas ĉasisto nek fiŝisto, la bezono de ĉasi sovaĝajn bestojn nur havas sencon en la lokoj, kie ekzistas homvivado kaj homaktiveco.
Male, kie la homo neniam tuŝis naturon, la naturo mem faras laboron sen bezono de homo, mi kredas.
Tial ĉasado estu afero de spertuloj : en Francio ekzemple oni ankoraŭ tro ofte ĉasas por plezuro murdi.
Kaj la nuntempaj problemoj estis kreitaj per la ĉasistoj mem (abundo de aproj proksime de urboj), aŭ naturprotektistoj (ĉeesto de lupoj en la francaj alpoj proksime de ŝafgregoj). Ĉasi estu profesio, ne libertempa amuzo.
La ĉasado estas nepre necesa, mi bedaŭrinde kredas. Pro homvivkondicioj.
amike
Emmanuel
victornino (프로필 보기) 2009년 6월 16일 오후 5:36:49
FrankoVoglero:Mi ne dubas pri via ĝenerala boneco, sed samtempe verŝajne vi ŝatas mortigi aliajn, simple tio. Vi povas uzi tiajn ekskuzojn kiel "mi sentas kiel...". Sed pensu ke iu ajn aktiva membro ekzemple de ETA (murdistaj hispana grupo/"revoluciaj homoj"), vidas al si "kiel...revoluciaj homoj". Tamen preter al la imagado de ĉiu, la fakto estas ke ili mortigas senutile...kial vi ne mortigas malsanajn homojn? Unu apro havas centralan nervan sistemon kiel ni, kaj multe pli inteligenteco ol beboj.
Ho ve ĉu vere ekzistas loko en la EU, kie oni povas ĉasi sen ĉaslicenco (en germanujo nomata "la verda abiturienta ekzameno")?
Ĉi-tie ĉe ĉio vintra grupĉasado la licencoj de ĉiu ĉasisto estas kontrolita!
Fakte ankaŭ en germanujo estas laŭleĝe bredi animalojn por la ĉasado Sed ekzistas restrikcion - Oni ne devas pafi la bestojn tuj post ĝia ennaturigo. La bestojn devas vivi en la naturo dum 6 monatojn - do se la bestoj estus malfortaj, malsanaj ktp.. iu vulpo certe formanĝus ilin dum la 6 monatoj (Bongustaj por la vulpoj)!
En Germanujo oni diras dum la 6 unua monatoj la bestoj estas dombestoj - sed post tia tempo la bestoj fariĝos ĉasbesto. Kaj ĉasbestoj ĉiam havas la eblecon eviti la pafadon - ĉar ili ankaŭ evitis la mortigo de la vulpo ...
Ankaŭ la scio pri la leĝo estas konsistaĵo de la verda ekzameno. Mi min ne sentas kiel murdisto - mi min sentas kiel komponanto de nia naturo - kaj mi estas kiel lupo aŭ urso ĉasisto sed plue mi ankaŭ gardas la naturon en kiu la ĉasbestoj vivas.
Ĝis baldaŭ
Frank
Se vi estas amanto de la naturo, kial vi ne uzas aliajn metodojn por mortigi aliajn?. Se la celo estas la kontrolado de la ekosistemo, aliaj metodoj validus same. Ni havas sufiĉan teknologion por fari tion. Kaj denove, se vi estas amanto de la naturo, mi supozas ke vi ne konsentas kun la nura komerca sistemo de animalaj bredado, tre kruela, for de la naturaj ekosistemoj. Mi komprenus vian vidpunkton se vi manĝus ĝenerale vegetare, kaj samtempe helpus aliajn kun viaj armiloj (prefereble aliaj iloj). Ne, vi ne estas kiel la urso, ni ne ludu al la dua-vivo (secondlife) en la reala-vivo, vi havas multe pli respodecon ĉar vi estas homo. Akceptu tion.
Mi konsentas kun manu_fr en tiu ĉi frazo: "la naturo mem faras laboron sen bezono de homo"
FrankoVoglero (프로필 보기) 2009년 6월 17일 오후 2:20:45
manu_fr:Ĉasi estu profesio, ne libertempa amuzo.Mi konsentas - se ni vivus en paradizo - ĉasado ne estus nepre necesa - sed bedaŭrinde ni vivas en homkulturigita mondo.
La ĉasado estas nepre necesa, mi bedaŭrinde kredas. Pro homvivkondicioj.
victornino:sed samtempe verŝajne vi ŝatas mortigi aliajn, simple tioĈu vere? De kiu vi aŭdis tion? Ne diru malverajojn mi petas. Ĉu vi scias kiom da bestoj mi jam mortigis?. Mi estas ĉasisto ekde majo - ĉi-jare kaj la respondo estas neniu besto - ĉar estas malpermesata mortigi vulpojn kaj inajn kapreolojn nuntempe ĉar ili kreskigas siajn infanojn.
victornino:Sed pensu ke iu ajn aktiva membro ekzemple de ETA (murdistaj hispana grupo/"revoluciaj homoj"), vidas al si "kiel...revoluciaj homoj". Tamen preter al la imagado de ĉiu, la fakto estas ke ili mortigas senutile...kial vi ne mortigas malsanajn homojn?Kial mi ne mortigas malsanajn homojn, vi demandas? Ĉar "malsana homo" ne estas skribita en mia ĉaslicenco kiel tiel dirita ĉasbesto - almenaŭ mi ne trovis la beston "malsana homo" en tiu dokumento.
Ĉasbestoj
Do "malsana homo" verŝajne altenas al la publika listo de la naturprotektisoj - do ili decidu kion fari kun tio speco!
victornino:Se vi estas amanto de la naturo, kial vi ne uzas aliajn metodojn por mortigi aliajn?Mi ne mortigas aliajn. Pri kiaj metodoj vi parolas (kaptiloj, kontraŭkoncipaj piloloj)?
victornino:Ne, vi ne estas kiel la urso, ni ne ludu al la dua-vivo (secondlife) en la reala-vivo, vi havas multe pli respodecon ĉar vi estas homo. Akceptu tion. Mi konsentas kun manu_fr en tiu ĉi frazo: "la naturo mem faras laboron sen bezono de homo"Jes mi bone scias ke mi estas homo - ĉu homoj ne ĉasu? Kaj jes la naturo farus la laboron, kiam la mondo estus kiel vi vidas la realon. Sed la realon estas tute alia - vekiĝu!
Malbona homaro jam delonge forigis la viandmanĝaj bestoj por protekti siajn dombestojn. Kaj nun li mem devas protekti la naturon de malsanoj kaj superpopulacio.
Ĝis la
Frank