Ir ao conteúdo

Kiel forigi amikon?

de astro-dino, 12 de junho de 2009

Mensagens: 28

Idioma: Esperanto

AlfRoland (Mostrar o perfil) 20 de junho de 2009 04:29:35

La plej bona solvo estus se ĉiu uzanto en sia propra profilo povus elekti se ŝi/li volas vidi tiun liston?

@Jasminka: Ĉu tio eblas?

diogotux (Mostrar o perfil) 18 de julho de 2009 21:17:12

Iam nekonato aldonis min en lia listo de amikoj. Mi tiam komprenis ke li volas esti mia amiko/komunikiĝi kun mi. Mi aldonis lin kiel amikon kaj ni korespondadis dum 3-4 monatoj...

Mi voĉdonis "jes, lasi" al la enketo. Laŭ mi ambaŭ listoj estas utilaj.

AlfRoland (Mostrar o perfil) 18 de julho de 2009 21:55:05

diogotŭ:Iam nekonato aldonis min en lia listo de amikoj. Mi tiam komprenis ke li volas esti mia amiko/komunikiĝi kun mi. Mi aldonis lin kiel amikon kaj ni korespondadis dum 3-4 monatoj...

Mi voĉdonis "jes, lasi" al la enketo. Laŭ mi ambaŭ listoj estas utilaj.
Ĉu ne estus pli bone skribi rekte al la persono kun kiu oni emas korespondi ol nur aldoni tiun al sia listo de amikoj? Se iu aldonas min al sia listo, ĉu mi skribu la unua?

Alf

Jev (Mostrar o perfil) 19 de julho de 2009 15:33:04

Ŝajne la plejmulto volas tamen, ke la listo restu. Sed mi kredas, ke ni devos doni alian nomon al tiu listo. Eble simple "Vi estas en kontaktoj de" aŭ simile.

Mi kredas, ke uzantoj aldonas aliajn uzantojn al sia listo pro diversaj kialoj kaj ne nepre por korespondado. Eble simple temas pri uzanto, kiu volas lerni Esperanton, kaj aldonas vin kiel personon, kiu eble povus esti utila pri konsiloj estonte, aŭ eble loĝas en la sama lando kiel vi, aŭ... povas ekzisti miloj da kialoj.

diogotux (Mostrar o perfil) 19 de julho de 2009 19:27:15

Jev: Sed mi kredas, ke ni devos doni alian nomon al tiu listo. Eble simple "Vi estas en kontaktoj de" aŭ simile.
Bone laŭ mi.

AlfRoland (Mostrar o perfil) 19 de julho de 2009 20:25:07

Laŭ mi la rubriko de ĉi tiu fadeno ne estas tute konvena. Ne temas pri "Forigi amikojn", tiu ja estus abominda sinteno. Tamen la listo "Vi estas amiko de" miakaze enhavas 63 membrojn, kompreneble mi ne volas malamikiĝi kun iu el tiuj, sed tia longa listo iomete ĝenas, precipe ĉar eble multaj personoj ne plu aktivas ĉe Lernu. Pro tio mi dezirus ĝi nur estu videbla kiam mi mem volas rigardi ĝin - ĉu eblas?

Jev (Mostrar o perfil) 20 de julho de 2009 13:12:37

AlfRoland:...sed tia longa listo iomete ĝenas, ...Pro tio mi dezirus ĝi nur estu videbla kiam mi mem volas rigardi ĝin - ĉu eblas?
Tio estas tute alia afero. Nun mi pli bone komprenas, pri kio vi plendas. Mi notis tion kaj kiam aperos iom da libera tempo, mi esploros, ĉu io estas aranĝebla pri tio.

Eddycgn (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2009 13:39:38

Jev:
AlfRoland:...sed tia longa listo iomete ĝenas, ...Pro tio mi dezirus ĝi nur estu videbla kiam mi mem volas rigardi ĝin - ĉu eblas?
Tio estas tute alia afero. Nun mi pli bone komprenas, pri kio vi plendas. Mi notis tion kaj kiam aperos iom da libera tempo, mi esploros, ĉu io estas aranĝebla pri tio.
mi konas aliajn forumojn, kie oni povas registri kiel "amiko". Tamen la ricevanto povas akcepti aŭ ne. Se li ne konfermas, la amiko ne estas registrata. Mi kredas ke tio bone funkcias.

De volta à parte superior