去目錄頁

maljuna tekniko

crescence, 2009年6月14日

讯息: 7

语言: Esperanto

crescence (显示个人资料) 2009年6月14日上午9:12:50

En la hispana forumo (fadeno : Curso de esperanto muy bueno) , oni sciigas ligilon al esperanta metodo skribita en 1932 de Doktoro Benson. Tiu metodo estas belega, ilustrita de 11 000 bildoj.

Mi demandas al vi, kiel, en 1932, la presisto kapablis tian presadon ? Kiu estis la tekniko ?

Jen la ligilo al la metodo de Doktoro Benson por, ke ankaŭ vi admiru ĉi tiun mirlaboron :

metodo de Doktoro Benson

69UM24OSU12 (显示个人资料) 2009年6月14日下午7:02:10

Kiel utila kaj bela libro! La bildojn kaj vortojn estas bone faritaj. Mi uzos ĝin ofte. Dankon por la ligilon. Kial, sub la bildo de la trinkanta bebo, estas skribita "Ĝi trinkas"? Pri bebo oni devus diri "li" aŭ "ŝi," ĉu ne?

dobri (显示个人资料) 2009年6月14日下午7:06:03

69UM24OSU12: Kial, sub la bildo de la trinkanta bebo, estas skribita "Ĝi trinkas"? Pri bebo oni devus diri "li" aŭ "ŝi," ĉu ne?
Jes, vi pravas. Por knabo oni devus diri "li", por knabino "ŝi". Sed kion diri por malgranda knabo, kiam la alparolanto ankoraŭ ne distingis la sekson? Nepre "ĝi"!

crescence (显示个人资料) 2009年6月14日下午11:05:28

69UM24OSU12:Kial, sub la bildo de la trinkanta bebo, estas skribita "Ĝi trinkas"? Pri bebo oni devus diri "li" aŭ "ŝi," ĉu ne?
Oni uzas la pronomon "ĝi", kiam la sekso ne gravas. Do por diri, ke la bebo trinkas, la sekso ne vere gravas ! rido.gif

69UM24OSU12 (显示个人资料) 2009年6月18日上午3:23:35

Multaj el la historioj en ĉi-tiu libro estas iom morbaj kaj strangaj. Ili temas pri morton kaj kaporalan punon. Vidu, ekz.- "La Patro Aĉetis Kapreton"-p. 44, "La Hufofero- p. 48 kaj "La Rompita Bastono"-p. 53. Oni neniam vidus tiajn historiojn en nuntempa lernolibro.

crescence (显示个人资料) 2009年6月18日上午10:09:49

69UM24OSU12:Multaj el la historioj en ĉi-tiu libro estas iom morbaj kaj strangaj. ... Oni neniam vidus tiajn historiojn en nuntempa lernolibro.
En Francujo, la morbeco estis kutima en la tekstoj proponataj al la lernantoj ĝis 1960. Eble estis simile en la usonaj lernejoj. Sendube estas sekvoj de la romantikismo de la XIXa jarcento. Hodiaŭ, oni kaŝas la morton fronte al la infanoj, kaj la adoltoj ĝin forpuŝas. Devige, tiaj tektoj ne plaĉus.

galvis (显示个人资料) 2009年6月18日下午10:21:57

Tiutempe viroj batis virinojn, virinoj batis infanojn, infanoj batis bestojn ; ĉi-tempe same ?

回到上端