Viestejä: 10
Kieli: Esperanto
Timi85 (Näytä profiilli) 30. kesäkuuta 2009 23.22.19
Timi85 (Näytä profiilli) 30. kesäkuuta 2009 23.32.22
Lastfoje mi legis de Neil Gaiman kaj Terry Pratchett la libron "Bonaj omenoj" (Good Omens, Elveszett próféciák).
Mia plej ŝatata libro el la multegaj ŝatataj estas de Clive Barker la libro (laŭ mia traduko) "Tapiŝmondo" (Weaveworld, Korbács).
Pastoro (Näytä profiilli) 30. kesäkuuta 2009 23.57.56
Lastfoje mi legis La Vie des Abeilles (La Vivo de Abeloj) verkita de Maurice Maeterlinck.
Kaj mia plej ŝatata libro estas sendube A Confederacy of Dunces (Konspiro de Stultuloj) verkita de J K Toole. Certe amuza libro.
Frankouche (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2009 0.08.31
Tiu estas libro pri spionaĵo (kaj iomete "kusikusi" ). Jes jes, ne estas filozofio ene, haha
La ago tieas en Iranio.
Kion mi ŝatas en tiuj "SAS" libroj estas la tre tre bona precizeco de la landa situacio, politika, ekonomika, sociala...
Mi legis ke en la franca eksterpolitika ministrejo, estis dezirita je legi pri tiaj libroj
Nu la ago de la "batalo de la S300" temas pri raketoj ke la irana registaro volas aĉeti de rusaj finegociuloj por protekti lia nuklea intenco... Kaj kompreneble, rusaj kaj usonaj registaroj ne tre feliĉas pri tiu.
jchthys (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2009 0.09.14
crescence (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2009 4.30.54
Mia preferata libro estas "Psychocybernétique" verkita de Dr Maltz.
Rogir (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2009 11.13.55
Azulreal (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2009 12.00.22
Antaŭ tio, mi legis kelkajn librojn de Terry Pratchett pri la Diskomondo. Ili certe estas amuzegaj.
Mi ne povus diri kiu estas mia plej ŝatata libro. Estas tre malfacila trovi respondon por tiu demando. Mi respondus pere de longa listo, hehe.
Sebasities (Näytä profiilli) 1. heinäkuuta 2009 12.33.21
Verkita islande en la 13-a jarcento kaj tradukita esperante, ĝi estas grava libro pri la nordaj mitologiaj rakontoj.
La Antaŭvortoj kaj la notoj de la tradukisto, Baldur Ragnarson, permesas bone kompreni la kuntekston kaj la personajn nomojn.
ISBN 978-1-59569-078-4
www.librejo.com
Rodrigoo (Näytä profiilli) 2. heinäkuuta 2009 18.40.04
Nun, mi legas Hamlet - Reĝido de Danujo, tradukita de Zamenhof.
Samtempe mi legas la poeziajn verkaĵojn:
- Sonetoj - de Marie Under (estona poetistino, belega traduko al esperanto!)
- Sonetoj - de Manuel du Bocage (portugala poeto, kies sonetoj estas amplenaj kaj seksplenaj, la plej bona portugalverkisto, miopiene, la plej bona portugalingvana verkisto)
Sammondane,
Ĥod