Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Anekdotoj

od MikhailMarkeyev, 1. srpnja 2009.

Poruke: 846

Jezik: Esperanto

piteredfan (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 00:45:13

dobri:
MikhailMarkeyev:Se sinjoro insultis iun, li riskis ricevi dueldifon. Sed sinjorinoj ne partoprenis en dueloj, kvankam ili povis plendi al iu viro, kiu povis difi impertinentulon al duelo. Se la impertinentulo rifuzis dueldifon, kutime post iom da fojoj oni lin trovis mortan...
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!
La prava vorto estas "dueldefo", ne "dueldifo".

piteredfan (Prikaz profila) 15. rujna 2011. 00:51:03

Vizitante psikiatron, viro diras "Io umas je ia aĵo." La psikiatro diras al si, "Mi scivolas kion li volis diri per tio."

maratonisto (Prikaz profila) 1. listopada 2011. 10:54:18

Versaĵo de Boris Berezin, mia tradukaĵo el la rusa:

Mi ne estas plu infano,
Supon povas mi kuiri,
Sed ne devas bedaŭrinde
Mi la vorton "pugo" diri.

- Ne ekzistas tiu vorto! -
Avo diras jen kun forto,
La patrino skandalegas:
- Diri tion ci ne devas!

Ĉe spegulo do mi staras
Jam dum horo, eble du,
Mian pugon mi rigardas,
Ĝi ekzistas certe, nu!

La adoltoj ne komprenas:
Pugon havas ĉiu homo,
Mi al ili helpi devas:
Sciu tion ĉiu homo.

Mi konsilis kun frateto,
Kreton donis li al mi,
Kaj sur ĉiun barileton
Grandan "pugo"n skribos mi.

ivanstr1 (Prikaz profila) 1. studenoga 2011. 20:51:50

Kvindekjarulo iris al farmacio kaj volis kondomon. La farmacisto ekrigardis al la junulo indigne.
- Mi vespermanĝos en la hejmo de mia amikino. - diris la knabo - kaj oni neniam scias, io povos okazi neatendite.
La farmacisto donis la kondomon al la junulo, li pagis kaj malvenis. Post kvin minutoj, li revenis tien kaj volis ankoraŭ unu kondomon.
- Mi ekrememoris, ke la kuzino de mia koramikino estos tie... kaj ŝi estas belega! Ŝi povos interesiĝi pri mi... mi pensas, ke estas plu bona, ke mi estas proviziĝa.
La janulo metis la duan kondomon al la poŝo kaj malvenis. Li revenis baldaŭ.
- Ĉu vi scias, senjoro! Mi repensis kaj decidis, ke estas plu bona, ke mi ekhavos unu kondomon ankoraŭ. Mi aŭdis, ke ŝia patrino ŝatas junajn knabojn kaj ŝi povos interesiĝi pri mi.
Dum la vespermanĝado en la amikino, ĉirkaŭ la tablo ĉiuj de la familio, kaj la knabo diris nenion. Iam la knabino silentdiris al la gasto:
- Sed, kara! Vi diris neniom da vortoj! Mi ne sciis, ke vi estas tiom sinĝena!
- Kaj mi ne sciis, ke via patro estas farmacisto! rido.gif

bildo (Prikaz profila) 20. studenoga 2011. 05:20:33

Virino al viro: Ĉu vi estas la patro de unu el miaj infanoj?
La viro: Kiel?????
La virino: Ne timu. Mi estas instruistino.

auxro (Prikaz profila) 20. studenoga 2011. 21:59:27

Ankaŭ Sovetunio lanĉis sian mision al Luno.
Post iom da tempo NASA sendas mesaĝon al prezidentejo de Usono:
"Atenton atenton! Rusoj atingis la lunon kaj farbas ĝin tutan per ruĝa koloro! Kion ni faru?"
Venas la respondo:
"Trankviliĝu. Dum venonta misio vi prenu blankkoloran farbon kaj skribu per grandaj literoj - Coca Cola"

maratonisto (Prikaz profila) 11. veljače 2012. 18:10:29

Du infanoj faras neĝhomon. Unu diras:

- Mi iras hejmen por preni karoton.
- Prenu du, ni faros ankaŭ nazon.

Balbutanto (Prikaz profila) 12. veljače 2012. 19:08:45

Kiel dronigi volapukistan submarŝipon?

Atendu, ke ĝi subakviĝu kaj frapu ĉe la pordo.

Paulinho (Prikaz profila) 20. veljače 2012. 19:58:43

Brave, maratonisto.... Mi ridegis plezure....

maratonisto (Prikaz profila) 20. veljače 2012. 20:35:22

Paulinho:Brave, maratonisto.... Mi ridegis plezure....
Dankon (portugale: obrigado), Paulinho!

Natrag na vrh