İçerik Görüntüleme

Kapalı
Maksimum 500 mesaj.

Anekdotoj

başlangıç MikhailMarkeyev, 1 Temmuz 2009

Mesajlar: 835

Dil: Esperanto

bildo (Profili görüntüle) 20 Kasım 2011 05:20:33

Virino al viro: Ĉu vi estas la patro de unu el miaj infanoj?
La viro: Kiel?????
La virino: Ne timu. Mi estas instruistino.

auxro (Profili görüntüle) 20 Kasım 2011 21:59:27

Ankaŭ Sovetunio lanĉis sian mision al Luno.
Post iom da tempo NASA sendas mesaĝon al prezidentejo de Usono:
"Atenton atenton! Rusoj atingis la lunon kaj farbas ĝin tutan per ruĝa koloro! Kion ni faru?"
Venas la respondo:
"Trankviliĝu. Dum venonta misio vi prenu blankkoloran farbon kaj skribu per grandaj literoj - Coca Cola"

maratonisto (Profili görüntüle) 11 Şubat 2012 18:10:29

Du infanoj faras neĝhomon. Unu diras:

- Mi iras hejmen por preni karoton.
- Prenu du, ni faros ankaŭ nazon.

Balbutanto (Profili görüntüle) 12 Şubat 2012 19:08:45

Kiel dronigi volapukistan submarŝipon?

Atendu, ke ĝi subakviĝu kaj frapu ĉe la pordo.

Paulinho (Profili görüntüle) 20 Şubat 2012 19:58:43

Brave, maratonisto.... Mi ridegis plezure....

maratonisto (Profili görüntüle) 20 Şubat 2012 20:35:22

Paulinho:Brave, maratonisto.... Mi ridegis plezure....
Dankon (portugale: obrigado), Paulinho!

BenjamenoPoeto (Profili görüntüle) 30 Mart 2012 16:08:14

Knabo: Avino, helpu min trovi la plej grandan komunan divizoron.
Avino: Dio mia, oni ankoraŭ ne trovis tion? Oni serĉis tion eĉ kiam mi estis knabino!

Drafter (Profili görüntüle) 29 Temmuz 2013 08:36:25

Unutage urso, lupo kaj vulpo kunvenis por ludi kartojn. Kaj la urso diris - "al tiu, kiu friponos, mi frapos sur la vizaĝo... sur la senhonora, ruĝa vizaĝo".

vincas (Profili görüntüle) 31 Temmuz 2013 15:05:35

Amiko interparolas kun amiko.
- Mi pensas, ke mia edzino volas mortigi min.
- Kial vi tiel pensas? - demandas amiko.
- Mi trovis libron de mia edzino Kiel neniigi parazitojn

maratonisto (Profili görüntüle) 4 Ağustos 2013 11:32:34

Almozulo sur la strato:
- Sinjorino, bonvolu doni iom da groŝo.
- Pardonu, mi havas nur 500-eŭran paperon.
- Ne gravas, mi donos al Vi restaĵon.

Başa geri dön