Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 1 iulie 2009

Contribuții/Mesaje: 846

Limbă: Esperanto

troyshadow (Arată profil) 18 ianuarie 2014, 18:57:32

Oni instruas "alkoholo estas malamiko"
Oni instruas "amu vian malamikon"
Punto.

vincas (Arată profil) 18 ianuarie 2014, 19:48:54

troyshadow:Oni instruas "alkoholo estas malamiko"
Oni instruas "amu vian malamikon"
Punto.
hahahaha

maratonisto (Arată profil) 9 februarie 2014, 15:34:12

Juna geedza paro pasumas la mielan monaton en kamparo. La mastro atentiĝas, ke la paro manĝas malmulton - li portadas al ili manĝaĵon kaj ili ĉiam lasas la duonon. Post unu semajno li demandas:
- Kial vi manĝas tiom malmulton?
- Ni estas sataj per fruktoj de amoro.
- Bone, sed la ŝelon de viaj fruktoj ne ĵetadu tra la fenestro ĉar la anasoj misglutas.

maratonisto (Arată profil) 25 mai 2014, 09:07:06

Du londonanoj parolas:
- Kiel Vi fartas?
- Ne bone. Lordo dormas kun mia edzino.
- Tio estas vere malbone.
- Ne plene. Ankaŭ mi dormas kun lia edzino.
- Tio estas bone.
- Ne plene. Li faris al mi du infanojn.
- Tio estas malbonege.
- Ne plene. Ankaŭ mi faris al li du infanojn.
- Tio estas bone. Vi estas kvitaj.
- Ne plene. Mi faras al li lordojn, li faras al mi simplajn judojn.

MikhailMarkeyev (Arată profil) 26 septembrie 2016, 07:51:03

Rusa popola kulturo havas amason da anekdotojn pri Ŝerlok Holms. En 1980 j. soveta reĝisoro Igor Maslennikov komencis filmigi serion pri Ŝerlok Holms kaj Doktoro Vatson laŭ rakontoj de Artur Konan Dojl. La serio tuj fariĝis amata por multaj milionoj da personoj en tuta mondo. Certe, reliefa figuro de Ŝerlok Holms estis perfekta por personaĵo de anekdotoj.

Ŝerlok Holms kur Doktoro Vatson iras sur la strato. Ŝerlok Holms diras: "Ĝejms, mi certas ke, se ni turnos dekstre sur sekva strato, ni ricevos multe da batojn!". Ili turnas dekstre kaj efektive ricevas multe da batojn de grupo da personoj, kiu estis staranta tie. Doktoro Vatson demandas: "Ŝerlok, kiel vi antaŭvidis tion?". Ŝerlok Holms respondas: "Tio estas elemente! Hieraŭ mi ofendis tiujn personojn ĉi tie kaj forkuris!".

Ŝerlok Holms kur Doktoro Vatson drinkas bieron longe en malkara drinkejo, kie ne ekzistas tualetejo. Ili eliras el la drinkejo, kuras al arbetaro kaj urinas ambaŭ. Vatson demandas: "Holms, kial mia flueto sonas kiel kordo, sed via sonas kiel ĉifono?". Ŝerlok Holms respondas: "Tio estas elemente! Vi urinas al mia boteto, sed mi urinas en vian poŝon!".

Vatson: "Holms! Kial tiuj personoj kuras antaŭ nia aŭto?"
Holms: "Tio estas elemente! Vi jam duon-hore veturas sur trotuaro!"

Тerurĉjo (Arată profil) 27 septembrie 2016, 16:47:26

kiam oni fotas vin, vi nepre diru - fromaĝo

MikhailMarkeyev (Arată profil) 28 septembrie 2016, 07:05:14

Estas doktoro (D) kaj paciento (P).
D montras al P karton, al kiu estas desegnita kvadrato.
D: - Kion vi vidas ĉi tie?
P: - Domon. En ĝi estas du gepersonoj. Ili seksumas!
D: - Certe?
D montras al P alian karton kun pentraĵo de triangulo.
D: - Kion vi vidas ĉi tie?
P: - Tendon. En ĝi estas du gepersonoj. Ili seksumas!
D: - Certe?
D montras al P rondon.
D: - Kaj ĉi tie?
P: - Kabanon. En ĝi estas du gepersonoj. Ili seksumas!.. Doktoro, kiu malĉasta persono vi estas!

MikhailMarkeyev (Arată profil) 25 octombrie 2016, 09:48:47

Estas malnova Angla kastelo. Estas dormoĉambro. La mastro kuŝas al lito. Eniras lia virino vestinta je nokta ĉemizo.
Ŝi: - Ĝejms! Ni bezonas heredanton!
Li (en incito): - Denove estos tiuj sensencaj movadoj!!!

maratonisto (Arată profil) 26 octombrie 2016, 07:52:26

- Berimoro, kial flugas tiom da kornikoj super la maro?
- Tiuj estas mevoj, siro.
- Sed ili estas nigraj!
- Pro "Admiralo Kuznecov", siro.
(la nura rusia aviadila ŝipo fumigas, kiel cent vaporlokomotivoj)

Vinisus (Arată profil) 30 octombrie 2016, 14:21:09

Bv. traduki al Esperanto!.

Înapoi mai sus