去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Anekdotoj

MikhailMarkeyev, 2009年7月1日

讯息: 835

语言: Esperanto

MikhailMarkeyev (显示个人资料) 2016年9月28日上午7:05:14

Estas doktoro (D) kaj paciento (P).
D montras al P karton, al kiu estas desegnita kvadrato.
D: - Kion vi vidas ĉi tie?
P: - Domon. En ĝi estas du gepersonoj. Ili seksumas!
D: - Certe?
D montras al P alian karton kun pentraĵo de triangulo.
D: - Kion vi vidas ĉi tie?
P: - Tendon. En ĝi estas du gepersonoj. Ili seksumas!
D: - Certe?
D montras al P rondon.
D: - Kaj ĉi tie?
P: - Kabanon. En ĝi estas du gepersonoj. Ili seksumas!.. Doktoro, kiu malĉasta persono vi estas!

MikhailMarkeyev (显示个人资料) 2016年10月25日上午9:48:47

Estas malnova Angla kastelo. Estas dormoĉambro. La mastro kuŝas al lito. Eniras lia virino vestinta je nokta ĉemizo.
Ŝi: - Ĝejms! Ni bezonas heredanton!
Li (en incito): - Denove estos tiuj sensencaj movadoj!!!

maratonisto (显示个人资料) 2016年10月26日上午7:52:26

- Berimoro, kial flugas tiom da kornikoj super la maro?
- Tiuj estas mevoj, siro.
- Sed ili estas nigraj!
- Pro "Admiralo Kuznecov", siro.
(la nura rusia aviadila ŝipo fumigas, kiel cent vaporlokomotivoj)

Vinisus (显示个人资料) 2016年10月30日下午2:21:09

Bv. traduki al Esperanto!.

Balbutanto (显示个人资料) 2016年10月30日下午6:44:35

La vorto "escort" en la mesaĝo divenigas pri kio temas...

Vinisus (显示个人资料) 2016年11月17日下午8:46:45

Iu virino envenas la bestovendejon, kaj ŝi interesiĝas pri la papagoj.
En iu kaĝo sidadas 3 aparte belaj papagoj, al la dekstra montras la vendisto:
- Ĝi kostas 5.000 forintojn. Ĝi estas ne nur bela, sed ankaŭ aparte saĝa.
- Pro kio ĝi estas aparte saĝa?
- Pro tio, ke ĝi povas uzi komputilon.
- Kaj la meza birdo, kiom ĝi kostas?
- Ĝi estas eĉ pli saĝa, ĝi kostas 8.000 forintojn.
- Kion ĝi scias?
- Ĝi ne nur uzas la komputilon, sed ĝi povas uzi la mastruman sistemon UNIX.
- Kaj la 3-a papago?
- Ĝi kostas 10.000 forintojn.
- Kial, ĝi kion scias?
- Ni ne scias precize, sed la aliaj du nur tiel nomas ĝin: ĉefo.

StefKo (显示个人资料) 2016年11月23日上午9:51:40

Geavoj enlitiĝis…
Avino: „Kiam ni estis junaj, vi, antaŭ dormo, tenadis mian manon…”
Avo kaptis ŝian manon kaj baldaŭ lasis ĝin.
Avino: ”Kiam ni estis junaj, vi, antaŭ dormo, kisadis min…”
Avo, kolerita, turnis sin, ekkisis avinon kaj returnis sin.
Avino: “Kiam ni estis junaj, vi ofte mordetis mian orelon…”
Avo, tre kolerita, rapide leviĝis.
“Por kio vi leviĝas?” – demandis avino.
“Por mia akzelo!” – respondis avo.

Roch (显示个人资料) 2016年11月23日下午5:42:31

Akzelo?... Mi ne trovas. Ĉu tio anstataŭe povus esti dentproteziko?

StefKo (显示个人资料) 2016年11月23日下午8:47:43

Strikte: artefarita ceramika makzelo
Vidu: parodia kanto de L. Kaganov

Ŝi forlasis subite
min en tiu maten'.
Ŝia verda peruko
restis sur la kusen'.

Lasis ŝi en banĉambro
sur la glata kahel'
ceramikan dentaron
kun la tuta makzel'.


Ŝi ne prenis la ungojn,
kaj sur tabla angul'
kuŝas la okulvitroj
kaj la vitra okul'.

Restis sur la tapiŝo,
forgesitaj en hast',
du protezoj de kruroj
kaj du manoj el plast',

brovoj kaj okulharoj
laŭ la moda fason',
la oreloj kaj lipoj,
mamoj el silikon'.


Sur la lito sidante,
pensas mi en stupor':
ja se restis ĉi tio –
kio do iris for?

Roch (显示个人资料) 2016年11月24日上午1:09:31

Akzelo estas makzelo, prononcata sen makzelo! rido.gif

回到上端