إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Anekdotoj

من MikhailMarkeyev, 1 يوليو، 2009

المشاركات: 835

لغة: Esperanto

StefKo (عرض الملف الشخصي) 1 يناير، 2017 12:03:47 م

Rapida viro (malnova juda anekdoto)

Juda vidvino rememoras sian mortintan edzon: “Ho, kiel brava viro li estis! Mankon de mezuro superadis per malmanko de rapideco”.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 1 يناير، 2017 12:10:05 م

Pro antisemitismo (en olda tempo)… - malnova juda anekdoto

Al oficejo de la civila stato venas judo kaj petas: „Mi volas ŝanĝi mian nomon”.
- Por kian? – demandas oficisto?
- Mi volus nomiĝi Kovalski (ofta nomo en Pollando, pola nomo).
- Kiel nun vi nomiĝas?
- Malinovski (ankaŭ ofta nomo en Pollando, pola nomo) – respondas judo.
- Por kio estas bezona tia ŝanĝo?
- Rimarku, sinjoro, kiam iu ajn demandos min pri antaŭa nomo, mi respondos: Malinovski – diras ruza judo.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 1 يناير، 2017 12:37:39 م

Al ni mankas nur verda inko… (malnova juda anekdoto)

En tempo de Sovet-Unio, judo vizitis sian familion en Unigitaj Ŝtatoj.
Estinte tie, konsentis kun familio: “Se post reveno mi ne havos problemojn, mi skribos la leteron bluinke, anstataŭ – verdinke”.
Post nelonge, familio en US ricevas leteron. La unua frazo tekstas: “Ĉe ni estas bonege, nenio mankas al ni, eble escepte la verda inko”.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 2 يناير، 2017 8:32:44 م

Nova testamento (malnova juda anekdoto)

- Resenblum, via filo baptis sin, kion vi faros nun?
- La samon kion Javeo kiam sia filo baptis.
- Sekve kion?
- Mi skribos novan testamenton.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2017 9:52:26 ص

Ĵaluza judo

Du judoj vizitas Vatikanon. Unu diras:
- Ba! Rigardu! Ili ja komencis de stalaĉo!

StefKo (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2017 10:10:01 ص

La riĉuloj ĉiam ekspluatas mizeruloj… (malnova juda anekdoto)

Unu tre riĉa judo ĉiusabate frekventas sinagogon. Ĉiufoje, elirante, donis al malriĉa judo Josek, almozulo, dek zlotojn (pola valuto). Tio oftiĝas longtempe. En 1-a sabato de oktobro la riĉa judo donas al almozulo kvin zlotojn. Josek demandas:
- Kial nur kvin zlotojn? Ĉiam estis dek!
- Tial ke mi ekspedis mian filon por studado – respondas la riĉa judo.
- Kaj kial koste de mi? – demandas Josek.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2017 7:50:33 م

Sincera judo (malnova juda anekdoto)

- Sinjoro Akerman, onidire ke vi nomis min ŝtelisto. Ĉu tio estas vero?
- Jes, tio estas vero, sed mi ne diris tion.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 3 يناير، 2017 7:51:48 م

„Honesta” signifas „mizera” (malnova juda anekdoto)

- Do, vi volas edziĝi kun mia filino? – demandas riĉa judo mizerulon.
- Jes.
- Kaj vi diras ke estas honestulo?
- Jes.
- Do, tiakaze, kiamaniere vi vivos?

StefKo (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2017 10:08:28 ص

Aritmetiko de komercisto

- Paĉjo, kiom estas 80 plus 70? – demandas juda filo sian patron?
- 1 zloto (pola mono) 50 – respondas patro

StefKo (عرض الملف الشخصي) 4 يناير، 2017 10:09:34 ص

Embarasita naskintino (malnova juda anekdoto)

Antaŭ akuŝejo staras Icek kaj krias al sia edzino elrigardanta tra fenestro:
- Salcja, vi naskis ĝin?
- Naskis!
- Salcja, knabo ĉu knabino?
- Knabino!
- Kaj similas al kiu?
Salcja svingas manon kaj krias:
- Vi ne konas lin!

عودة للاعلى