Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-04 10:15:25

Nerimarkema edzino (malnova juda anekdoto)

Moŝe aĉetis al si lakitajn ŝuojn, metis ilin kaj paradas antaŭ Salcja. Salcja ne rimarkas ilin. Moŝe, kolerita, iris en apudan ĉambron kaj forvestis sin, krom ŝuoj kaj revenis nuda. Nenia reago! Moŝe, kolerita, krias al edzino:
- Salcja, vi vidas!?
- Kion? – demandas Salcja – Mi vidas ĝin pendantan.
- Salcja, ĝi ne pendas, ĝi rigardas miajn novajn lakitajn ŝuojn!
- Oj Moŝe, vi aĉetu al si, bli bone, novan ĉapelon!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 09:22:20

Korekto

En anekdoto "Pro antisemitismo" estis eraro (nomo Kovalski anstataŭ nomo Malinovski) - nun forigita.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 10:41:09

Bonece vi atingos pli (malnova juda anekdoto)

En sinagogo, ĥasido, aŭskultante rabenon, preĝadas pli kaj pli laŭte.
- Aŭskultu – flustras al li najbaro – ne kriu Javeon! Bonece vi atingos pli!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 10:42:14

Sperto anstataŭ mono (malnova juda anekdoto)

Goldman informas amikon:
- Vi scias – mi kontraktis kompanion kun Zilber.
- Kiel!? Ja vi ne havas monon nek posedaĵon!
- Jes, sed mi havas sperton.
- Do post kelkaj monatoj vi havos monon kaj Zilber sperton.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 10:43:28

Kion faris judo antaŭ bankroto? (malnova juda anekdoto)

En Lvovo (urbo en olda Pollando, nun – Ukrainio) oni diradis:
- Kiam edzino ricevas nomon de edzo?
- En edziniĝtago.
- Kaj kiam edzo ricevas nomon de edzino?
- En antaŭtago de bankroto.

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 15:58:21

Sagaca Aron (malnova juda anekdoto)

Moŝe demandas amikon:
- Aŭskultu Aron, ĉu vi kredas je Javeo?
- Ne, sed ĉiukaze mi pozas kredulon.
- Por ke?
- Ĉar se Javeo ne ekzistas oni estos: „dank’ al Javeo!”, dum se Javeo ekzistas, tiukaze – „timu antaŭ Javeo!”

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 16:06:37

Kiam peko estas miraklo… (malnova juda anekdoto)

Konfesiĝas kristano:
- Pastro, mi fraŭdis judon, ĉu tio estas peko?
- Ne, filo, tio estas miraklo…

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-05 22:33:36

Bankista kalkulado (malnova juda anekdoto)

Instruisto demandas malgrandan Josek:
- Mi pruntprenas de tiu patro 100000 zlotojn (pola mono) i post tri monatoj mi redonis 23000. Kiom nun mi ŝuldas?
- 100000.
- Josek, vi ne scipovas kalkuli!
- Mi scipovas kalkuli sed vi, sinjoro, ne scipovas mian patron!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-06 13:00:45

He, ĉi nuna junularo! (malnova juda anekdoto)

Kandeloj estingiĝas… Sabatfesto finiĝas… Kunvenantoj parolas pri edukado infanojn, pri manko de edukado de nuna junularo… Ĝi aspektas terure!
Okdeka juda oldulino neas:
- Mi ne konsentas kun via opinio! La nuna junularo estas pli ĝentila ol pasinta! Mi memoras kiel, en pasinteco, mi trapasis straton, junuloj kroĉadis min, diradis malbelajn vortojn kaj faradis maldecajn propoziciojn. Kaj nun? Junuloj neniel min kroĉadas!

StefKo (Montri la profilon) 2017-januaro-06 22:01:47

Ruza judo provas trompi Javeon... (malnova juda anekdoto)

Okazaĵo en stacia bufedo…
Maljuna izraelido, malgraŭ la judaj reguloj, havas tentegon al peco da rozkolora porka ŝinko, do turniĝas al bufedisto kaj parolas:
- Mi petas tiun pecon da salmo.
- Tio estas ŝinko, sinjoro - respondas la bufedisto.
- Kaj kiu demandas vin pri tio!?

Reen al la supro