К содержанию

Закрыта
Макс. 500 сообщений.

Anekdotoj

от MikhailMarkeyev, 1 июля 2009 г.

Сообщений: 835

Язык: Esperanto

StefKo (Показать профиль) 6 января 2017 г., 22:15:27

Kiel trompi doganiston... (malnova juda anekdoto)

Judo kun granda sako transpasas limon…
- Kion vi havas en tiu ĉi sako? - demandas doganisto.
- Manĝaĵo por kanario – respondas judo.
La doganisto malfermas la sakon:
- Tio ĉi estas kafgrajno! Ĉu via kanario manĝas kafon!?
- Ĉu tio estas mia problemo? Ĝi ne manĝu! – respondas la judo.

StefKo (Показать профиль) 7 января 2017 г., 11:07:39

Juda logiko (malnova juda anekdoto)

Du judoj interparolas:
- Moric, kial vi tenas vian buŝon?
- Izaak, vidis vin tiun dandon? Li volis bati mian buŝon.
- Se li nur volis, pro kio vi tenas vian buŝon?
- Ĉar kiel li volis, tiel li batis.
- Se li batis, kial vi diris ke li volis?
- Oj, Izaak, se li ne volis, li ne batis!

StefKo (Показать профиль) 7 января 2017 г., 11:18:10

Klopodoj de bankistoj (malnova juda anekdoto)

Du bankistoj interparolas:
- Kio nova, sinjoro Rozenkranc?
- Klopodoj, nur klopodoj… Ni serĉas kasiston.
- Ja antaŭnelonge vi dungis unu novan!
- Jes. Kaj lin ĝuste ni serĉas!

StefKo (Показать профиль) 8 января 2017 г., 20:11:30

Bondeziro por pundoj (malnova juda anekdoto)

Juna Rozenkranc sendas el eksterlando la telegramon al sia patro:
„Fianciĝito. 20000. Mi petas la benon.”
La patro retelegrafas: „Dolarojn ĉu pundojn?”
La filo respondas: „Pundojn”.
La patro: „Mi bondeziras kaj benas”.

StefKo (Показать профиль) 9 января 2017 г., 16:57:49

Pagata agrableco (malnova juda anekdoto)

- Salcja, kiam vi bezonas monojn vi estas tre agrabla por mi – diras Mosjek al sia edzino.
- Ho, Moŝe, mi ĉiam estas agrabla por vi…
- Nu, ĝuste!!!

StefKo (Показать профиль) 9 января 2017 г., 17:18:20

Malgrava opiniado… (malnova juda anekdoto)

Iu telefonas al Ŝmul kaj diras:
- Ŝmul, via Salcja malĉastas.
- Kaj kiu parolas?
- La tuta urbo.
- Ha, tia urbo – du stratoj kruce!

StefKo (Показать профиль) 9 января 2017 г., 21:17:55

Gravulo en sinagogo… (malnova juda anekdoto)

En sinagogon alvenas mizera judo kaj komencas preĝi:
- PlejAlta Sinjoro, igu, ke mi havu kvakam iomete da okazaĵo, por ke mi, de tempo al tempo, trovu almenaŭ 5… nu, eble 10 zlotojn (pola monero)…
Post li alvenas riĉa judo, frapas tiun mizeron en ŝultron kaj diras:
- Havu centon kaj foriru. Ĉi tie ni preĝas por grava mono!

StefKo (Показать профиль) 10 января 2017 г., 8:02:28

Kriza patrino... (malnova juda anekdoto)

Novjorko. Icek demandas patron:
- Tate (tiel gefiloj nomas patron jide), kion signifas “prospero” kaj kion “krizo”?
- Kiel eblus klarigi tion al vi, fileto..? – pensas la patro. Post momento diras:
- Prospero estas ĉampano, eleganta limuzino kaj belaj virinoj, dum krizo estas: limonado, metroo kaj… via patrino.

StefKo (Показать профиль) 10 января 2017 г., 8:39:28

Kiel varma knabino klarigis teorio de relativeco… (malnova juda anekdoto)

Du studentoj de jeŝiboto (lernejo por knaboj edukantaj sin por esti rabenoj) disputas pri teorio de relativeco de Ejnŝtejno…
- Tiun ĉi plene mi ne povas kompreni – diras David – kiel du egalaj esencoj povas esti samtempe malegalaj?
- Mi klarigos tion al vi – respondas Josel – se unu varma knabino, en maldika ĉemizo, sidiĝus sur viaj genuoj, ĉiu minuto ŝajnus sekundo al vi, dum se vi, en maldika ĉemizo, sidiĝus sur varma forna plato, ĉiu sekundo ŝajnus minuto al vi. Klare, ĉu ne?

StefKo (Показать профиль) 10 января 2017 г., 17:27:06

Infana divenaĵo (malnova juda anekdoto)

Vespere sur korto ludas knabetoj. Eta Chaimek alrigardas malpuran vizaĝon de Abramek kaj diras:
- Mi vetas ke mi divenas, kion vi hodiaŭ tagmanĝis…
- Kaj kion?
- Tomatsupon!
- Malvero! Tomatsupon mi manĝis hieraŭ!

Наверх