閉じられた
最大 500メッセージ
メッセージ: 835
言語: Esperanto
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月6日 22:15:27
Judo kun granda sako transpasas limon…
- Kion vi havas en tiu ĉi sako? - demandas doganisto.
- Manĝaĵo por kanario – respondas judo.
La doganisto malfermas la sakon:
- Tio ĉi estas kafgrajno! Ĉu via kanario manĝas kafon!?
- Ĉu tio estas mia problemo? Ĝi ne manĝu! – respondas la judo.
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月7日 11:07:39
Du judoj interparolas:
- Moric, kial vi tenas vian buŝon?
- Izaak, vidis vin tiun dandon? Li volis bati mian buŝon.
- Se li nur volis, pro kio vi tenas vian buŝon?
- Ĉar kiel li volis, tiel li batis.
- Se li batis, kial vi diris ke li volis?
- Oj, Izaak, se li ne volis, li ne batis!
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月7日 11:18:10
Du bankistoj interparolas:
- Kio nova, sinjoro Rozenkranc?
- Klopodoj, nur klopodoj… Ni serĉas kasiston.
- Ja antaŭnelonge vi dungis unu novan!
- Jes. Kaj lin ĝuste ni serĉas!
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月8日 20:11:30
Juna Rozenkranc sendas el eksterlando la telegramon al sia patro:
„Fianciĝito. 20000. Mi petas la benon.”
La patro retelegrafas: „Dolarojn ĉu pundojn?”
La filo respondas: „Pundojn”.
La patro: „Mi bondeziras kaj benas”.
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月9日 16:57:49
- Salcja, kiam vi bezonas monojn vi estas tre agrabla por mi – diras Mosjek al sia edzino.
- Ho, Moŝe, mi ĉiam estas agrabla por vi…
- Nu, ĝuste!!!
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月9日 17:18:20
Iu telefonas al Ŝmul kaj diras:
- Ŝmul, via Salcja malĉastas.
- Kaj kiu parolas?
- La tuta urbo.
- Ha, tia urbo – du stratoj kruce!
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月9日 21:17:55
En sinagogon alvenas mizera judo kaj komencas preĝi:
- PlejAlta Sinjoro, igu, ke mi havu kvakam iomete da okazaĵo, por ke mi, de tempo al tempo, trovu almenaŭ 5… nu, eble 10 zlotojn (pola monero)…
Post li alvenas riĉa judo, frapas tiun mizeron en ŝultron kaj diras:
- Havu centon kaj foriru. Ĉi tie ni preĝas por grava mono!
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月10日 8:02:28
Novjorko. Icek demandas patron:
- Tate (tiel gefiloj nomas patron jide), kion signifas “prospero” kaj kion “krizo”?
- Kiel eblus klarigi tion al vi, fileto..? – pensas la patro. Post momento diras:
- Prospero estas ĉampano, eleganta limuzino kaj belaj virinoj, dum krizo estas: limonado, metroo kaj… via patrino.
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月10日 8:39:28
Du studentoj de jeŝiboto (lernejo por knaboj edukantaj sin por esti rabenoj) disputas pri teorio de relativeco de Ejnŝtejno…
- Tiun ĉi plene mi ne povas kompreni – diras David – kiel du egalaj esencoj povas esti samtempe malegalaj?
- Mi klarigos tion al vi – respondas Josel – se unu varma knabino, en maldika ĉemizo, sidiĝus sur viaj genuoj, ĉiu minuto ŝajnus sekundo al vi, dum se vi, en maldika ĉemizo, sidiĝus sur varma forna plato, ĉiu sekundo ŝajnus minuto al vi. Klare, ĉu ne?
StefKo (プロフィールを表示) 2017年1月10日 17:27:06
Vespere sur korto ludas knabetoj. Eta Chaimek alrigardas malpuran vizaĝon de Abramek kaj diras:
- Mi vetas ke mi divenas, kion vi hodiaŭ tagmanĝis…
- Kaj kion?
- Tomatsupon!
- Malvero! Tomatsupon mi manĝis hieraŭ!