إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Anekdotoj

من MikhailMarkeyev, 1 يوليو، 2009

المشاركات: 835

لغة: Esperanto

StefKo (عرض الملف الشخصي) 10 يناير، 2017 5:39:50 م

Du distingaĉoj estas tro multe… (MALNOVA juda anekdoto)

En Nov-Orleano en tramo sidas nigrulo kaj legas judan gazeton. Kunpasaĝero, judo, frapetas lian ŝultron kaj parolas:
- Ne sufiĉas al vi, ke vi estas nigrulo?

StefKo (عرض الملف الشخصي) 11 يناير، 2017 5:30:48 م

Neanticipanta judo? (malnova juda anekdoto)

- Moŝe, mi asekuris la vendejon kontraŭ incendio kaj hajlodamaĝo.
- He ho! Kaj la hajlon, kiel vi ĝin faros?

StefKo (عرض الملف الشخصي) 11 يناير، 2017 5:32:04 م

Perspektivaj knabetoj (malnova juda anekdoto)

Sur benko en ĝardeno sidas juda patrino. Siaj junaj filoj ludas en sablokesto. Alsidiĝas una sinjorino kaj diras:
- Kiel belaj knabetoj! Kiom da jaroj ili havas?
La patrino orgojle diras:
- Ĉi juĝisto – tri, ĉi advokato – du.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 11 يناير، 2017 5:47:38 م

Talmuda logiko… (malnova juda anekdoto)

La ekzemplo de talmuda logiko por pruvi la konstaton ke tempo egalas gardiston:
“Tempo estas mono, mono estas grundo, grundo estas tero, tero estas patrino, patrino estas anĝelo, anĝelo estas prizorganto, prizorganto estas gardisto, do tempo egalas gardiston - t.d.p. (tion devis pruvi)”

StefKo (عرض الملف الشخصي) 12 يناير، 2017 8:34:59 ص

Plifortiga gazeto… (malnova juda anekdoto)

Judo Goldberg ridas „Der Sturmer” (la germana semajngazeto eldonadita 1924–1945). Aliras alia judo kaj abomene parolas:
- Izaak, kial vi ridas tiun figazeton!?
- Ĉar kiel mi ridas niajn gazetojn, tiel nur: "Tie masakro! Tie antisemitismo! Tie ekprofano sinagogon!" , dum kiel mi ridas tiun, tuj de la komenco: "Judoj ekregis bankojn! Judoj regas la konstrumerkaton! Judoj regas la mondon!" Tuj de la komenco plezure oni ridas!

StefKo (عرض الملف الشخصي) 12 يناير، 2017 7:29:55 م

Kiam edzino dormas, edzo ripozas (malnova juda anekdoto)

Goldstein demandas Silberstein:
- Kiam vi ripozas dumtage?
- Post tagmanĝo ŝi dormetas hore.
- Kiu “ŝi”?
- Nu, mia edzino!
- Ja mi demandas pri vi kaj ne pri via edzino!
- Nu ĝuste, kiam ŝi dormetas, mi ripozas.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 12 يناير، 2017 7:58:45 م

Viro ne estas truto... (malnova juda anekdoto)

Grenkomercisto de orienta pola urbeto Chelm, dum restado en Lvovo (granda urbo en olda Pollando, nun – Ukrainio) estas devigita dormi en hotelo, do petas pordiston pri ĉambro.
- Kun flua akvo? – demandas la pordisto.
- Kaj kio!? Mi estas truto!?

StefKo (عرض الملف الشخصي) 13 يناير، 2017 12:46:23 م

Ne naskiĝo faras el homo usonano! (malnova juda anekdoto)

En Novjorko unu juda enmigranto volas dungiĝii en vendejo. Propraĵulo, denaska usonano, demandas lin:
- De kie vi devenas?
- Mi estas usonano.
- Kie vi naskiĝis?
- En Grodno (urbo en olda Pollando, nun – Bjelorusujo).
- Do vi ne estas usonano!
- Kaj se mi naskiĝus en stalo, mi estus ĉevalo!? – respondas nemallogita judo.

StefKo (عرض الملف الشخصي) 13 يناير، 2017 12:50:17 م

Malsano de… (malnova juda anekdoto)

- Bonvenon, Moŝe! Vi scias ke Sara havas parkinson? (malsano de Parkinson)
- Neeble! Ja ŝi rendevuas kun Zuckerman!

StefKo (عرض الملف الشخصي) 13 يناير، 2017 12:52:04 م

Silento signifas ekstrema saĝeco (malnova juda anekdoto)

En kupeo ĉeestas du rabenoj kaj ordinara judo.
Post kelke da horoj la judo diras:
- Mi esperis, ke mi aŭskultados interparolo de du eminentaj personoj, kaj jen silento!
Unu el rabenoj respondas kompate:
- Mi ĉion scias, li ĉion scias, do ni ne bezonas interparoli!

عودة للاعلى