مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
Anekdotoj
من MikhailMarkeyev, 1 يوليو، 2009
المشاركات: 835
لغة: Esperanto
MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 8 يوليو، 2009 5:54:21 م
dobri:Mi bedaŭras vian malŝparitan tempon. La vorto "defio" ne estis konata por mi, kaj mi mislegis ĝin el vortaro.
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
dobri:Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!Mi ripetas al vi, ke mi ĉiam dufoje relegas miajn mesaĝojn. Sed neniu estas asekurita kontraŭ eraroj. Mi ege kompatas pro via perdita tempo, kaj estas tre danka por via korektaĵo.
vincas (عرض الملف الشخصي) 16 مارس، 2010 2:37:27 م
“Kun kiu mi edziniĝos?”
Post la dudeka jaro:
“Kiu edziĝos kun mi?”
Fianĉo, baldaŭ edziĝonta, diras en la hejmo de sia fianĉino:
“Morgaŭ matene ni geedziĝos,ni matenmanĝos en hotelo, vespere ni forveturos Italujon...”
La estonta bopatrino:
“Tre malbone...”
La fianĉino:
“Patrino! Lasu lin paroli: la malfeliĉulo ordonas sian lastan volon.”
arcxjo (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2010 12:02:39 ص
“Patro! Mi devas diri ion al vi... Mi ne plu estas virgulinon.”
Patro eksuspiris.
“Ho, ve! Mi pagis tiom da mono por ke oni povis porti vin al la Esperanto kunveno kaj vi ankoraŭ ne povas ĝuste uzi la akuzativon?!”
vincas (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2010 2:55:08 م
“Jes, kara mia, ĉiuj kiuj amis min estis tiaj.”
“Kiel?”
“Ho..., ĉar ili forflugis!”
MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2010 10:46:04 ص
La unua soldato raportis:
- Nu, mi kun Petrov lutis dratojn. Mi staris sur movebla ŝtupetaro kaj Petrov staris sube. Kaj unu guto da fandita lutaĵo frapis sur kolon de Petrov.
Generalo demandas Petrov'n:
- Do, kion vi diris?!!
Petrov:
- Mi ja tion diris: ĉu vi ne vidas, ke sur vian kunservanton frapas gutoj da fandita lutaĵo!
MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 10 يونيو، 2010 3:41:18 ص
Rĵevskij, volonte aspekti sperta, krias nombron 13. Sinjorinoj tuj svenas, sinjoroj rigardas lin minace! Unu gusaro aliras al Rĵevskij kaj diras:
- Oni ne rakontu tiujn maldecajn anekdotojn en alta mondumo!
MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2010 8:10:09 ص
- Holmes, kial mia strifluo(ŝpruco) sonoras kiel kordo, sed via plaŭdas kiel ĉifono?
- Tio estas elemente, Watson! Vi pisas sur mia boteto, sed mi pisas en vian poŝon!
MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 12 يونيو، 2010 7:07:47 م
- Watson, tuj ni turnos angulon, ni ricevos grandajn batojn de starantaj tie homoj.
Ili turnas angulon kaj ricevas batojn.
Kiam konscio revenas, Watson demandas Holmeson:
- Kiel vi divenis tion? Ĉu vi estas antaŭdiranto?
- Tio estas elementa, Watson! Hieraŭ mi promenis ĉi tie, ege insultis tiujn homojn kaj forkuris.
MikhailMarkeyev (عرض الملف الشخصي) 13 يونيو، 2010 5:26:45 ص
sergejm (عرض الملف الشخصي) 13 يونيو، 2010 5:54:17 ص
"Ĉu, eble, teeton?" demandas la unua.
"Vi faris tri erarojn en vorto 'bieron'" respondas la dua.