본문으로

닫힘
글 500개 까지.

Anekdotoj

글쓴이: MikhailMarkeyev, 2009년 7월 1일

글: 835

언어: Esperanto

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2009년 7월 8일 오후 5:54:21

dobri:
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
Mi bedaŭras vian malŝparitan tempon. La vorto "defio" ne estis konata por mi, kaj mi mislegis ĝin el vortaro.

dobri:Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!
Mi ripetas al vi, ke mi ĉiam dufoje relegas miajn mesaĝojn. Sed neniu estas asekurita kontraŭ eraroj. Mi ege kompatas pro via perdita tempo, kaj estas tre danka por via korektaĵo.

vincas (프로필 보기) 2010년 3월 16일 오후 2:37:27

Ĉe fraŭlinoj. Antaŭ la dudeka jaro:
“Kun kiu mi edziniĝos?”
Post la dudeka jaro:
“Kiu edziĝos kun mi?”

Fianĉo, baldaŭ edziĝonta, diras en la hejmo de sia fianĉino:
“Morgaŭ matene ni geedziĝos,ni matenmanĝos en hotelo, vespere ni forveturos Italujon...”
La estonta bopatrino:
“Tre malbone...”
La fianĉino:
“Patrino! Lasu lin paroli: la malfeliĉulo ordonas sian lastan volon.”

arcxjo (프로필 보기) 2010년 3월 18일 오전 12:02:39

Filino reveninta hejmen el Esperanto kunveno diras al sia patro:
“Patro! Mi devas diri ion al vi... Mi ne plu estas virgulinon.”
Patro eksuspiris.
“Ho, ve! Mi pagis tiom da mono por ke oni povis porti vin al la Esperanto kunveno kaj vi ankoraŭ ne povas ĝuste uzi la akuzativon?!”

vincas (프로필 보기) 2010년 3월 18일 오후 2:55:08

“Kia feliĉo,” ŝi diris al amikino, “se homoj estus anĝeloj!”
“Jes, kara mia, ĉiuj kiuj amis min estis tiaj.”
“Kiel?”
“Ho..., ĉar ili forflugis!”

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2010년 6월 9일 오전 10:46:04

Unu tagon en unu infanĝardeno ĉiuj infanoj neatendite komencis blasfemi kote. La gvidanto de la infanĝardeno eksciis, ke tio okazis pro du soldatoj, kiuj muntis elektrodratojn. La gvidanto plendis kontraŭ ili al ilin generalo. La generalo venigis la soldatojn, minace ĉirkaŭrigardis ilin kaj demandis unuan: "raportu!".
La unua soldato raportis:
- Nu, mi kun Petrov lutis dratojn. Mi staris sur movebla ŝtupetaro kaj Petrov staris sube. Kaj unu guto da fandita lutaĵo frapis sur kolon de Petrov.
Generalo demandas Petrov'n:
- Do, kion vi diris?!!
Petrov:
- Mi ja tion diris: ĉu vi ne vidas, ke sur vian kunservanton frapas gutoj da fandita lutaĵo!

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2010년 6월 10일 오전 3:41:18

Rĵevskij revenis el la milito kaj ricevis invitecon al la balo. Mondumo estas tro limigita, ĉiuj anekdotoj daŭre estas konataj kaj por oportuno ili estas numerigitaj. De tempo al tempo iu laŭte diras nombron (de anekdoto) kaj tuj ĉiuj ridas.
Rĵevskij, volonte aspekti sperta, krias nombron 13. Sinjorinoj tuj svenas, sinjoroj rigardas lin minace! Unu gusaro aliras al Rĵevskij kaj diras:
- Oni ne rakontu tiujn maldecajn anekdotojn en alta mondumo!

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2010년 6월 11일 오전 8:10:09

Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson eliras el drinkejo kaj pisas. Doktoro Watson demandas:
- Holmes, kial mia strifluo(ŝpruco) sonoras kiel kordo, sed via plaŭdas kiel ĉifono?
- Tio estas elemente, Watson! Vi pisas sur mia boteto, sed mi pisas en vian poŝon!

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2010년 6월 12일 오후 7:07:47

Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson promenas en London. Holmes diras:
- Watson, tuj ni turnos angulon, ni ricevos grandajn batojn de starantaj tie homoj.
Ili turnas angulon kaj ricevas batojn.
Kiam konscio revenas, Watson demandas Holmeson:
- Kiel vi divenis tion? Ĉu vi estas antaŭdiranto?
- Tio estas elementa, Watson! Hieraŭ mi promenis ĉi tie, ege insultis tiujn homojn kaj forkuris.

MikhailMarkeyev (프로필 보기) 2010년 6월 13일 오전 5:26:45

Sherlock Holmes estis forta fumanto. Doktoro Watson decidis malkutimigi lin de fumado. Li provis ĉiujn metodojn, sed neniu sukcesis. Tiam Watson prenis fum-pipon de Holmes'a tablo, li puŝis ĝin en sia postaĵo kaj metis ĝis ree sur la tablo. Sed Holmes daŭrigis fumadon. Watson ripetis sian agadon. Rezulte, Holmes ja ne lasis fumadon, sed Watson jam ne povis vivi sen fum-pipo de Holmes.

sergejm (프로필 보기) 2010년 6월 13일 오전 5:54:17

Renkontas du amikoj.
"Ĉu, eble, teeton?" demandas la unua.
"Vi faris tri erarojn en vorto 'bieron'" respondas la dua.

다시 위로