Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-julio-08 17:54:21

dobri:
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
Mi bedaŭras vian malŝparitan tempon. La vorto "defio" ne estis konata por mi, kaj mi mislegis ĝin el vortaro.

dobri:Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!
Mi ripetas al vi, ke mi ĉiam dufoje relegas miajn mesaĝojn. Sed neniu estas asekurita kontraŭ eraroj. Mi ege kompatas pro via perdita tempo, kaj estas tre danka por via korektaĵo.

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-16 14:37:27

Ĉe fraŭlinoj. Antaŭ la dudeka jaro:
“Kun kiu mi edziniĝos?”
Post la dudeka jaro:
“Kiu edziĝos kun mi?”

Fianĉo, baldaŭ edziĝonta, diras en la hejmo de sia fianĉino:
“Morgaŭ matene ni geedziĝos,ni matenmanĝos en hotelo, vespere ni forveturos Italujon...”
La estonta bopatrino:
“Tre malbone...”
La fianĉino:
“Patrino! Lasu lin paroli: la malfeliĉulo ordonas sian lastan volon.”

arcxjo (Montri la profilon) 2010-marto-18 00:02:39

Filino reveninta hejmen el Esperanto kunveno diras al sia patro:
“Patro! Mi devas diri ion al vi... Mi ne plu estas virgulinon.”
Patro eksuspiris.
“Ho, ve! Mi pagis tiom da mono por ke oni povis porti vin al la Esperanto kunveno kaj vi ankoraŭ ne povas ĝuste uzi la akuzativon?!”

vincas (Montri la profilon) 2010-marto-18 14:55:08

“Kia feliĉo,” ŝi diris al amikino, “se homoj estus anĝeloj!”
“Jes, kara mia, ĉiuj kiuj amis min estis tiaj.”
“Kiel?”
“Ho..., ĉar ili forflugis!”

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-09 10:46:04

Unu tagon en unu infanĝardeno ĉiuj infanoj neatendite komencis blasfemi kote. La gvidanto de la infanĝardeno eksciis, ke tio okazis pro du soldatoj, kiuj muntis elektrodratojn. La gvidanto plendis kontraŭ ili al ilin generalo. La generalo venigis la soldatojn, minace ĉirkaŭrigardis ilin kaj demandis unuan: "raportu!".
La unua soldato raportis:
- Nu, mi kun Petrov lutis dratojn. Mi staris sur movebla ŝtupetaro kaj Petrov staris sube. Kaj unu guto da fandita lutaĵo frapis sur kolon de Petrov.
Generalo demandas Petrov'n:
- Do, kion vi diris?!!
Petrov:
- Mi ja tion diris: ĉu vi ne vidas, ke sur vian kunservanton frapas gutoj da fandita lutaĵo!

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-10 03:41:18

Rĵevskij revenis el la milito kaj ricevis invitecon al la balo. Mondumo estas tro limigita, ĉiuj anekdotoj daŭre estas konataj kaj por oportuno ili estas numerigitaj. De tempo al tempo iu laŭte diras nombron (de anekdoto) kaj tuj ĉiuj ridas.
Rĵevskij, volonte aspekti sperta, krias nombron 13. Sinjorinoj tuj svenas, sinjoroj rigardas lin minace! Unu gusaro aliras al Rĵevskij kaj diras:
- Oni ne rakontu tiujn maldecajn anekdotojn en alta mondumo!

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-11 08:10:09

Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson eliras el drinkejo kaj pisas. Doktoro Watson demandas:
- Holmes, kial mia strifluo(ŝpruco) sonoras kiel kordo, sed via plaŭdas kiel ĉifono?
- Tio estas elemente, Watson! Vi pisas sur mia boteto, sed mi pisas en vian poŝon!

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-12 19:07:47

Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson promenas en London. Holmes diras:
- Watson, tuj ni turnos angulon, ni ricevos grandajn batojn de starantaj tie homoj.
Ili turnas angulon kaj ricevas batojn.
Kiam konscio revenas, Watson demandas Holmeson:
- Kiel vi divenis tion? Ĉu vi estas antaŭdiranto?
- Tio estas elementa, Watson! Hieraŭ mi promenis ĉi tie, ege insultis tiujn homojn kaj forkuris.

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2010-junio-13 05:26:45

Sherlock Holmes estis forta fumanto. Doktoro Watson decidis malkutimigi lin de fumado. Li provis ĉiujn metodojn, sed neniu sukcesis. Tiam Watson prenis fum-pipon de Holmes'a tablo, li puŝis ĝin en sia postaĵo kaj metis ĝis ree sur la tablo. Sed Holmes daŭrigis fumadon. Watson ripetis sian agadon. Rezulte, Holmes ja ne lasis fumadon, sed Watson jam ne povis vivi sen fum-pipo de Holmes.

sergejm (Montri la profilon) 2010-junio-13 05:54:17

Renkontas du amikoj.
"Ĉu, eble, teeton?" demandas la unua.
"Vi faris tri erarojn en vorto 'bieron'" respondas la dua.

Reen al la supro