У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Anekdotoj

од MikhailMarkeyev, 01. јул 2009.

Поруке: 846

Језик: Esperanto

StefKo (Погледати профил) 28. април 2019. 21.49.18

sergejm:Ruse "pecego" povas esti tradukata malsame - "кусище", "кусман" ktp. mencitaj estas de virgenro, sed ili ne estas uzataj kun "ĥolero"
Kaj "кусище" ne estas "glutaĵo", "manĝaĵpeco", "manĝero"?

sergejm (Погледати профил) 29. април 2019. 05.12.16

"Peco" ofte signifas "manĝaĵpeco" - do jes.
"-eg-" ofte estas tradukata per adjektivo "огромный" - "grandega", "-ищ-" ofte havas negativan impreson.

StefKo (Погледати профил) 29. април 2019. 11.38.24

sergejm:"Peco" ofte signifas "manĝaĵpeco" - do jes.
"-eg-" ofte estas tradukata per adjektivo "огромный" - "grandega", "-ищ-" ofte havas negativan impreson.
Pola ekvivalento estas -isk- , ekz. dom - domisko

sergejm (Погледати профил) 29. април 2019. 13.54.51

"домишко" - "domaĉo"
"домище" - "domego" (sen negativo)

StefKo (Погледати профил) 29. април 2019. 15.21.04

Malĝentila knabo

Lerneja diskoteko. Joĉjo aliras al unu knabino kaj demandas:
– Vi dancos?
– Jes! – respondas kontenta knabino.
– Bonege! Ĵus mankas al mi ia sidloko.

StefKo (Погледати профил) 30. април 2019. 07.44.42

He, tiuj ŝanĝemaj grandaĝaj viroj!

Rendevuis grupo da 50-jaraj abiturientoj de unu edukejo.
– Kien ni iros? – demandas unu.
– Plej bona estos la restoracio „Sub Ora Leono” – diras dua. – Tie estas belfiguraj, belformmamaj, longkruraj kelnerinoj…
La cetero konsentis kaj ĉiuj iris al la restoracio…
Pasis dek jaroj… La abiturientoj rendevuis refoje. Refoje aperas ankaŭ la sama problemo: „Kien turni sin?”.
– Povas esti la restoracio „Sub Ora Leono”? – proponas unu. Tie oni donas bongustan facile digisteblan manĝaĵon...
Ĉiuj konsentis kaj iris al la restoracio…
Pasis sekva deko da jaroj… La abiturientoj rendevuis refoje. Refoje aperas ankaŭ la sama problemo: „Kien turni sin?”.
– Povas esti la restoracio „Sub Ora Leono”? – proponas unu. – Tie estas oportuna alpaŝejo…
Ĉiuj konsentis kaj iris al la restoracio…
Pasis sekva jardeko… Parto de la abiturientoj jam mortis. Kelkaj rendevuis refoje. Refoje aperas ankaŭ la sama problemo: „Kien turni sin?”.
– Povas esti la restoracio „Sub Ora Leono”? – proponas unu. – Ni neniam vizitis ĝin…

StefKo (Погледати профил) 05. мај 2019. 17.01.39

Elemento de mia patro

Instruisto demandas Joĉjon:
– Kiajn elementojn vi konas?
– Fajron, akvon kaj bieron.
– Bieron? Kion vi eldiras, Joĉjo?
– Jes. Ĉiam, kiam mia patro ebria revenas hejmen, mia patrino diras: „La patro refoje estas en sia elemento”.

StefKo (Погледати профил) 06. мај 2019. 07.21.02

Por kio preĝas laŭdeca filino?

Filino kun sia fraŭlo enfermiĝis en la cambro. Ŝia sciama patrino gluas sian okulon al la serurtruo kaj vidas… gejunulojn preĝantajn sur la planko. Kortuŝita eniras en la ĉambron kaj diras:
– Kiel laŭdecaj infanoj vi estas, kaj mi suspektas vin pri senhontaj agoj… Por kio vi preĝas, filinjo?
– Por la menstruo, panjo…

StefKo (Погледати профил) 07. мај 2019. 07.18.43

Volitivo laŭ Joĉjo

Leciono de gramatiko…
– Joĉjo, diru ian frazon en indikativo.
– Ĉevalo tiras ĉaron.
– Bone Joĉjo! Kaj nun diru ĝin en volitivo.
– Hot!

StefKo (Погледати профил) 08. мај 2019. 07.36.22

Ho, tiuj esploremaj infanoj!

En preĝejo momente komencos edziga ceremonio. Gefianĉa paro paŝas al altaro…
– Patrinjo, kial la novedzino vestiĝis per tia bela blanka robo? – demandas knabineto observanta la ceremonion.
– Sciu, filinjo, ŝi volas montri al ĉiuj kiel ŝi estas feliĉa.
– Do kial la novedzo vestis sin nigre?

Вратите се горе