לתוכן העניינים

סגור
Max. 500 messages.

Anekdotoj

של MikhailMarkeyev, 1 ביולי 2009

הודעות: 835

שפה: Esperanto

darkweasel (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 07:29:51

vidas vandenis:
darkweasel:vidas vandenis, post komon kaj punkton oni metu spaceton. tio ege helpas al la flua legado.
Post komon kaj punkton ...
Akusativo??
Kien oni metu spaceton? Post komon kaj punkton.

MikhailMarkeyev (הצגת פרופיל) 22 באוגוסט 2011, 17:26:03

Sekvonta anekdoto estas la plej amata de mia edzino. rideto.gif

Maljunulino, kies nomo estas Manunja, invitas du siajn maljunajn najbarinojn kiel gastojn. Ŝi estas forgesema, ĉar ŝi skribas por si mem skribaĵon "Ne forgesu alporti teon al gastoj!" kaj alpinglas ĝin al muro super kuireja tablo.
Venas gastinoj, Manunja pasigas ilin en gastan ĉambron. Ŝi venas en kuirejon, ekvidas la skribaĵon, preparas teon kaj alportas ĝin al gastinoj. Ne longe post tio ŝi revenas en kuirejon, denove vidas la skribaĵon, denove preparas teon... Kaj tio okazas 4 aŭ 5 foje.
Finfine gastinoj adiaŭas kaj eliras hejmen. Unua maljunulino diras al dua: "Manunja ja ne trinkigis nin per teo!". Dua respondas: "Ĉu ni gastis ĉe Manunja?!".

MikhailMarkeyev (הצגת פרופיל) 23 באוגוסט 2011, 05:55:48

Krom Rĵevskij kaj Ŝtirlic, la plej popolaj personaĵoj de rusaj anekdotoj estas Vasilij Ivanoviĉ kaj Petka - "ruĝaj" herooj de Civila milito 1918 j. En realeco Vasilij Ivanoviĉ Ĉapaev kaj Pjotr Semjonoviĉ Isaev ekzistis (http://eo.wikipedia.org/wiki/Vasilij_Ĉapajev). En anekdotoj pri Ĉapaev estas ankaŭ komisaro Furmanov kaj Anka-mitralistino (kiuj ankaŭ havas efektivajn protogistojn).

Petka kaj Vasilij Ivanoviĉ estas en banejo. Petka forte frotas dorson de Vasilij Ivanoviĉ per banstupo kaj diras: "Jen estas ĉemizo, kiun vi perdis 3 jaroj antaŭe!"

Divizio de Ĉapaev okupas vilaĝon. Petka, Vasilij Ivanoviĉ kaj Furmanov decidas drinki, sed ne havas manĝeton. Vasilij Ivanoviĉ ordonas al Furmanov ĉasi leporon. Furmanov foriras kaj forestas dum tre longa tempo. Finfine li venas kun nenio kaj deklaras ke tie entute ne estas leporoj. Tiam Ĉapaev ordonas al Petka ĉasi leporon. Petka foriras kaj post unu minuto alportas leporon. Ili senfeligas ĝin, sentripigas kaj kuiras. Triope sidas, drinkas kaj manĝas leporon. Furmanov demandas Petka'n: "Kie vi trovas leporon?". Petka respondas: "Mi iras tra la vilaĝo kaj vidas, ke leporo sidas sur barilo. Mi kaptas ĝin por vosto, batas ĝin pri barilo kaj ĝi krias "Miaŭ!!!".

Vasilij Ivanoviĉ kaj Furmanov sidas en ŝtabo kaj drinkas vodkon. Enkuras Petka kaj krias: "Blankuloj!". Vasilij Ivanoviĉ diras: "Ne hastu! Sidu kaj drinku!". Petka enfluas glason, unuglute drinkas kaj denove krias: "Eskapu! Blankuloj!". Vasilij Ivanoviĉ diras: "Drinku ankoraŭfoje!". Petka drinkas duan glason de vodka, sed krias: "Blankuloj!". Vasilij Ivanoviĉ diras: "Drinku ankoraŭfoje!". Petka drinkas kaj Vasilij Ivanoviĉ demandas lin: "Ĉu vi vidas min?".
Petka: "Ne!".
Vasilij Ivanoviĉ: "Kaj mi ne. Kiel bone ni maskiĝis!".

MikhailMarkeyev (הצגת פרופיל) 25 באוגוסט 2011, 00:29:08

Vasilij Ivanoviĉ riparas sian ledan palton kaj diras al Petka: "Iru al Anka kaj demandu ŝin pri vato".
Petka forkuras kaj revenas nur post du horoj. Vasilij Ivanoviĉ kolere demandas: "Kial vi forestis tiel longe?". Petka: "Bonvolu pardoni min, sed Anka tre longe ne estis konsentinta interrilati private".

MikhailMarkeyev (הצגת פרופיל) 25 באוגוסט 2011, 02:16:04

Vasilij Ivanoviĉ aĉetis uzitan aŭton. Li invitas Furmanov'n veturi. Ili estas veturantaj kaj Furmanov multe demandadas Ĉapaev'n pri la aŭto. Finfine Furmanov demandas: "Kiun hejtaĵon konsumas via aŭto?".
Ĉapaev: "Alkoholon".
Furmanov: "Ĉu ĝi povas konsumi konjakon?"
Ĉapaev diras "Atendu", haltigas la aŭton, eliras de la aŭto, aliras al ĝia antaŭo, malfermas ĝian kapoton kaj demandas: "Petka, ĉu vi konsumas konjakon?"

maratonisto (הצגת פרופיל) 5 בספטמבר 2011, 10:50:41

Mia tradukaĵo. Versaĵo de ukraina humuristo Stepan Olijnik.

En granda rivero knabino dronadis
El bordo amaso ŝin streĉe rigardis.
La homoj nervumis: sed kio okazos?
La povra knabino sensence forpasos!
Subite bravulo en akvon ensaltis,
Kuraĝe kaj noble knabinon li savis.
Sed kiu kuraĝo - amaso jubilis -
En akvon profundan, malvarman ĵetiĝis!
Dum li kaj knabino la vestojn aranĝas,
La homoj malsekan, tremantan lin laŭdas.
Bravulo respondas: nur devon mi faris,
Floreton belegan senpense mi savis.
Meritas mi gloron, dekoron, afablon,
Sed kiu porkaĉo min puŝis en akvon?

piteredfan (הצגת פרופיל) 15 בספטמבר 2011, 00:45:13

dobri:
MikhailMarkeyev:Se sinjoro insultis iun, li riskis ricevi dueldifon. Sed sinjorinoj ne partoprenis en dueloj, kvankam ili povis plendi al iu viro, kiu povis difi impertinentulon al duelo. Se la impertinentulo rifuzis dueldifon, kutime post iom da fojoj oni lin trovis mortan...
Kvankam mi divenis signifon de la vorto "dueldifo", tamen mi ne trovis ĝin en PIV, nek en aliaj vortaroj. Nur poste mi trovis la ĝustan vorton:"dueldefio".
Bonvolu tralegi vian mesaĝon antaŭ vi forsendos ĝin por korekti la lingvon. Ja Esperanto servas por bona kompreno kaj ne por serĉado de la ĝusta signifo de la vorto!
La prava vorto estas "dueldefo", ne "dueldifo".

piteredfan (הצגת פרופיל) 15 בספטמבר 2011, 00:51:03

Vizitante psikiatron, viro diras "Io umas je ia aĵo." La psikiatro diras al si, "Mi scivolas kion li volis diri per tio."

maratonisto (הצגת פרופיל) 1 באוקטובר 2011, 10:54:18

Versaĵo de Boris Berezin, mia tradukaĵo el la rusa:

Mi ne estas plu infano,
Supon povas mi kuiri,
Sed ne devas bedaŭrinde
Mi la vorton "pugo" diri.

- Ne ekzistas tiu vorto! -
Avo diras jen kun forto,
La patrino skandalegas:
- Diri tion ci ne devas!

Ĉe spegulo do mi staras
Jam dum horo, eble du,
Mian pugon mi rigardas,
Ĝi ekzistas certe, nu!

La adoltoj ne komprenas:
Pugon havas ĉiu homo,
Mi al ili helpi devas:
Sciu tion ĉiu homo.

Mi konsilis kun frateto,
Kreton donis li al mi,
Kaj sur ĉiun barileton
Grandan "pugo"n skribos mi.

ivanstr1 (הצגת פרופיל) 1 בנובמבר 2011, 20:51:50

Kvindekjarulo iris al farmacio kaj volis kondomon. La farmacisto ekrigardis al la junulo indigne.
- Mi vespermanĝos en la hejmo de mia amikino. - diris la knabo - kaj oni neniam scias, io povos okazi neatendite.
La farmacisto donis la kondomon al la junulo, li pagis kaj malvenis. Post kvin minutoj, li revenis tien kaj volis ankoraŭ unu kondomon.
- Mi ekrememoris, ke la kuzino de mia koramikino estos tie... kaj ŝi estas belega! Ŝi povos interesiĝi pri mi... mi pensas, ke estas plu bona, ke mi estas proviziĝa.
La janulo metis la duan kondomon al la poŝo kaj malvenis. Li revenis baldaŭ.
- Ĉu vi scias, senjoro! Mi repensis kaj decidis, ke estas plu bona, ke mi ekhavos unu kondomon ankoraŭ. Mi aŭdis, ke ŝia patrino ŝatas junajn knabojn kaj ŝi povos interesiĝi pri mi.
Dum la vespermanĝado en la amikino, ĉirkaŭ la tablo ĉiuj de la familio, kaj la knabo diris nenion. Iam la knabino silentdiris al la gasto:
- Sed, kara! Vi diris neniom da vortoj! Mi ne sciis, ke vi estas tiom sinĝena!
- Kaj mi ne sciis, ke via patro estas farmacisto! rido.gif

לראש הדף