去目錄頁

La vorto usono

joho, 2009年7月3日

讯息: 6

语言: Esperanto

joho (显示个人资料) 2009年7月3日上午3:04:32

Saluton,

Mi scivolas pri tio, kial mia lando nomiĝas Usono. Ĉu estas laǔ alfabetoj? U, S, bone; sed kion signifas la alfabeto N?

demando.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年7月3日上午4:34:58

Unuiĝintaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)

RiotNrrd (显示个人资料) 2009年7月3日上午7:20:54

Mi kredas ke ĝi devenas de la mallongigo de la angla nomo "United States Of North America". Dum la tre frua dudeka jarcento - kaj eble eĉ la malfrua deknaŭa jarcento - estis iuj, kiuj volis ŝanĝi "U.S.A." al "U.S.O.N.A.", por distingi inter Usono kaj la Unio De Sud-Afriko (ankaŭ U.S.A.).

Ni ne faris la ŝanĝon, sed ŝajnas ke la ideo influis Esperanton. Kompreneble, Esperante la vorto devas finiĝi kun -o. Tial, ni havas "Usono" anstataŭ "Usona".

darkweasel (显示个人资料) 2009年7月3日下午6:42:32

jchthys:Unuiĝitaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)
"Unuiĝintaj", ne *Unuiĝitaj* lango.gif

jchthys (显示个人资料) 2009年7月3日下午6:59:05

darkweasel:
jchthys:Unuiĝitaj
Ŝtatoj de
Nordameriko

(Sed mi ne scias, kial la nomo ne estas “Uŝono” anstataŭe…)
"Unuiĝintaj", ne *Unuiĝitaj* lango.gif
Certe. Tion skribis mi je 23:34, kaj kiam mi konsciis tion, la komputilo jam malŝaltiĝis.

joho (显示个人资料) 2009年7月3日下午11:04:52

Dankon! Estas tre bone sciiĝi la devenon de nomo de nia lando antaǔ la naskiĝtago morgaǔ. rideto.gif

回到上端