Al la enhavo

maloj

de crescence, 2009-julio-07

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-07 12:28:10

AlfRoland:
lia misuzo de "mal-" estis antaŭe en la profiloj de Lernu. Oni nomis vira sekso "malina". Do dirante ke viro estas kontraŭo al virino.
Ne nur en Lernu mi renkontis tion, sed ofte ankaŭ en junularaj renkontiĝoj. Ĝi estas eble kontraŭa al logiko, sed mi ne malŝatas rideto.gif

Sxak (Montri la profilon) 2009-julio-07 12:30:21

tie modela parlament'
diskutas en malbolo
okazas foje malsilent'
kaj foje malparolo
kaj kiam en la malmaten'
la suno malaŭroras
....
kaj oni maldeĵoras

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-07 12:51:41

Rohan:
La vorto 'tago' signifas ne nur 'la tempodaŭro ekde unu noktomezo ĝis la sekvanta', sed ankaŭ "la tempospaco dum kiu la suno, de sia leviĝo ĝis sia subiro, prilumas koncernan parton de la tero" (ĉi tiu lasta citaĵo estas el la Reta Vortaro).
Plie, sentiĝas al mi ke el la du difinoj menciitaj ĉi-supre, la lasta estas pli fundamenta.
Vi certe pravas, 'tago' havas almenaŭ tiujn du signifojn, eble eĉ pliajn, mi ne scias kiu estas la plej grava.
Sed ĉu ne la fakto, ke la vorto havas du diversajn signifojn, estas sufiĉa, por ke la maligo de la vorto ne taŭgu por ĝenerale anstataŭi la vorton 'nokto'?
le_chaz:Aŭ vomi?
Eble ankaŭ 'vomi', kvankam tiu pli bone egalas al 'malmanĝi'. okulumo.gif

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-07 14:39:32

horsto:
le_chaz:Aŭ vomi?
Eble ankaŭ 'vomi', kvankam tiu pli bone egalas al 'malmanĝi'. okulumo.gif
Dependas de la konsisto de la vomaĵo rido.gif

horsto (Montri la profilon) 2009-julio-07 18:14:39

Kompreneble!

Reen al la supro