Aller au contenu

Kiel oni diras 'low carb' au 'low carb diet' esperante?

de nissa_amas_katoj, 8 juillet 2009

Messages : 4

Langue: Esperanto

nissa_amas_katoj (Voir le profil) 8 juillet 2009 15:01:27

Kiel oni diras 'low carb' (low carbohydrate/malalta karbonhidrata) au 'low carb diet' (low carbohydrate diet/malalta karbonhidrata dieto) esperante?

En la angla, oni diras: 'low carb' au 'Atkins diet' au 'GO-diet' kaj aliaj termoj, por 'low carbohydrate diet'. Mi serĉas interreton por 'malalta karbonhidrata' sed ne trovis.

horsto (Voir le profil) 8 juillet 2009 16:36:16

Mi ne scias ĉu jam ekzistas Esperanta traduko, ankaŭ la vikipedio ne havas artikolon.
Mi mem ne tradukus "low" rekte kiel "malalta", mi preferus:
karbonhidrata dieto
aŭ pli bone:
karbonhidrat-reduktita dieto

yugary (Voir le profil) 12 juillet 2009 09:54:29

Kial ne "malmultamelaĵa dieto"?

horsto (Voir le profil) 12 juillet 2009 11:11:12

yugary:Kial ne "malmultamelaĵa dieto"?
Mi unue komprenis "malmulta mela dieto". okulumo.gif
Mi ne estas kemiisto, sed ĉu amelo ne estas nur unu el la karbonhidratoj? Eble la plej grava en nutraĵoj.

Retour au début