前往目錄

Mallongigo de kompasdirektoj

貼文者: Oŝo-Jabe, 2009年7月18日

訊息: 8

語言: Esperanto

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年7月18日下午3:24:23

La vortoj okcidento kaj oriento komenciĝas per la litero o. Tial oni pensas ke esperanto bezonas novajn vortojn uesto kaj eosto. Tamen, se la mallongigoj estas N-S-K-R, la novvortoj ne bezoniĝas.

Pri tio, kion vi pensas?

super-griek (顯示個人資料) 2009年7月18日下午4:47:24

Kio pri Or kaj Ok?

Mi kredas ke oni nepre ne provu ŝanĝi la vortojn, tio ne havus sencon.

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年7月18日下午10:42:20

Or kaj Ok estas bonaj, sed la ĉefkialo de uesto kaj eosto estas unulitera mallongigo por ĉiu direkto (N-S-U-E). Unuliteraj mallongingoj estas pli bonaj ol duliteraj mallongigoj (No-Su-Or-Ok), se oni volas mallongigi la interkompasdirektojn (nordokcidento, nordoriento, sudokcidento, sudoriento). Mi pensas ke pli bona estas NK-NR-SK-SR ol NoOk-NoOr-SuOk-SuOr aŭ NU-NE-SU-SE.

Sxak (顯示個人資料) 2009年7月19日上午4:25:53

EN PIV estas uzataj mallongigoj de sinonimoj:
E orienta (eosta)
kaj
U okcidenta (uesta)

Oŝo-Jabe (顯示個人資料) 2009年7月19日上午7:13:17

Ŝak:EN PIV estas uzataj mallongigoj de sinonimoj:
E orienta (eosta)
kaj
U okcidenta (uesta)
Tamen, la vortoj eosta kaj uesta tute ne estas bezonitaj. Mi pesas ke se oni nepre bezonas unuliterajn mallongigojn, oni uzu oKcidento kaj oRiento.

Sxak (顯示個人資料) 2009年7月19日上午7:31:46

Oŝo-Jabe:
Tamen, la vortoj eosta kaj uesta tute ne estas bezonitaj. Mi pesas ke se oni nepre bezonas unuliterajn mallongigojn, oni uzu oKcidento kaj oRiento.
Ekzistas ankaŭ la paktiko uzi Ok kaj Or (serĉu en la reto OkSEJT kaj OrSEJT, mi pigras serĉi mem ridulo.gif)

super-griek (顯示個人資料) 2009年7月20日上午7:26:38

Or kaj Ok estas bonaj, sed la ĉefkialo de uesto kaj eosto estas unulitera mallongigo por ĉiu direkto (N-S-U-E). Unuliteraj mallongingoj estas pli bonaj ol duliteraj mallongigoj (No-Su-Or-Ok), se oni volas mallongigi la interkompasdirektojn (nordokcidento, nordoriento, sudokcidento, sudoriento)
Sed se oni uzas Ok kaj Or, kial oni tiam uzu ankaŭ No kaj Su anstataŭ N kaj S? Mi proponus N Or S Ok kiel mallongigojn. Do NOk, kaj ne NoOk.

Mi hazarde trovis alian "solvon" en parto de Fundamenta Krestomatio titolita La sunhorloĝo en Dijon :

"Sur la tero horizonta estas desegnitaj la du linioj NS (nordo-sudo) kaj EO (oriento-okcidento) sin kruciĝantaj rektangule en I."*
Ligilo

*Grasigoj estas miaj

russ (顯示個人資料) 2009年8月4日上午6:32:58

La pola havas similan problemon. ridulo.gif La vortoj por "nordo" estas "północ" kaj "sudo" estas "południe", do la komencliteroj de la direktoj estas PPWZ. Sed verŝajne la 4 literoj NSEW (de la angla) iĝis sufiĉe internaciaj, ke poloj uzas NSEW anstataŭ la komencliteroj de la polaj vortoj (PPWZ), almenaŭ en pli teĥnikaj/fakaj kuntekstoj.

回到上端