Mergi la conținut

Kiel "parolas" bestoj kaj birdoj en nia hejmlando?

de robinast, 19 iulie 2009

Contribuții/Mesaje: 28

Limbă: Esperanto

Oŝo-Jabe (Arată profil) 17 noiembrie 2009, 04:55:07

Ŝak:
oksigeno:Mi legis ie ke laŭ la opinio de kelkaj (mi partigas tiun opinion ankaŭ) la plej korekta maniero por esprimi onomatopeoj estas per la korespondanta vorto sen la gramatika finaĵo, ekz: boji: boj; hieni: hien; knari: knar; fajfi: fajf, ktp, ktp.
Tio estas ege ege stranga opinio, ĉar onomatopeo estas
PIV:sonfiguro, konsistanta el la imitado de naturaj bruoj per lingvaj sonoj
Kaj la sonkombino "boj" tute ne imitas la hundan bojadon.
Ĉu do vi planas alie prononci "boj" aŭ reinstrui hundojn?
Kelkaj vortoj estas onomatopeecaj. Ekzemple: Muĝi, miaŭi, pafi, zumi. De ili oni faras la sonimitojn mu, miaŭ, paf, zum. Boj ja imitas la hundan blekon, sed laŭ mi, ĝi nur pravas por kelkaj hundetoj (boj oj oj!)

Sxak (Arată profil) 19 noiembrie 2009, 14:57:39

Oŝo-Jabe:
Kelkaj vortoj estas onomatopeecaj. Ekzemple: Muĝi, miaŭi, pafi, zumi.
kio estas onomatepeca vorto?
Oŝo-Jabe:
De ili oni faras la sonimitojn mu, miaŭ, paf, zum.
malĝuste. Kelkaj el tiuj verboj devenas de tiuj onomatopeoj kaj ne la onometopeoj devenas de la verboj!
(krom paf, eble ankaŭ krom zum) Do ne miksu kio devanas de kio!
Oŝo-Jabe:
Boj ja imitas la hundan blekon, sed laŭ mi, ĝi nur pravas por kelkaj hundetoj (boj oj oj!)
Boj NE povas imiti la hundan blekon, ĉar ĉi en estas simila al ĝi! LA franca aboyer sonas kun "a" meze ([abŭAje] se mi ne eraras), do en la franca ĉi tie ne estas "o" Sed post la esperanta transliterado la prononco de tiu vorto perdis similecon al la hunda bleko. Ĝuste tial aperis "vaf"

9ta (Arată profil) 5 februarie 2010, 23:31:50

Rooaoh ao ao!

Rogir (Arată profil) 5 februarie 2010, 23:52:38

Ĉu ĉiuj bestoj?

Hispanio (Arată profil) 6 februarie 2010, 00:22:13

Rogir:Ĉu ĉiuj bestoj?
Nu, en la mondo ekzistas pli da 6000 bestoj shoko.gif (aŭ eble ege pli).

Kaj iuj el ili ne elsendas sonon. Sed multe da bestoj por enmeti ĉiujn en ĉi tiun forumon.

Senegaùlo (Arată profil) 6 februarie 2010, 01:13:37

Laŭ la brazila kanzoneto:

La hundeto faras ŭa ŭa ŭa
Kaj la kato faras miaŭ miaŭ.
Inter ili jen
Estas miskompren'
Kiu kaŭzas multege da ĉagren'.

Sed en esperanto, la bestoj faras: blek blek blek...

Oŝo-Jabe (Arată profil) 6 februarie 2010, 01:26:53

Ŝak:kio estas onomatepeca vorto?
Ĝi estas verbo, kiu respondas al onomatopeo, aŭ inverse.

Ŝak:
Oŝo-Jabe:
De ili oni faras la sonimitojn mu, miaŭ, paf, zum.
malĝuste. Kelkaj el tiuj verboj devenas de tiuj onomatopeoj kaj ne la onometopeoj devenas de la verboj!
(krom paf, eble ankaŭ krom zum) Do ne miksu kio devanas de kio!
Muĝi>Mu
Miaŭ>Miaŭi
Pafi>Paf
Zumi>Zum

Ne estas kelkaj, estas unu: miaŭ. Se muĝi devenus de mu, ĝi estus mui, ĉu ne?

Ŝak:
Oŝo-Jabe:Boj ja imitas la hundan blekon, sed laŭ mi, ĝi nur pravas por kelkaj hundetoj (boj oj oj!)
Boj NE povas imiti la hundan blekon, ĉar ĉi en estas simila al ĝi!
Ne estas nur unu hundbleko. Grandaj hundoj blekas ruf-e, malgrandaj jap-e, lupoj aŭu-e. Laŭ mi, kelkaj hundrasoj (aŭ almenaŭ kelkaj ekzempleroj el tiuj rasoj) blekas boj-e.

Senegaùlo (Arată profil) 6 februarie 2010, 14:37:04

Kaj la plejmultaj FAJFAS pri ĉio tio...

Înapoi mai sus