去目錄頁

Enigmo: Kie vi estas?

fizikisto, 2009年7月20日

讯息: 15

语言: Esperanto

Miland (显示个人资料) 2009年7月20日下午5:14:17

* Ŝak jam skribis klarigon *

fizikisto (显示个人资料) 2009年7月20日下午6:11:09

Ŝak:
fizikisto:
Ŝak:Kaj se vi ĉiam paŝos nur nord-orienten kien vi venos?
Mi alproksimiĝos al la norda poluso, sed mi kapturniĝos antaŭ atingi ĝin. rideto.gif
hm. Ĉu vi vere kapturniĝos?ridulo.gif Imagu ke vi ĉiam sekcias meridianojn kn la angulo 45 gradoj. Do se viaj koordinatoj estas 55 norde kaj 83 oriente (kiel ĉe mi) do ĝis la poluso restis 35 gradoj kaj kiam mi trapasos ilin mi trapasos ankaŭ nur 35 gradojn longitude do mi venos al la poluso de la direkto de 83+35=118
Hm. Eble mi respondis tro rapide. Ĉu ĝi ne estas logaritma spiralo? Mi devas pripensi...

fizikisto (显示个人资料) 2009年7月21日下午12:41:16

Vi pravas nur proksime al la ekvatoro. Tie vi sekcas tiom da longitudaj gradoj kiel latitudaj gradoj. Sed proksime al la poluso, la longitudaj gradoj estas pli densaj. Do, kiam vi paŝas nordorienten, vi sekcas pli longitudaj gradoj ol latitudaj gradoj.

Efektive, vi spiralas senfine ĉirkaŭ la poluso kaj kapturniĝas.

Matematike skribita:
Proksime al la poluso ni povas aproksimi la tersurfaco per ebeno.
En polusaj koordinatoj kun la variabloj r (distanco al la poluso) kaj p (latituda angulo) ni havas diferenciala ekvacio

d r / d p = - r / tan a

a signifas la angulon inter la direkto al poluso kaj la paŝdirekto (45 gradoj en via ekzemplo).

La solvo estas r = R * exp( - p / tan a ).

Do, vi vidas ke la kurbo neniam atingas r=0 kaj spiralas senfine.

Sxak (显示个人资料) 2009年7月21日下午2:50:24

Bone! Vi konvinkis min,ridulo.gif Antaŭe mi pensis, ke ĉi tie estas arkimeda spiralo, sed nun mi komprenis, ke mi ne pravis.

PS Tamen rimarku, ke via vojo al la poluso tamen estos finia (la longecoj de volvoj konsistigas geometrian vicon)

fizikisto (显示个人资料) 2009年7月21日下午8:11:01

Ŝak:PS Tamen rimarku, ke via vojo al la poluso tamen estos finia (la longecoj de volvoj konsistigas geometrian vicon)
Jes, la vojo estas finia, sed ĉu la tempon kiun vi bezonas por atingi la poluson estas finia? Vi ne povas paŝi je konstanta rapideco, ĉar la angula rapideco fariĝus pli kaj pli.

回到上端