Contenido

Enigmo: kiom da paĝoj?

de Miland, 20 de julio de 2009

Aportes: 14

Idioma: Esperanto

Miland (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:22:16

Eldonisto uzas 2997 ciferojn por numeri la paĝojn de nova libro. Kiom da numeritaj paĝoj la libro havas?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Sxak (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:32:50

1027?

Miland (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:34:28

Ŝak:1027?
Ne. Provu denove, pli zorge!

vincas (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:36:13

Miland:Eldonisto uzas 2997 ciferojn por numeri la paĝojn de nova libro. Kiom da numeritaj paĝoj la libro havas?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Eble 1498?

Miland (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:38:38

vincas:Eble 1498?
Ne. Kontrolu vian kalkulon!

vincas (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:40:22

Miland:
vincas:Eble 1498?
Ne. Kontrolu vian kalkulon!
1498,5 ???

Sxak (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:41:23

Miland:
Ŝak:1027?
Ne. Provu denove, pli zorge!
jes mi malĝuste dividis 108 je 4 kaj rezultis 28, kvankam devas esti 27. Do la respondo estas 1026

KAj kutime mi bone kalkulas pense, sed nun verŝajne jam estas tro malfrue...

Miland (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:41:27

vincas:1498,5 ???
Diable, kiel vi atingis tion?
Provu denove, pli zorge!

vincas (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:42:03

Klare okulumo.gif

Pastoro (Mostrar perfil) 20 de julio de 2009 17:44:06

1 - 9 = 9 (nombroj) x 1 (cifero) = 9 ciferoj

10 - 99 = 90 (nombroj) x 2 (ciferoj) = 180 ciferoj

100 - 999 = 900 (nombroj) x 3 (ciferoj) = 2700 ciferoj

2700 + 180 + 9 = 2889 ciferoj ĝis la nombro 999

2997 - 2889 = 108

108 / 4 = 27 paĝoj kun nombroj el 4 ciferoj

Ĝis la paĝo 999 oni bezonas 2789 ciferojn...

Do:

999 + 27 = 1026

Ĉu 1026 paĝoj?

Volver arriba