본문으로

Enigmo: kiom da paĝoj?

글쓴이: Miland, 2009년 7월 20일

글: 14

언어: Esperanto

Miland (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:22:16

Eldonisto uzas 2997 ciferojn por numeri la paĝojn de nova libro. Kiom da numeritaj paĝoj la libro havas?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:32:50

1027?

Miland (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:34:28

Ŝak:1027?
Ne. Provu denove, pli zorge!

vincas (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:36:13

Miland:Eldonisto uzas 2997 ciferojn por numeri la paĝojn de nova libro. Kiom da numeritaj paĝoj la libro havas?

Verda stelo por la unua ĝusta solvo!
Eble 1498?

Miland (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:38:38

vincas:Eble 1498?
Ne. Kontrolu vian kalkulon!

vincas (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:40:22

Miland:
vincas:Eble 1498?
Ne. Kontrolu vian kalkulon!
1498,5 ???

Sxak (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:41:23

Miland:
Ŝak:1027?
Ne. Provu denove, pli zorge!
jes mi malĝuste dividis 108 je 4 kaj rezultis 28, kvankam devas esti 27. Do la respondo estas 1026

KAj kutime mi bone kalkulas pense, sed nun verŝajne jam estas tro malfrue...

Miland (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:41:27

vincas:1498,5 ???
Diable, kiel vi atingis tion?
Provu denove, pli zorge!

vincas (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:42:03

Klare okulumo.gif

Pastoro (프로필 보기) 2009년 7월 20일 오후 5:44:06

1 - 9 = 9 (nombroj) x 1 (cifero) = 9 ciferoj

10 - 99 = 90 (nombroj) x 2 (ciferoj) = 180 ciferoj

100 - 999 = 900 (nombroj) x 3 (ciferoj) = 2700 ciferoj

2700 + 180 + 9 = 2889 ciferoj ĝis la nombro 999

2997 - 2889 = 108

108 / 4 = 27 paĝoj kun nombroj el 4 ciferoj

Ĝis la paĝo 999 oni bezonas 2789 ciferojn...

Do:

999 + 27 = 1026

Ĉu 1026 paĝoj?

다시 위로