前往目錄

Teksto por filmeto pri IJK, bonvolu kontrili! :)

貼文者: irishpolyglot, 2009年7月29日

訊息: 5

語言: Esperanto

irishpolyglot (顯示個人資料) 2009年7月29日下午5:37:36

Mia filmeto pri la ĉi-jara IJK jam pretas!! Mi nur devas registri miajn komentojn. Se iu ajn havas 3 liberajn minutojn, ĉu vi povas helpi al mi? rideto.gif La filmeto eble pretos morgaŭ ĉe mia retpaĝo se mi registros la sonon hodiaŭ. Dankon!!

::::::::::

Bonvenon al Liberec'! Ĉi-somere mi iris kune kun 360 esperantistoj al la Internacia Junulara Kongreso en la nordo de la Ĉeĥa Respubliko. Mi ege amuziĝis!! Mi renkontis multajn interesajn homojn el multaj landoj kaj ni faris multajn amuzajn aferojn kune. Ni ludis, ni dancis, ni kantis kaj estis multaj aliaj aktivaĵoj dum la semajno. La plej grava estis ke mi ekkonis novajn geamikojn.
Ĉar tio estis nur mia tria esperanta aranĝo, mi ankoraŭ devis lerni multe pri la komunumo, kaj la plej interesa por mi estis malkovri esperantan muzikon! Jen kelkaj kantoj kiujn mi lernis...
Kiel vi povas vidi, ni havis la tutan ĉefplacon de la urbo nur por ni! Ni ankaŭ dividis nian internaciajn kulturojn, muzikon kaj lingvojn kun la liberecanoj. Ekzemple, ni prezentis niajn landojn.
Estis iomete da malbona vetero... tamen ni multe festis!! La forta vento kaŭzis problemetojn...
La plej bona parto estis ke mi povis esti fola kun la aliaj homoj!
Estis bonega semajno kaj mi jam antaŭĝojas mian venontan esperantan aranĝon!!

KienLi (顯示個人資料) 2009年7月29日下午5:52:30

Mia milda redakto okulumo.gif

Bonvenon al Liberec'! Ĉi-somere mi iris kune kun 360 esperantistoj al la Internacia Junulara Kongreso en la nordo de la Ĉeĥa Respublikao. Mi ege amuziĝis!! Mi renkontis multajn interesajn homojn el multaj landoj kaj ni faris multajn amuzajn aferojn kune. Ni ludis, ni dancis, ni kantis kaj estis multaj aliaj agemoj aktivaĵoj dum la semajno. La plej grava estis ke mi ekkonis novajn geamikojn.
Ĉar tio estis nur mia tria esperanta aranĝo, mi ankoraŭ devis lerni multe pri la komunumo, kaj la plej interesa por mi estis malkovri esperantan muzikon! Jen kelkaj kantoj kiujn mi lernis...
Kiel vi povas vidi, ni havis la tutan ĉefplacon de la urbo nur por ni! Ni ankaŭ dividis nian internaciajn kulturojn, muzikon kaj lingvojn kun la homoj(ĉu eble loĝantoj aŭ liberecanoj) de “Liberec”. Ekzemple, ni prezentis niajn landojn.
Estis iomete da malbona vetero... tamen ni multe festis!! La forta vento kaŭzis problemetojn...
La plej bona parto estis ke mi povis esti fola kun la aliaj homoj!
Estis bonega semajno kaj mi jam antaŭĝojas mian venontan esperantan aranĝon!!

irishpolyglot (顯示個人資料) 2009年7月29日下午6:09:28

Dankon (denove!!) KienLi rideto.gif
Mi jam redaktis la originalan tekston kun viaj proponoj (kaj tute ne sciis pri la vorto "Respubliko" lango.gif ).
Gratulojn denove por via bonega nova retpaĝo!! okulumo.gif

irishpolyglot (顯示個人資料) 2009年7月30日下午7:18:24

La filmeto nun pretas! Jen la ligilo. Mi nur tradukos ĝin al la ĉeĥa (morgaŭ), sed vi povas traduki la subtekston al aliaj lingvoj se vi volas!
Mi esperas ke vi ŝatos tiun filmeton!! rideto.gif

russ (顯示個人資料) 2009年8月4日上午7:19:37

Bone farita filmeto! Gratulon. ridulo.gif

回到上端