본문으로

infanaj disputoj

글쓴이: Momomomomo, 2009년 8월 18일

글: 6

언어: Esperanto

Momomomomo (프로필 보기) 2009년 8월 18일 오후 12:46:44

Saluton, mi aĝas dek ses kaj lernis eo-n dum unu jaro. Mi ofte penas pri mia estonto, eble mi iĝos flua, edziniĝos al esperantisto kaj havos denaskuloj. Mi amus miajn proprajn etajn esperantistojn. Mi penas "kiel infanaj esperantistoj disputus"? Ĉar ofte infanaj disputas per nur du vortoj (ekzemple angle: "did!" "didn't!" "did!"). Eble esperante tiuj vortoj estus "ja" kaj "ne". Ekzemple:

la monstro sur la seĝo manĝos vin
ne estas monstro sur la seĝo
ja estas
ne
ja
ne...

mi povus naĝi el britio al fancio, se mi provus
vi ne povus
ja
ne
ja...

unufoje, mi manĝis tutan bovon
vi neniam faris tion
mi ja faris tion
ne
ja
ne...

Kion vi penas?

Rogir (프로필 보기) 2009년 8월 18일 오후 3:30:25

Verŝajne jes kaj ne, sed mi ne parolis kun infanoj esperante. Kaj esperinde vi havas denaskulojn, kaj ne denaskilojn.

jchthys (프로필 보기) 2009년 8월 18일 오후 3:35:14

Ankaŭ mi pensas, ke eble ja kaj ne.

horsto (프로필 보기) 2009년 8월 18일 오후 3:39:16

Mi pensas ke tio estas lingve ĝusta. Sed ĉu vere temas pri la infanoj aŭ ĉu vi volas eltrovi kiel kvereli kun la edzo?

jesjenjens (프로필 보기) 2009년 8월 18일 오후 4:04:50

En Esperanto oni ne havas rektan tradukon de la Angla helpa verbo "do"; oni do devas ripeti la verbon, sed povas ellasi la subjekton. Do:

la monstro sur la seĝo manĝos vin
ne estas monstro sur la seĝo
estas
ne estas
estas
ne estas...

mi povus naĝi de britio ĝis fancio, se mi provus
vi ne povus
povus
ne povus
povus...

unufoje, mi manĝis tutan bovon
neniam vi tiom manĝis
manĝis
ne manĝis
manĝis
ne manĝis...

jchthys (프로필 보기) 2009년 8월 18일 오후 4:17:48

jesjenjens:En Esperanto oni ne havas rektan tradukon de la Angla helpa verbo "do"…
Nu, estas la vorto ja.

Ĉu estas monstro sub la seĝo?
Ne estas monstro sub la seĝo.
Ja estas monstro sub la seĝo.

다시 위로