Al la enhavo

Esperanta Slango?

de Jakovo, 2009-aŭgusto-19

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-novembro-24 22:35:59

on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵ
Sen neniu finaĵo, do kun finaĵo. Mi samopinias!

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-25 04:24:09

Rogir:
on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵ
Sen neniu finaĵo, do kun finaĵo. Mi samopinias!
Mi ankaŭ rimarkis ties uzon de duobla negativo.

@Eddycgn: Jen arĥivo de la paĝo pri Esperant' (ŝanĝu la ĥ al h x): http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html

Grandas mia ŝat' je Esperant'.

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-novembro-25 18:33:09

Oŝo-Jabe:
Mi ankaŭ rimarkis ties uzon de duobla negativo.

@Eddycgn: Jen arĥivo de la paĝo pri Esperant' (ŝanĝu la ĥ al h x): http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html

Grandas mia ŝat' je Esperant'.
Tio ne funkcias. Pacienco!
Mi trovis:
http://en.wikipedia.org/wiki/Esperantido
kiu daras informojn pri ĉiuj esperant-idoj.

Esperant estus interesa kiel dialekto de esperanto.
Se vi pensas ke en mia lando, italio, estas 100-200 dialektoj,
kelkaj el ili havas tre belan kaj gravan literaturon,
ekz la veneciana (Goldoni, Komedio de la arto),
kial estus malbone se esperanto havus dialekton?
Certe devas konservi la ĉeflingvo unue sen ŝanĝiĝoj!
La dialekto alriĉigus tamen la literaturon,
ekz. se diversaj uloj parolas venintaj el malsamaj regionoj.
Esperanto sen Fleksio estas ankaŭ interesa afero...

Ĉetere: la duobla negativo estas tipa de la itala.
( Non c'è niente: ne estas nenio )
sal.gif

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-novembro-26 02:03:53

Eddycgn:
Oŝo-Jabe:http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html
Tio ne funkcias. Pacienco!
Ŝanĝu ĥ-n al "h x" sen spaceto.

Danix (Montri la profilon) 2009-decembro-19 13:57:56

Ĉetere: la duobla negativo estas tipa de la itala.
La lingvo portugala estas ankaŭ eble la duobla neo. Eks: Eu não disse nada - Mi ne diras nenio (kiu en esperanto estas malcerta, ĝi estas supose "Mi diras nenio")

horsto (Montri la profilon) 2009-decembro-19 16:14:31

Danix:
Ĉetere: la duobla negativo estas tipa de la itala.
La lingvo portugala estas ankaŭ eble la duobla neo. Eks: Eu não disse nada - Mi ne diras nenio (kiu en esperanto estas malcerta, ĝi estas supose "Mi diras nenio")
Ne forgesu la akuzativon:
Mi diras nenion.

Nenion diras mi.

Diras nenion mi.

...

Matthieu (Montri la profilon) 2009-decembro-19 16:45:50

Danix:Mi ne diras nenio (kiu en esperanto estas malcerta, ĝi estas supose "Mi diras nenio")
Fakte “Mi ne diras nenion” havas sencon: “Mi ja diras ion”. (Same kiel en matematiko, (-1)×(-1) = +1.)

ceigered (Montri la profilon) 2010-januaro-12 10:53:04

Senegaùlo:on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵ... nur kun radik kaj malmult afiks... Nur prov kaj vi vid ke ti est tut ebl...

Do, on ne bezon nek finaĵ de nom nek de adjektiv nek de adverb nek de infinitiv nek de konjugaci... nek de plural kaj eĉ malpli de akuzativ, komprenebl...

Mi demand al vi kial esperant est tiel komplik ?
Mi tut kompren vi, amik, sed esperant-sen-finaĵ ne est tut uzebl por ĉiuj metod de komunikaci (precip teknik aŭ scienc lingv).

Do, dum mi opinias ke Esperanto-sen-finaĵoj estas bona ideo, eble ĝi devus esti kun norma epseranto, kiel komunuza aŭ piĝina versio de la lingvo (aŭ eble kiel Verlan (L'envers) en la franca lingvo).

stephaandhaeyer (Montri la profilon) 2010-februaro-03 21:01:34

JES, mi estas por diverseco, sed oni sciu kiam uzi kaj kiam ne. En mia ĉiutaga vivo mi uzas ofte 3 variaĵojn de la nederlanda: mian lokan dialekton, la 'interflandran' kaj la laùnorman nederlandan kaj aldone la francan ĉar mi laboras en Ronse/Renaix/Rozhnag - Belgujo.
Jakovo:Saluton!

Mi min demandis se ekzistus slango en Esperanto. Ĉu iu scias ian slangajn vortojn aŭ uzojn?

Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.

Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?

Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?

amike,
Jakovo

mat956 (Montri la profilon) 2010-decembro-21 11:57:04

AS, IS, OS ja uzeblas kiel memstaraj vortoj laŭ la Fundamento, sed prefere en versoj (kiel faris Grabowski).

Pri Esperant'... estas amuza, sed "Popido" (POPola IDiomo) de Manuel Halvelik estas pli facile lernebla kaj aplikebla. Esperant' ne plene respektas la pensfluon dum Popido ja fidelas.

Pri slango, ekzistas "Gavaro" (ankaŭ kreita de Manuel Halvelik). Li eĉ kreis "Arcaicam Esperantom". Tiu triopo ne estas kontraŭ-Fundamenta sed helpilo por tradukistoj, kiam ili renkontas respektive dialekton, slangon aŭ arkaisman lingvaĵon.

Reen al la supro