Tin nhắn: 31
Nội dung: Esperanto
Eddycgn (Xem thông tin cá nhân) 18:33:09 Ngày 25 tháng 11 năm 2009
Oŝo-Jabe:Tio ne funkcias. Pacienco!
Mi ankaŭ rimarkis ties uzon de duobla negativo.
@Eddycgn: Jen arĥivo de la paĝo pri Esperant' (ŝanĝu la ĥ al h x): http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.html
Grandas mia ŝat' je Esperant'.
Mi trovis:
http://en.wikipedia.org/wiki/Esperantido
kiu daras informojn pri ĉiuj esperant-idoj.
Esperant estus interesa kiel dialekto de esperanto.
Se vi pensas ke en mia lando, italio, estas 100-200 dialektoj,
kelkaj el ili havas tre belan kaj gravan literaturon,
ekz la veneciana (Goldoni, Komedio de la arto),
kial estus malbone se esperanto havus dialekton?
Certe devas konservi la ĉeflingvo unue sen ŝanĝiĝoj!
La dialekto alriĉigus tamen la literaturon,
ekz. se diversaj uloj parolas venintaj el malsamaj regionoj.
Esperanto sen Fleksio estas ankaŭ interesa afero...
Ĉetere: la duobla negativo estas tipa de la itala.
( Non c'è niente: ne estas nenio )

Oŝo-Jabe (Xem thông tin cá nhân) 02:03:53 Ngày 26 tháng 11 năm 2009
Eddycgn:Ŝanĝu ĥ-n al "h x" sen spaceto.Oŝo-Jabe:http://web.archive.org/web/20060616154637/http://www.geocities.com/miĥil/esperant/esperant.htmlTio ne funkcias. Pacienco!
Danix (Xem thông tin cá nhân) 13:57:56 Ngày 19 tháng 12 năm 2009
Ĉetere: la duobla negativo estas tipa de la itala.La lingvo portugala estas ankaŭ eble la duobla neo. Eks: Eu não disse nada - Mi ne diras nenio (kiu en esperanto estas malcerta, ĝi estas supose "Mi diras nenio")
horsto (Xem thông tin cá nhân) 16:14:31 Ngày 19 tháng 12 năm 2009
Danix:Ne forgesu la akuzativon:Ĉetere: la duobla negativo estas tipa de la itala.La lingvo portugala estas ankaŭ eble la duobla neo. Eks: Eu não disse nada - Mi ne diras nenio (kiu en esperanto estas malcerta, ĝi estas supose "Mi diras nenio")
Mi diras nenion.
aŭ
Nenion diras mi.
aŭ
Diras nenion mi.
aŭ
...
Matthieu (Xem thông tin cá nhân) 16:45:50 Ngày 19 tháng 12 năm 2009
Danix:Mi ne diras nenio (kiu en esperanto estas malcerta, ĝi estas supose "Mi diras nenio")Fakte “Mi ne diras nenion” havas sencon: “Mi ja diras ion”. (Same kiel en matematiko, (-1)×(-1) = +1.)
ceigered (Xem thông tin cá nhân) 10:53:04 Ngày 12 tháng 1 năm 2010
Senegaùlo:on pov tre bon parol esperant sen neni finaĵ... nur kun radik kaj malmult afiks... Nur prov kaj vi vid ke ti est tut ebl...Mi tut kompren vi, amik, sed esperant-sen-finaĵ ne est tut uzebl por ĉiuj metod de komunikaci (precip teknik aŭ scienc lingv).
Do, on ne bezon nek finaĵ de nom nek de adjektiv nek de adverb nek de infinitiv nek de konjugaci... nek de plural kaj eĉ malpli de akuzativ, komprenebl...
Mi demand al vi kial esperant est tiel komplik ?
Do, dum mi opinias ke Esperanto-sen-finaĵoj estas bona ideo, eble ĝi devus esti kun norma epseranto, kiel komunuza aŭ piĝina versio de la lingvo (aŭ eble kiel Verlan (L'envers) en la franca lingvo).
stephaandhaeyer (Xem thông tin cá nhân) 21:01:34 Ngày 03 tháng 2 năm 2010
Jakovo:Saluton!
Mi min demandis se ekzistus slango en Esperanto. Ĉu iu scias ian slangajn vortojn aŭ uzojn?
Mi ankaŭ min demandis se oni povus uzi la sufiksojn de la tempo "-as", "-is", "-os" por si mem, kvazaŭ "Mi as." kiel oni povas uzi "-eg" aŭ "mal-" sole.
Ĉu vi komprenus "as" kiel "estas" aŭ kiel "faras". Ĉu oni povus diri "Vi as bela."?
Ĉu vi opinias ke estus bona ideo por "esperanta slango"?
amike,
Jakovo
mat956 (Xem thông tin cá nhân) 11:57:04 Ngày 21 tháng 12 năm 2010
Pri Esperant'... estas amuza, sed "Popido" (POPola IDiomo) de Manuel Halvelik estas pli facile lernebla kaj aplikebla. Esperant' ne plene respektas la pensfluon dum Popido ja fidelas.
Pri slango, ekzistas "Gavaro" (ankaŭ kreita de Manuel Halvelik). Li eĉ kreis "Arcaicam Esperantom". Tiu triopo ne estas kontraŭ-Fundamenta sed helpilo por tradukistoj, kiam ili renkontas respektive dialekton, slangon aŭ arkaisman lingvaĵon.
Abusonhhoson (Xem thông tin cá nhân) 08:17:12 Ngày 26 tháng 12 năm 2010
sev (Xem thông tin cá nhân) 14:45:40 Ngày 23 tháng 1 năm 2011
on pov tre bon parol esperant kun neni finaĵ... nur kun radik kaj malmult afiks... Nur prov kaj vi vid ke tio est tut ebl...Shajnas la angla lingvo, chu ne ?
Do, on ne bezon nek finaĵ de nom nek de adjektiv nek de adverb nek de infinitiv nek de konjugaci... nek de plural kaj eĉ malpli de akuzativ, komprenebl...
