Messages: 68
Language: Esperanto
Urho (User's profile) May 13, 2007, 1:46:14 PM
Terurĉjo:Mi opiniias, ke korekte estas diri/skribi "koreaj hieroglifoj". Ĉu mi pravas?
Kiaj estas hieroglifoj, koreaj aŭ koreiaj?
Laŭ ReVo:
egiptaj, meksikaj hieroglifoj:
hieroglifo
1.
Skriba sistemo, kiu uzas figurojn de homo, bestoj, vegetaĵoj, objektoj por reprezenti ideon aŭ sonon: egiptaj, meksikaj hieroglifoj. VD:ideografio, fonetiko 2.
...
Sxak (User's profile) May 13, 2007, 1:47:06 PM
Terurĉjo:La nomo de la lando estas Koreio.Tiu demando estas malpli facila ol vi pensas. Vidu ĉi tie http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/lan...
La nomo de koreia popolo estas koreoj.
Tial ĝusta vorto por io landa estas koreia, por io, rilata al nacia, lingva aŭ popola estas korea.
Terurĉjo (User's profile) May 13, 2007, 2:07:41 PM
Mi plej eble atenteme tralegis la decidojn de nia respektinda Akademio, sed nenion komprenis.
Komence ĝi decidis tiel, poste ĝi nuligis sian propran decidon. Kion ja faru ni, malfeliĉaj komencantoj?
Sxak (User's profile) May 13, 2007, 2:49:46 PM
Jes mi donis tiun ligon por ke vi vidu ke ĝuste pri tiu radiko "kore" eĉ akademianoj ne scias kion ili faru. Jes, la akademio dekomence decidis ion, poste nuligis sian decidon.
La lasta decido estas ke la vorto por tiu lando povas esti ajna - kaj Koreujo kaj Koreo
Certe persone mi konsilus uzi Koreujo/Koreio sed tio estus nur konsilo kaj nur mia konsilo
Terurĉjo (User's profile) May 13, 2007, 5:45:09 PM
Blanka Meduzo (User's profile) May 14, 2007, 4:43:47 AM
Unue mi respektas kaj salutas al S-ro 黄鸡蛋.
Ke viaj scioj rilate al Japana-lingvo estas detala, surprizas min.
Via scioj estas tre ekzaktaj. Escepte "sarabada" ni uzas tiojn, kiujn vi prezentas.
> Kaj kiam konsonantoj duope aperas kiel "pp",
> oni elparolas g^in forte, fakte tiel longa kiel unu silabo.
Mi volas aldoni unu aferon al tio ĉi.
Ni Japanuloj ne nepre elparolas ĝin forte. Vidu sube.
Pri "yappari" ni ne elparolas tiel ĉi "ya-ppA-ri", sed tiel ĉi "ya-_-pa-ri".
La "_" estas haltigi spiron dum ĉirkaŭ duono longo de unu silabo.
Ĉu mi povas komuniki al vin bone?
yugary (User's profile) May 14, 2007, 5:36:45 AM
Pri la vorto "hieroglifo", ŝajnas al mi ke ĝi ne taŭgas por priskribi la unuojn de la ĉina skribsistemo. "Ideogramo" aŭ "ideografiaĵo" estus pli preciza. Reta-Vortaro diras: "Ideografio--Sistemo de skribado, en kiu oni reprezentas ne la sonojn de la vortoj, sed la ideojn mem helpe de ĉiuspecaj signoj, desegnoj ktp: la ĉinoj uzas ĝis nun ideografian skribadon." Eĉ ĉi tiu difino estas iom problema, ĉar la plejparto da ĉinaj ideogramoj ja indikas aŭ almenaŭ sugestas la elparolon.
Terurĉjo diris ke la korea kaj ĉina formoj de lia nomo estas pli mallongaj ol la origina nomo, sed fakte ili estas pli longaj. La koreoj kaj ĉinoj skribas po-silabe. Ekzemple, en la korea skribado, la silabo "kon" konsistas el la literoj ㅋ plus ㅗ plus ㄴ, kiuj estas skribataj vertikale por formi la "silabogramon" 콘. (Pardonu mian neologismon!) Kvankam la rusa nomo havas nur tri silabojn, la korea kaj ĉina formoj havas kvar. En la korea kaj ĉina lingvoj, ne eblas prononci "s" aparte, sen vokalo. Se oni skribus la korean 콘스탄틴 latinalfabete, indikante la dividojn inter la silaboj per dividostreko, ĝi estus "Kon-seu-tan-tin".
-- Gary Yu
Terurĉjo (User's profile) May 14, 2007, 8:48:01 PM
Anticipe dankema Terurĉjo.
黄鸡蛋 (User's profile) May 16, 2007, 3:59:43 AM
Blanka Meduzo:Bonantagon. S-ro 黄鸡蛋, ĉiuj amikaj.Dankon pro tio, ke vi klarigis la elparolon pli klare ol mi. Fakte mi sciis tion sed mi ne bone klarigis...
Unue mi respektas kaj salutas al S-ro 黄鸡蛋.
Ke viaj scioj rilate al Japana-lingvo estas detala, surprizas min.
Via scioj estas tre ekzaktaj. Escepte "sarabada" ni uzas tojn, kiujn vi prezentas.
> Kaj kiam konsonantoj duope aperas kiel "pp",
> oni elparolas g^in forte, fakte tiel longa kiel unu silabo.
Mi volas aldoni unu aferon al tio ĉi.
Ni Japanuloj ne nepre elparolas ĝin forte. Vidu sube.
Pri "yappari" ni ne elparolas tiel ĉi "ya-ppA-ri", sed tiel ĉi "ya-_-pa-ri".
La "_" estas haltigi spiron dum ĉirkaŭ duono longo de unu silabo.
Ĉu mi povas komuniki al vin bone?
yugary:Pri la vorto "hieroglifo", ŝajnas al mi ke ĝi ne taŭgas por priskribi la unuojn de la ĉina skribsistemo. "Ideogramo" aŭ "ideografiaĵo" estus pli preciza. Reta-Vortaro diras: "Ideografio--Sistemo de skribado, en kiu oni reprezentas ne la sonojn de la vortoj, sed la ideojn mem helpe de ĉiuspecaj signoj, desegnoj ktp: la ĉinoj uzas ĝis nun ideografian skribadon." Eĉ ĉi tiu difino estas iom problema, ĉar la plejparto da ĉinaj ideogramoj ja indikas aŭ almenaŭ sugestas la elparolon.La ĉinaj ideogramoj, laŭ mia opinio, estas parte hieroglifaj parte ideografiaj kaj, parte kaj ideografiaj kaj fonetikaj. La hieroglifaj skribaĵoj estis kreitaj antaŭ kelkmiljaroj. Ekz. "山"(shan1, monto) devenas de la formo de monto. Hieroglifaj skribaĵoj estas simplaj, kvankam iuj el ili neniom similas al la afero. Skribaĵoj tute ideografiaj, enhavante ideajn kaj montrajn, estas ne multaj, kaj ili multe devenas de la hieroglifaj. Ekz. "旦"(dan4, mateniĝo), deveninte de "日"(ri4, suno), priskribas tion, kiam la suno leviĝas super la teron. Plejmultaj ĉinaj skribaĵoj estas ideagrafi-fonetikaj. Ekz. Pri "燃"(ran2, bruli), deveninta de "火"(huo3, fajro) kaj "然"(ran2), la "火" signifas ke la skribaĵo temas pri fajro, kaj la "然" signifas ke la skribaĵo elparoliĝas laŭ "然"(ran2). Eble, ideogramo estas la plej taŭga nomo por la ĉina skribaĵo.
Terurĉjo (User's profile) May 16, 2007, 8:41:23 PM