Al la enhavo

Kiun version de Linŭ uzas vi?

de ceigered, 2009-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 67

Lingvo: Esperanto

toiletdude (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 11:18:44

Mi uzas Puppy Linŭ kaj mi uzis PCLinŭOS (mi rekomendas PCLinŭOS por novaj uzantoj.)

Puppy Linŭ estas bonega, kaj TRE rapida.

Respondo al via demando: Ubuntu 9.04 ankoraŭ uzas la grizan/orangan stilon.

Feliĉan komputiladon!

BeRReGoN (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-24 11:27:16

Mi uzas Arch linukso kaj HaikuOS, kiu ne estas linukso.

victornino (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 00:12:21

precipe Debian, kaj nun ankaŭ Kubuntun. Cetere mi preparas mian komputilon por enhavi Arch-n

BeRReGoN (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 11:25:15

victornino:precipe Debian, kaj nun ankaŭ Kubuntun. Cetere mi preparas mian komputilon por enhavi Arch-n
Arch estas tre bona, rapida kaj ĝi estas "rolling release" (esperante? senhalta maltenaĵo?) do lastaj programversioj rapide estas haveblaj.

Se vi havas tempon por instali ĉiojn vi bezonas, Arch estas bonega. La vikion legendas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-25 12:36:06

Senĉesa ĝisdatigo, mi dirus...

BeRReGoN (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-26 03:18:23

Rogir:Senĉesa ĝisdatigo, mi dirus...
Ja, tre bona. France, "Sans cesse rendu à jour/date."

ceigered (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-26 12:35:48

Ĉu ajnulo konas Moblin linukson?
Tie ĉi estas la hejmpaĝo.

Ŝajnas bona kaj bela, sed ĝi estas por netbook (retlibro/retteko/?) kaj ne estas desegnata por normaj komputiloj malgajo.gif

Sed sendistinge mi penos uzi ĝin sur mia Mac Mini rido.gif

victornino (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-27 10:53:01

Ni kreis etan grupon pri linukso en ipernity
http://www.ipernity.com/group/gnulinukso

Se iu el vi jam uzas ipernityn, povus aliĝi.

sigkalis (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 11:42:29

Mi uzas Ubuntu 9.04. Mi atendas Gnomon 3.0 okulumo.gif

Zeme (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-28 15:53:05

Mi uzas Arch Linukso, Austrumi, Slitaz, kaj kelkfoje Ubuntu. (sed Ubuntu estas malrapida)

Reen al la supro