Přejít k obsahu

Kiun version de Linŭ uzas vi?

od uživatele ceigered ze dne 23. srpna 2009

Příspěvky: 67

Jazyk: Esperanto

toiletdude (Ukázat profil) 24. srpna 2009 11:18:44

Mi uzas Puppy Linŭ kaj mi uzis PCLinŭOS (mi rekomendas PCLinŭOS por novaj uzantoj.)

Puppy Linŭ estas bonega, kaj TRE rapida.

Respondo al via demando: Ubuntu 9.04 ankoraŭ uzas la grizan/orangan stilon.

Feliĉan komputiladon!

BeRReGoN (Ukázat profil) 24. srpna 2009 11:27:16

Mi uzas Arch linukso kaj HaikuOS, kiu ne estas linukso.

victornino (Ukázat profil) 25. srpna 2009 0:12:21

precipe Debian, kaj nun ankaŭ Kubuntun. Cetere mi preparas mian komputilon por enhavi Arch-n

BeRReGoN (Ukázat profil) 25. srpna 2009 11:25:15

victornino:precipe Debian, kaj nun ankaŭ Kubuntun. Cetere mi preparas mian komputilon por enhavi Arch-n
Arch estas tre bona, rapida kaj ĝi estas "rolling release" (esperante? senhalta maltenaĵo?) do lastaj programversioj rapide estas haveblaj.

Se vi havas tempon por instali ĉiojn vi bezonas, Arch estas bonega. La vikion legendas.

Rogir (Ukázat profil) 25. srpna 2009 12:36:06

Senĉesa ĝisdatigo, mi dirus...

BeRReGoN (Ukázat profil) 26. srpna 2009 3:18:23

Rogir:Senĉesa ĝisdatigo, mi dirus...
Ja, tre bona. France, "Sans cesse rendu à jour/date."

ceigered (Ukázat profil) 26. srpna 2009 12:35:48

Ĉu ajnulo konas Moblin linukson?
Tie ĉi estas la hejmpaĝo.

Ŝajnas bona kaj bela, sed ĝi estas por netbook (retlibro/retteko/?) kaj ne estas desegnata por normaj komputiloj malgajo.gif

Sed sendistinge mi penos uzi ĝin sur mia Mac Mini rido.gif

victornino (Ukázat profil) 27. srpna 2009 10:53:01

Ni kreis etan grupon pri linukso en ipernity
http://www.ipernity.com/group/gnulinukso

Se iu el vi jam uzas ipernityn, povus aliĝi.

sigkalis (Ukázat profil) 28. srpna 2009 11:42:29

Mi uzas Ubuntu 9.04. Mi atendas Gnomon 3.0 okulumo.gif

Zeme (Ukázat profil) 28. srpna 2009 15:53:05

Mi uzas Arch Linukso, Austrumi, Slitaz, kaj kelkfoje Ubuntu. (sed Ubuntu estas malrapida)

Zpět na začátek