去目錄頁

Kiun version de Linŭ uzas vi?

ceigered, 2009年8月23日

讯息: 67

语言: Esperanto

Леопольд (显示个人资料) 2009年8月28日下午6:18:25

ceigered:
Kiun version de Linukso uzas vi?
Mi uzas Ubuntu 9.04. okulumo.gif

remy_boligee (显示个人资料) 2009年8月30日上午12:39:32

Mi uzas "BIG Linŭx"-on.
Estas brazila distribuaĵo, tre fleksema kaj facile uzebla.

Gradski (显示个人资料) 2009年8月30日上午1:44:58

Mi uzas NOVA Linukso, ĝi estas kuba distribuaĵo, tre bona.

darkweasel (显示个人资料) 2009年9月1日下午3:31:56

Nuntempe Debianon. Mi volis transversiiĝi al Fedora, sed ĝi ne funkcias ĉe mi. Mi antaŭe uzis Ubuntuon, sed 9.04 estis tro erarema.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年9月1日下午6:35:56

darkweasel:Nuntempe Debianon. Mi volis transversiiĝi al Fedora, sed ĝi ne funkcias ĉe mi. Mi antaŭe uzis Ubuntuon, sed 9.04 estis tro erarema.
Kiuj problemoj ĉu vi spertis kun Ubuntu 9.04? Mi antaŭe ŝanĝis de Fedora al Ubuntu 8.04, ĉar ŝajnas al mi ke estas ege pli da informoj surrete pri Ubuntu. Mi iomete pripensis ŝanĝi al 9.04, sed eble mi atendu!?

Heliogabalus (显示个人资料) 2009年9月2日上午6:21:49

Mi uzas "Ubuntu Intrepid 8.10"-n kaj ĝi prefekte funkcias sur mia komputilo. Nuntempe, mi ne pensas ŝanĝi aŭ aktualigi tiun-ĉi version.

Wlads (显示个人资料) 2009年9月2日上午8:29:24

Mi uzas gentoo, opensuse kaj mandriva. Gentoo pli shatas ol aliaj.

ceigered (显示个人资料) 2009年9月2日下午3:13:09

AlfRoland:
darkweasel:Nuntempe Debianon. Mi volis transversiiĝi al Fedora, sed ĝi ne funkcias ĉe mi. Mi antaŭe uzis Ubuntuon, sed 9.04 estis tro erarema.
Kiuj problemoj ĉu vi spertis kun Ubuntu 9.04? Mi antaŭe ŝanĝis de Fedora al Ubuntu 8.04, ĉar ŝajnas al mi ke estas ege pli da informoj surrete pri Ubuntu. Mi iomete pripensis ŝanĝi al 9.04, sed eble mi atendu!?
Shipit de la Ubuntu retpaĝo havas 9.04 nuntempe tial mi pensas ke 9.04 eble ne estas tro erarema (norme Shipit havas malnovan version ekz. la antaŭa versio)

Sed mi ne scias certe - eble malsamaj komputiloj havas malsamajn reakciojn.

de shipit.ubuntu.com:1 CDs requested on 2009-08-30. 1 CDs were approved and sent to the shipping company on 2009-08-30
JEJ!!!!! lango.gif Nun por kvarsemajna ĝisantendo rido.gif

horsto (显示个人资料) 2009年9月2日下午3:49:17

ceigered:
de shipit.ubuntu.com:1 CDs requested on 2009-08-30. 1 CDs were approved and sent to the shipping company on 2009-08-30
JEJ!!!!! lango.gif Nun por kvarsemajna ĝisantendo rido.gif
Tiu servo kostas monon, ne por la mendanto, sed por la firmao Cannonical. Tiam oni ne mendu se ne nepre necesas. Oni ja povas ankaŭ elŝuti aŭ aĉeti la programaron.

darkweasel (显示个人资料) 2009年9月2日下午6:01:07

AlfRoland:
darkweasel:Nuntempe Debianon. Mi volis transversiiĝi al Fedora, sed ĝi ne funkcias ĉe mi. Mi antaŭe uzis Ubuntuon, sed 9.04 estis tro erarema.
Kiuj problemoj ĉu vi spertis kun Ubuntu 9.04? Mi antaŭe ŝanĝis de Fedora al Ubuntu 8.04, ĉar ŝajnas al mi ke estas ege pli da informoj surrete pri Ubuntu. Mi iomete pripensis ŝanĝi al 9.04, sed eble mi atendu!?
Nu, aktualiginte mian komputilon (tuj post la ekesto de tiu versio), Nautilus ne plu funkciis kaj mi ne povis malhelpi tion malgraŭ konsiloj en ubuntuforums.com.

Antaŭ mallonga tempo, mi volis reprovi tiun version, kaj ne plu vere scias, kial mi ree decidis, ke mi restu ĉe Debian. Mi pensas, ke estis iuj problemoj pri apudinstalo de Windows 7.

Ĉiuokaze, ĉar baldaŭ jam ekestos Ubuntu 9.10, mi malrekomendas transversiiĝi nun. Atendu la novan version.

回到上端