לתוכן העניינים

Kiun version de Linŭ uzas vi?

של ceigered, 23 באוגוסט 2009

הודעות: 67

שפה: Esperanto

Vilinilo (הצגת פרופיל) 28 באוקטובר 2009, 21:14:18

Mi uzas openSUSE-Linukson.

Pri la diskutado inter ĉu esperantigi kontraŭ ĉu ne esperantigi produktnomojn, mi pensas la plej grava kialo por elekti iun formon aŭ la alian devas esti komprenebleco.

Se la esperantigita formo ne estas tiel komprenebla, kiel la originala formo, oni devas uzi la Originala. Ekzempe, laŭ mi Xerox estas pli bone ol "Kseroks" kaj White Westinghouse plibonas ol "Vajt-Vestinghaŭz", tamen Linukso estas tiel komprenebla kiel Linu×, oni uzu ambaŭ senproblemo.

Mi preferas diri respektive Linukson kaj Windows-on.

darkweasel (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2009, 06:45:53

Rogir:Ni tradukas produkt- kaj markonomojn ĉar alie ne estas klara la elparolo kaj kiam ili enhavas ne-esperantajn literojn. Ĉu ni ankaŭ skribu ĉiujn ĉinajn markonomojn laŭ ĉinaj signoj?
Vidu Elparolo de ne-esperantaj vortoj en PMEG. Ĝi diras, ke tiel ĉi rekomendas ankaŭ la Akademio.
# Q kiel “k”; QU kiel “kv”
# W kiel “v” (precipe en Germandevenaj, Poldevenaj kaj Nederlanddevenaj nomoj) aŭ kiel “ŭ” (en aliaj okazoj)
# X kiel “ks”
# Y kiel “j” (antaŭ aŭ post vokalo) aŭ kiel “i” (en aliaj okazoj)

"Windows", tiel skribite, do prononcatu "ŭindoŭs" (kio estas tre proksima al la angla prononco, multe pli ol "vindozo"). Pri ĉinlingvaj signoj ne ekzistas tiaj reguloj (kaj da ili estas multe pli, do estus pli malfacile memori tiajn regulojn), sed se ili ekzistus, estus nenia problemo ankaŭ uzi ĉinlingvan nomon.

Se oni pensas, ke la leganto ne scias, kiel prononci la vorton (ĉar la elparolo ne laŭas la ĉi-antaŭajn regulojn kaj estus tute neklare, se li prononcus tiel), tiam oni povas uzi ian prononcgvidon je la unua mencio de l' produktnomo. Se do oni skribas al homoj, kiuj verŝajne ne scias, kiel prononci "Macintosh", oni aldonu prononchelpilon "mekintoŝ", tiel estas plej klare.

Mi konsentas kun Vilinilo, ke ekzemple "kserokso" estus tute nekomprenebla, kaj mi preferas esti konsekvenca pri tio kaj skribi "Linu'x"/"Windows".

Hedilla (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2009, 08:36:01

mi aĉetis komputileton 'acer' kun limpukso

Rodrigoo (הצגת פרופיל) 29 באוקטובר 2009, 18:36:20

Hedilla:mi aĉetis komputileton 'acer' kun limpukso
Mia tekkomputilo ankaŭ estas Acer. Sed bedaŭrinde ĝi venis kun Vindozo Vista (evidente, mi tuj malaperigis ĝin, ehe). Kiu linukso venis ĉe via, kara?

Sammondane,
Ĥod

Fenris_kcf (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2011, 19:56:50

Rodrigoo:Kiu linukso venis ĉe via, kara?
Mia tekkomputilo venis kun FreeDOS, kiu nur estis instalita kiel alibia sistemo. Unue mi instalis sidu'x (eksnomo de aptosid, kiu estas vario de Debian unstable). Nuntempe ĝi rulas LMDE (vario de Mint bazita je Debian testing).

flipe (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2011, 21:44:03

Mi uzas Debianon Sidon nuntempe bazita sub Debiano-4.0

Demian (הצגת פרופיל) 23 בנובמבר 2011, 02:50:19

Mia linukso distribucio nomiĝas kiel Fedora 16 (Verne).

Koracio (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2011, 16:12:33

Mi havas Debianon 6.0.3, sed mi uzas ankaŭ Ubuntun en la universitato.

Lom (הצגת פרופיל) 29 בנובמבר 2011, 15:45:38

*buntu, sed eble baldaŭ ne plu... :/

Rudji (הצגת פרופיל) 29 בנובמבר 2011, 17:02:44

Mi uzas Fedora Core kaj Slackware ridulo.gif

לראש הדף