Към съдържанието

Kiun version de Linŭ uzas vi?

от ceigered, 23 август 2009

Съобщения: 67

Език: Esperanto

ceigered (Покажи профила) 23 август 2009, 16:28:09

Mi volas uzi distribuon de linukso, sed mi ne scias kiun version estas la plej bona por ordinara uzado. Mi pensas ke Ubuntu 9.04 aŭ Fedora 11 eble estas bona. Mi jam uzis OpenSUSE kaj Ubuntu 8 (mi forgesis la ĝustan version) kaj mi volas havi iun kiun estas nova.

Kiun version de Linukso uzas vi?

Matthieu (Покажи профила) 23 август 2009, 16:54:56

Mi havas Ubuntu 9.04 kaj estas kontenta pri ĝi. rideto.gif
(Mi tamen malofte provis alispecajn Linuksojn. Mi iom uzis openSUSE, kiu ankaŭ ŝajnas bona.)

Pharoah (Покажи профила) 23 август 2009, 17:02:53

Me uzis kaj ŝatis:
Ubuntu
Xubuntu
Debian
Puppy

Mi ankaŭ uzis Xandros, kiu estas la defaŭlta distro de la EEE PC.

Mi avizas uzi Ubuntu se vi ne volas lerni multe de linukso. Ĝi havas multajn enpakojn en la enpakejo, kaj funkcias kun multaj aparatoj. Xubuntu estas ubuntu kun XFCE, kiu funkcias plirapide en malnovaj komputiloj. Kubuntu estas Ubuntu kun KDE.

Debian estas la distribuo sur kiu la 'buntuj bazas. Ĝi funkcias bone ankaŭ, kaj havas multajn enpakojn.

Puppy estas malgranda, sed ĝi apogas multajn aparatojn kaj oni povas uzi ĝin facile per USB drajvo.

nikko (Покажи профила) 23 август 2009, 17:50:31

Xubuntu

outs (Покажи профила) 23 август 2009, 18:40:18

Mi uzas Fedora kaj Ubuntu Remix kun mia EEE komputero.

Rogir (Покажи профила) 23 август 2009, 19:09:14

Mi uzas Ubuntu 7.04, ĉar Ubuntu 8.10 ne sukcesis instaliĝi sur mia portkomputilo. Mi ankaŭ provis Feather kaj Puppy, mi ne sukcesis uzu ilin de mia USB-memorilo.

Pri Ubuntu mi estas sufiĉe kontenta, sed ĝi estas malnova.

le_chaz (Покажи профила) 23 август 2009, 19:18:37

Ubuntu 8.04 Hardy Heron, kaj mi tre kontentas pri ĝi...

jchthys (Покажи профила) 23 август 2009, 21:38:08

Mi jam uzis Linukson, kaj mi ŝatas Ubuntu 9.04. Mi ankaŭ provis LinŭMint, kaj ĝi plaĉis al mi, sed mi preferas la unuan.

(Nun uzas mi Windows 7 RC… Nu, ĝi estas senpaga rideto.gif )

Hispanio (Покажи профила) 23 август 2009, 21:52:17

Mi jam decidis. Mi nun uzas Windows Vista, sed kiam mi aĉetos USB-an durdiskon, mi havos Linu'x Mint.

Sed al mi ankaŭ plaĉas Open Solaris.

ceigered (Покажи профила) 24 август 2009, 10:36:17

Dank' al ĉiuj ridulo.gif
Mi nun pensas ke mi volas uzi "Easy Peasy" linukso, ĝi ŝajnas tre interesa kaj pura/simpla.

Mi esperas ke mi povas uzi ĝin USB-memorile sur mia Intel Mac mini rideto.gif.

Mi ankaŭ uzis Xubuntu-n sur mia malnova iMac (kiel ĝi).

Mi demandas: estas nova grafikstilo en Ubuntu 9.04? Aŭ la norma oranĝa / griza stilo?

Обратно нагоре