Ujumbe: 19
Lugha: Esperanto
gxosefo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2007 12:26:05 alasiri
ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?
kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?
estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2007 2:03:02 alasiri
ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)Sal' Mi pensas, ke la antaŭ estas prepozicio, ĝin oni uzas pro loko- kaj tempdifino. Post prepozio staras substantivo. Kion vi volas diri precize. Pardonon, sed mi ne komprenas.
ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?
kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?
estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
T0dd (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2007 2:30:40 alasiri
ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)Laŭ mia kompreno, la vorteto "ol" estas deviga, kiam vi uzas la vorton "ol" por indiki la sinsekvon de agoj. Do, kial ni devas uzi malsaman vorton, "kiam", kun ĝia mala vorto, "post"? Kial ni ne povas diri "post ol"? Ĉi tio estas konata neregulaĵo en Esperanto. Mi kredas ke ne estas logika kialo.
ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?
kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?
estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
Tiurilate, kvankam la vorto "antaŭ" temas pri kaj loko kaj tempo, "malantaŭ" temas nur pri loko, neniam pri tempo. Mi supozas oni povas uzi "malpost" anstataŭ "antaŭ"....
Todd
horsto (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2007 4:27:03 alasiri
Mielo:ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)Mi pensas, ke "post ol" kaj "antaŭ kiam" estas gramatike korektaj. Sed estas kutimo diri "post kiam" kaj "antaŭ ol".
gxosefo (Wasifu wa mtumiaji) 26 Februari 2007 10:44:11 alasiri
Ŝajnas ke "antaŭ kiam" estas ne kutima... mi ankoraŭ kredas ke "antaŭ kiam" estus pli simpla. kaj "antaŭ" kaj "post" estas prepozicioj, ĉu ne? unu signifas dum pasinta tempo (aŭ loko), kaj la alia signifas dum pasonta tempo (aŭ loko). ili devas konduti same.
En kiu natura lingvo "antaŭ ol" kaj "post kiam" uzatas? mi opinias ke Esperanto prenis tiun kutimon el alia lingvo.
T0dd (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2007 12:06:45 asubuhi
k.garin:Bedaŭrinde, nenormala influo de la rusa lingvo en Esperanto estas ankoraŭ aktuala.Mi ĉiam estis scivolema pri "eldonejo," ĉar tiu vorto estas tute idiotisma. Tamen, "subteni" ankaŭ similas al la franca "soutenir". "Esti ekster si" similas al la angla "be beside oneself" (esti apud si).
Ekzemple: eldonejo, esti ekster si, elsendo, subskribi, subteni kaj multaj aliaj vortoj, formitaj rusmaniere.
Sed en la lasta tempo plialtiĝas la influo de la angla.Tio estas erara formo, mi kredas. La angla vorto "left" povas signifi aŭ "foriris" aŭ "lasis" aŭ "maldekstra". Mi supozas ke la frazo estus pli sencplena ĉi tiel: "Mi manĝis antaŭ ol mi foriris."
"Mi manĝis antaŭ ol mi lasis" signifas, ke komence mi manĝis kaj poste mi lasis (sed mi ne komprenas, kion mi lasis).
pastorant (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2007 3:04:13 asubuhi
In a state of extreme excitement.
I was beside myself with glee.
Mi estis ekster mi kun ĝojego.
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2007 7:48:02 asubuhi
:Mi skribus:
Mi manĝis antaŭ, ol enlitiĝi.
Mi manĝis antaŭ, ol promeni.
Unue mi manĝis, poste enlitigis.
Unue mi manĝis, poste (mi) promenis.
gxosefo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2007 12:21:19 alasiri
Mielo (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2007 12:43:27 alasiri
Ruse "antaŭ ol" estas "прежде, чем " kaj "post kiam" estas "после того, как".
Kara K.garin !

