Đi đến phần nội dung

antaŭ/post

viết bởi gxosefo, Ngày 26 tháng 2 năm 2007

Tin nhắn: 19

Nội dung: Esperanto

gxosefo (Xem thông tin cá nhân) 12:26:05 Ngày 26 tháng 2 năm 2007

kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)

ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?

kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?

estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 14:03:02 Ngày 26 tháng 2 năm 2007

ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)

ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?

kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?

estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
Sal' Mi pensas, ke la antaŭ estas prepozicio, ĝin oni uzas pro loko- kaj tempdifino. Post prepozio staras substantivo. Kion vi volas diri precize. Pardonon, sed mi ne komprenas.

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 14:30:40 Ngày 26 tháng 2 năm 2007

ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)

ĉu la frazo "mi manĝis antaŭ ol mi lasis" povas esti "mi manĝis antaŭ kiam mi lasis"? aŭ ĉu tio estas gramatike malĝusta?

kaj ĉu oni povas diri "mi manĝis post ol mi lasis" anstataŭ "mi manĝis post kiam mi lasis"?

estus pli simpla, se nur estus unu vorto post "antaŭ" kaj "post."
Laŭ mia kompreno, la vorteto "ol" estas deviga, kiam vi uzas la vorton "ol" por indiki la sinsekvon de agoj. Do, kial ni devas uzi malsaman vorton, "kiam", kun ĝia mala vorto, "post"? Kial ni ne povas diri "post ol"? Ĉi tio estas konata neregulaĵo en Esperanto. Mi kredas ke ne estas logika kialo.

Tiurilate, kvankam la vorto "antaŭ" temas pri kaj loko kaj tempo, "malantaŭ" temas nur pri loko, neniam pri tempo. Mi supozas oni povas uzi "malpost" anstataŭ "antaŭ"....

Todd

horsto (Xem thông tin cá nhân) 16:27:03 Ngày 26 tháng 2 năm 2007

Mielo:
ĝosefo:kial oni diras "antaŭ" kaj "post" kun malsamaj vortoj? ("ol" kaj "kiam"?)
Mi pensas, ke "post ol" kaj "antaŭ kiam" estas gramatike korektaj. Sed estas kutimo diri "post kiam" kaj "antaŭ ol".

gxosefo (Xem thông tin cá nhân) 22:44:11 Ngày 26 tháng 2 năm 2007

Dankon pro viaj respondoj!

Ŝajnas ke "antaŭ kiam" estas ne kutima... mi ankoraŭ kredas ke "antaŭ kiam" estus pli simpla. kaj "antaŭ" kaj "post" estas prepozicioj, ĉu ne? unu signifas dum pasinta tempo (aŭ loko), kaj la alia signifas dum pasonta tempo (aŭ loko). ili devas konduti same.

En kiu natura lingvo "antaŭ ol" kaj "post kiam" uzatas? mi opinias ke Esperanto prenis tiun kutimon el alia lingvo.

T0dd (Xem thông tin cá nhân) 00:06:45 Ngày 27 tháng 2 năm 2007

k.garin:Bedaŭrinde, nenormala influo de la rusa lingvo en Esperanto estas ankoraŭ aktuala.
Ekzemple: eldonejo, esti ekster si, elsendo, subskribi, subteni kaj multaj aliaj vortoj, formitaj rusmaniere.
Mi ĉiam estis scivolema pri "eldonejo," ĉar tiu vorto estas tute idiotisma. Tamen, "subteni" ankaŭ similas al la franca "soutenir". "Esti ekster si" similas al la angla "be beside oneself" (esti apud si).
Sed en la lasta tempo plialtiĝas la influo de la angla.
"Mi manĝis antaŭ ol mi lasis" signifas, ke komence mi manĝis kaj poste mi lasis (sed mi ne komprenas, kion mi lasis).
Tio estas erara formo, mi kredas. La angla vorto "left" povas signifi aŭ "foriris" aŭ "lasis" aŭ "maldekstra". Mi supozas ke la frazo estus pli sencplena ĉi tiel: "Mi manĝis antaŭ ol mi foriris."

pastorant (Xem thông tin cá nhân) 03:04:13 Ngày 27 tháng 2 năm 2007

beside oneself:
In a state of extreme excitement.
I was beside myself with glee.
Mi estis ekster mi kun ĝojego.

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 07:48:02 Ngày 27 tháng 2 năm 2007

k.garin
:
Mi manĝis antaŭ, ol enlitiĝi.
Mi manĝis antaŭ, ol promeni.
Mi skribus:
Unue mi manĝis, poste enlitigis.
Unue mi manĝis, poste (mi) promenis.

gxosefo (Xem thông tin cá nhân) 12:21:19 Ngày 27 tháng 2 năm 2007

Meilo donis interesan formon. "Unue mi manĝis, poste mi lasis." tio estas eĉ pli simpla ol "antaŭ ol," kaj estas gramatike ĝusta. denove, dankon pro viaj ideoj!

Mielo (Xem thông tin cá nhân) 12:43:27 Ngày 27 tháng 2 năm 2007

En la rusa lingvo tio estas diversaj formoj.
Ruse "antaŭ ol" estas "прежде, чем " kaj "post kiam" estas "после того, как".

Kara K.garin ! rideto.gif Via ekzemplo bedaŭrinde, diras al mi nenion. Bedaŭrinde, ĉar mi ne parolas ruse kaj mi ne komprenas kion vi citis. Se mi diras al vi hungare, ke "először" kaj "majd utána" vi ne komprenas, ĉu ne ? Oni diras al mi, ke mi pensadas tro hungare kaj mi devas pensadi internacie. Mi kredis, ke beleco de Esperanto estas tio, ke ni komprenas unu la alian. sal.gif

Quay lại